domingo, 13 de dezembro de 2015

Minhas palavras não passarão / Miaj vortoj ne forpasos

Minhas palavras não passarão
24. Então, aproximando-se dele, os seus discípulos lhe disseram: “Sabes que, ouvindo o que acabaste de dizer, os fariseus se escandalizaram?” Ele respondeu: “Toda planta que meu Pai celestial não plantou será arrancada. Deixa-os; são cegos que conduzem cegos; se um cego guia outro cego, ambos cairão na cova.” (Mateus, XV: 12 a 14.)
25. “O céu e a Terra passarão, mas as minhas palavras não passarão.” (Mateus, XXIV: 35.)
26. As palavras de Jesus não passarão, porque serão verdadeiras em todos os tempos; seu código moral será eterno, porque ele contém as condições do bem que conduz o homem ao seu destino eterno. Mas suas palavras terão chegado até nós livres de toda mistura impura e de falsas interpretações? Todas as seitas cristãs compreenderam o seu espírito? Nenhuma lhe terá desviado o verdadeiro sentido, em conseqüência dos preconceitos e da ignorância das leis da natureza?
Nenhuma as transformou em instrumento de dominação, para servir à ambição e aos interesses materiais, como um degrau, não para se elevar ao céu, mas para se elevar sobre a Terra? Todas terão adotado como regra de conduta a prática das virtudes, da qual Jesus fez a condição expressa de salvação? Estarão todas isentas das censuras que ele dirigiu aos fariseus do seu tempo? Todas, finalmente, são na teoria como na prática, a expressão pura da sua doutrina?
A verdade, sendo una, não pode se achar nas afirmações contrárias, e Jesus não quis dar um duplo sentido às suas palavras. Assim, se as diferentes seitas se contradizem; se umas consideram como verdade o que outras condenam como heresia, é impossível que todas estejam com a verdade. Se todas houvessem apreendido o verdadeiro sentido do ensinamento evangélico, elas teriam se encontrado no mesmo terreno e não existiriam seitas.
O que não passará é o verdadeiro sentido das palavras de Jesus; o que passará é o que os homens construíram sobre o falso sentido que deram a essas mesmas palavras.
Tendo Jesus a missão de transmitir aos homens o pensamento de Deus, sua doutrina pura pode sozinha ser a expressão desse pensamento. Foi por isso que ele disse: “Toda planta que meu Pai celestial não plantou será arrancada.”
Livro: A Gênese – Allan Kardec, Cap. XVII.
Miaj vortoj ne forpasos
24. – Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: Ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron? – Sed li responde diris: Ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita. – Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon. (Sankta Mateo, æap. XV, par. 12, 13, 14.)
25. – La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 35.)
26. – La vortoj de Jesuo ne forpasos, ĉar ili estos veraj en ĉiuj tempoj. Eterna estos lia morala kodo, ĉar ĝi enhavas la kondiĉojn de la bono, kiu kondukas la homon al sia eterna destino. Sed ĉu liaj vortoj venis al ni puraj de ĉia makulo kaj de falsaj interpretoj? Ĉu ĉiuj kristanaj sektoj kaptis ilian spiriton? Ĉu neniu ilin deturnis de la vera senco pro antaŭjuĝoj kaj nescio pri la leĝoj de la Naturo? Ĉu neniu faris el ili ian instrumenton de superregado, kiu servus al iliaj ambicio kaj materialaj interesoj, ian ŝtupon ne por leviĝi al la ĉielo, sed por leviĝi sur la Tero? Ĉu ĉiuj prenis, kiel regulon de konduto, la praktikadon de la virtoj, kiun Jesuo starigis kiel nepran kondiĉon de savo? Ĉu ĉiuj estas liberaj de la riproĉoj, kiujn li adresis siatempe al la fariseoj? Ĉu ĉiuj fine estas, teorie kaj praktike, pura esprimo de lia doktrino?
Estante unusola, la vero ne povas troviĝi en interkontraŭaj asertoj, kaj Jesuo ne volis doni duoblan sencon al siaj vortoj. Se do la diversaj sektoj sin kontraŭdiras; se unuj rigardas vera, kion aliaj kondamnas kiel herezon, neeble estas, ke ĉiuj esprimas la veron. Se ĉiuj estus kaptintaj la veran sencon de la evangelia instruado, ĉiuj estus kolektiĝintaj sur la saman terenon kaj ne ekzistus sektoj.
Kio ne forpasos, tio estas la vera senco de la vortoj de Jesuo; kio forpasos, tio estas la konstruaĵo, kiun la homoj starigis sur la falsa senco de ili donita al tiuj samaj vortoj.
Ĉar la misio de Jesuo estas porti al la homoj la penson de Dio, nur lia pura doktrino povas esti la esprimo de tiu penso. Jen kial li diris: ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita.
Libro: La Genezo – Allan Kardec, ĉap. XVII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita