sexta-feira, 25 de dezembro de 2015

Aparição de Jesus após a sua morte / Postmortaj aperoj de Jesuo.

Aparição de Jesus após a sua morte
56. Mas, Maria (Madalena) se conservou fora, perto do sepulcro, derramando lágrimas. E, enquanto chorava, inclinou-se para olhar dentro do sepulcro, e viu dois anjos vestidos de branco, sentados no lugar onde estivera o corpo de Jesus, um à cabeceira e o outro aos pés. Eles lhe disseram: “Mulher, por que choras?” Ela respondeu: “É que levaram o meu Senhor e eu não sei onde o puseram.” Tendo dito isto, ela se voltou, e viu Jesus de pé, sem saber, entretanto, que fosse ele. Então Jesus lhe disse: “Mulher, por que choras? A quem procuras?” Ela, pensando que fosse o jardineiro, falou: “Senhor, se tu o levaste, diz onde o puseste e eu irei buscá-lo.” Jesus, então, lhe disse: “Maria.” Ela voltou-se imediatamente e exclamou: “Rabboni!”, isto é, Meu Senhor. Jesus lhe respondeu: “Não me toques, porquanto ainda não subi para o meu Pai, mas vai encontrar meus irmãos e dize-lhes de minha parte que eu subo para o meu Pai e vosso Pai, meu Deus e vosso Deus.” Maria Madalena foi então contar aos discípulos que vira o Senhor e que ele lhe dissera aquelas coisas. (João, XX: 11 a 18.)
61. As aparições de Jesus após a sua morte são narradas por todos os evangelistas com detalhes circunstanciados que não permitem que se duvide da realidade do fato. Essas aparições, aliás, são perfeitamente explica das pelas leis fluídicas e pelas propriedades do perispírito, e não apresentam nada de anormal com os fenômenos do mesmo gênero, dos quais a história antiga e contemporânea oferece numerosos exemplos, sem deles excetuar a tangibilidade. Se observarmos as circunstâncias em que ocorreram as diversas aparições de Jesus, reconheceremos nele, nesses momentos, todas as características de um ser fluídico. Ele aparece e desaparece inopinadamente; é visto por uns e por outros não, sob aparências que não o fazem ser reconhecido, mesmo por seus discípulos; ele se apresenta em recintos fechados, onde um corpo carnal não poderia penetrar; a sua própria linguagem não tem a vivacidade característica de um ser corpóreo; fala em tom breve e sentencioso, peculiar aos espíritos que se manifestam dessa maneira; numa palavra, todas as suas atitudes têm alguma coisa que não é do mundo terreno. A sua presença causa simultaneamente surpresa e medo; ao vê-lo, seus discípulos não lhe falam com a mesma liberdade; eles sentem que esse não é mais o homem.
Jesus, portanto, se mostrou com o seu corpo perispiritual, o que explica que só tenha sido visto por aqueles a quem ele quis se fazer ver. Se estivesse com o seu corpo carnal, seria visto pelo primeiro que chegasse, como quando estava vivo. Ignorando a causa primária do fenômeno das aparições, seus discípulos não se davam conta dessas particularidades que, provavelmente, não notavam. Eles viam Jesus e o tocavam, para eles aquele devia ser o seu corpo ressuscitado. (Cap. XIV, itens 14 e 35 a 38.)
62. Enquanto a incredulidade rejeita todos os fatos praticados por Jesus, tendo uma aparência sobrenatural, e os considera, sem exceção, como lendários, o Espiritismo dá uma explicação natural à maior parte desses fatos, e prova a sua possibilidade, não somente pela teoria das leis fluídicas, como pela sua identidade com fatos semelhantes produzidos por muitas pessoas nas condições mais comuns.
Por esses fatos serem, de certo modo, de domínio público, eles não provam nada, em princípio, com relação à natureza excepcional de Jesus.
63. O maior milagre que Jesus realizou, aquele que atesta verdadeiramente a sua superioridade, foi a revolução que os seus ensinamentos operaram no mundo, apesar da exigüidade dos seus meios de ação.
Com efeito, Jesus, obscuro, pobre, nascido na condição mais humilde, no meio de um pequeno povo quase ignorado e sem preponderância política, artística ou literária, não pregou mais que três anos; durante esse curto espaço de tempo é desconhecido e perseguido pelos seus concidadãos; caluniado e tratado de impostor; vê-se obrigado a fugir para não ser lapidado; é traído por um dos seus apóstolos, renegado por outro, abandonado por todos na hora em que cai nas mãos dos seus inimigos. Só fazia o bem, e isso não o colocava a salvo da malevolência, que voltava contra ele os próprios serviços que prestava. Condenado ao suplício reservado aos criminosos, morre ignorado pelo mundo, uma vez que a história daquela época se cala a seu respeito. Nada escreveu, entre tanto, ajudado por alguns homens obscuros como ele, sua palavra foi sufi ciente para regenerar o mundo; sua doutrina matou o paganismo onipotente e se tornou o farol da civilização. Tinha, pois, contra ele tudo o que pode fazer os homens fracassarem, razão pela qual dizemos que o triunfo da sua doutrina foi o maior dos seus milagres, ao mesmo tempo em que ela prova sua missão divina. Se, ao invés de princípios sociais e regeneradores, fundados sobre o futuro espiritual do homem, Jesus só tivesse para oferecer à posteridade alguns fatos maravilhosos, talvez apenas o conhecêssemos de nome nos dias de hoje.
Livro: A Gênese – Allan Kardec, cap. XV.
Postmortaj aperoj de Jesuo.
56. – Sed Maria (Magdalena) staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj enrigardis en la tombon; – kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antaŭe kuŝis. – Kaj ili diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? Ŝi respondis: ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis. Dirinte tion, ŝi sin turnis malantaŭýen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. – Jesuo diris ŝi: Virino, kial vi ploras? kiun vi serĉas? Ŝi, supozante, ke li estas la ĝardenisto, diris al li: Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos. Jesuo diris al ŝi: Maria. Ŝi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas Majstro. – Jesuo diris al ŝi: Ne tuŝu min; ĉar mi ankoraŭ ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili: Mi supreniras al mia Patro kaj Via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio. Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron kaj ke li tion diris al ŝi. (Sankta Johano, ĉap. XX, par. 11 ĝis 18.)
61. – La postmortaj aperoj de Jesuo estas rakontitaj de ĉiuj evangeliistoj kun riĉeco de detaloj, kiuj allasas nenian dubon pri ilia fakta realeco. Cetere, ilin perfekte klarigas la leĝoj pri la fluidoj kaj la proprecoj de la perispirito, kaj nenion nenormalan ili prezentas rilate al samspecaj fenomenoj, kies historio, antikva kaj nuntempa, liveras multenombrajn ekzemplojn, ne mankigante eĉ ties palpeblecon. Se oni atentas la cirkonstancojn, kiuj akompanis liajn kelkajn aperojn, oni rekonos ĉe li, en tiuj okazoj, ĉiujn karakterojn de la fluideca estaĵo. Li neatendite ekaperas, kaj sammaniere malaperas; unuj lin vidas, sed aliaj ne, sub aspektoj, kiuj lin ne rekonigas eĉ al liaj disĉiploj; li sin montras en fermitaj lokoj, kien karna korpo ne povus penetri; al lia parolo mem mankas la vervo de la parolo de korphava estaĵo; iliaj esprimoj havas karakteron malmultvortan kaj sentencan, propran al la Spiritoj, kiuj sammaniere manifestiĝas; ĉiuj liaj teniĝoj, unuvorte, vidigas ion ne apartenantan al la surtera mondo. Lia ĉeesto kaŭzas samtempe surprizon kaj timon; vidante lin, liaj disĉiploj ne alparolas lin kun la iama libereco; ili sentas, ke li ne plu estas homo.
Jesuo do sin montris kun sia perispirita korpo, kio klarigas, ke lin vidis nur tiuj, al kiuj li volis sin videbligi. Se li portus sian karnan korpon, lin estus vidinta, kiel vivulon, tiu, kiu la unua lin renkontus. Ne konante la primaran kaŭzon de tiu fenomeno, nome la aperaĵoj, liaj disĉiploj ne rimarkis tiajn apartaĵojn, kiujn ili verŝajne ne atentis. Vidante Jesuon kaj lin tuŝante, ili certe kredis, ke tio estas lia reviviĝinta korpo. (Ĉap. XIV, n-roj 14, kaj 35 ĝis 38.)
62. – Dum la nekredemo repuŝas ĉiujn faktojn estigitajn de Jesuo pro ilia supernatura ŝajno, kaj ilin senescepte rigardas kiel legendajn, Spiritismo liveras naturan klarigon pri ilia pliparto. Ĝi pruvas ilian eblecon ne nur laŭ la teorio de la prifluidaj leĝoj sed ankaŭ laŭ ilia identeco kun analogaj faktoj estigitaj de sennombraj personoj en la plej ordinaraj kondiĉoj.
 La nuntempaj, sennombraj okazoj de resanigoj, aperoj, posedoj, duobla vidado kaj aliaj, raportitaj en la Revue Spirite kaj memoritaj ĉi-supre, liveras, eĉ koncerne detalojn, tiel frapantan analogecon kun tiuj raportitaj en la Evangelio, ke la simileco de kaŭzoj kaj efikoj montriĝas evidenta. Oni tial sin demandas, kial unu sama fakto fontus nuntempe el natura kaŭzo kaj iam havus kaŭzon supernaturan; kaŭzo diabla ĉe unuj kaj dia ĉe aliaj. Se estus eble ĉi tie kontraŭmeti unujn al la aliaj, pli facila estus la komparo, sed tion ne permesas ilia nombro nek la elvolvoj, kiujn la pliparto postulas. Pri li parolas, cetere tre malmulte, nur la historiisto Flavio Jozefo. Ĉar tiaj faktoj iel estas publike konataj, ili do principe pruvas nenion koncerne la esceptan naturon de Jesuo.
63. – La plej granda miraklo farita de Jesuo; tiu, kiu vere atestas lian superecon, estis la revolucio, kiun liaj instruoj naskis en la mondo, malgraŭ liaj tre limigitaj rimedoj de agado.
Efektive, Jesuo, obskura, malriĉa, naskita en plej humila kondiĉo ĉe malgranda popolo preskaŭ nekonata kaj sen ia politika, artisma aŭ literatura influo, nur tri jarojn predikas sian doktrinon; dum tiu mallonga tempo, li estas nekomprenata kaj persekutata de siaj samurbanoj, kalumniata kaj traktata kiel trompisto; por ne suferi ŝtonumadon li estas devigita fuĝi; unu el liaj apostolo lin perfidas, alia lin forneas, kaj ĉiuj lin forlasas, kiam li falas en la manojn de siaj malamikoj. Li nur faradis bonon, kaj tio ne ŝirmis lin de la malbonvolemo, kiu kontraŭ li akuzocele turnis liajn servojn mem. Kondamnite al turmento destinata nur por krimuloj, li mortas, kaj la mondo ĝin ne scias, ĉar la tiama Historio nenion diras pri li. Li nenion skribis; tamen, kun la helpo de kelkaj homoj tiel obskuraj kiel li, lia parolo estis sufiĉa por regeneri la mondon; lia doktrino mortigis la ĉiopovan paganismon kaj fariĝis la torĉo de la civilizacio. Li havis kontraŭ si ĉion, kio povas fiaskigi la homojn, pro kio ni asertas, ke la triumfo de lia doktrino estis la plej granda el liaj mirakloj kaj samtempe pruvas la dian originon de lia misio. Se, anstataŭ sociaj, regeneraj principoj, fonditaj sur la spirita estonteco de la homo, li nur postlasus kelkajn miregindajn faktojn al la posteularo, eble oni hodiaŭ apenaŭ konus lin laŭnome.
Libro: La Genezo – Allan Kardec, ĉap. XV.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita