domingo, 27 de dezembro de 2015

União do Princípio Espiritual e da Matéria / Kuniĝo de la spirita principo kun la materio.

União do Princípio Espiritual e da Matéria
10. Desde que a matéria seria o objeto do trabalho do Espírito para o desenvolvimento de suas faculdades, era necessário que ele pudesse agir sobre ela; por isso é que ele veio habitar a matéria, como o lenhador habita a floresta. Desde que a matéria deve ser ao mesmo tempo a finalidade e o instrumento de trabalho, Deus, em vez de ligar o Espírito à pedra rígida, criou, para seu uso, corpos organizados, flexíveis, capazes de receber todos os impulsos de sua vontade, e de se prestar a todos os seus movimentos.
O corpo é, pois, ao mesmo tempo o envoltório e o instrumento do Espírito, e à medida que este adquire novas aptidões, reveste um envólucro apropriado ao novo gênero de trabalho que deve realizar, tal como se dá a um trabalhador instrumentos menos grosseiros, à medida que ele seja capaz de fazer um trabalho mais delicado.
11. Para ser mais exato, será preciso dizer que é o próprio Espírito que fabrica seu envoltório e o torna adequado às suas novas necessidades; ele o aperfeiçoa, o desenvolve e completa o organismo à medida que sente a necessidade de manifestar novas faculdades; numa palavra, ele o talha conforme sua inteligência; Deus lhe fornece os materiais; fica por sua conta, colocá-los em função; é assim que as raças adiantadas têm um organismo, ou se assim o preferirmos, um instrumento cerebral mais aperfeiçoado que as raças primitivas. Assim se explica igualmente o cunho especial que o caráter do Espírito imprime aos traços da fisionomia, e às linhas do corpo. (Cap. VIII, nº 7: A Alma da Terra).
12. Desde que um Espírito nasce na vida espiritual, para seu progresso, deve fazer uso de suas faculdades, as quais são a princípio rudimentares; é por isso que ele é revestido de um envoltório corporal apropriado a seu estado de infância intelectual, envoltório este que ele deixa para se revestir de outro, à medida que suas forças aumentam. Ora, como houve mundos, desde todo o tempo, e que tais mundos têm dado nascimento a corpos organizados, adequados a receber Espíritos, desde todos os tempos os Espíritos têm encontrado os elementos necessários à sua vida carnal qualquer que fosse seu grau de progresso.
13. Sendo o corpo exclusivamente material, sofre as vicissitudes da matéria. Depois de haver funcionado durante certo tempo, ele se desorganiza e se decompõe; o princípio vital, não encontrando mais elemento para sua atividade, extingue-se e o corpo morre. O Espírito, visto que o corpo privado de vida é, a partir de então, sem utilidade, deixa-o como se abandona uma casa em ruína ou uma vestimenta imprestável.
14. O corpo não é, pois, senão um envoltório destinado a receber o Espírito; desde então, pouco importa sua origem, e os materiais dos quais ele é construído. Quer o corpo do homem seja ou não uma criação especial, nem por isso deixa de ser formado pelos mesmos elementos que os dos animais, animado pelo mesmo princípio vital, (em outras palavras, aquecido pelo mesmo fogo), assim como é iluminado pela mesma luz, sujeito às mesmas vicissitudes e às mesmas necessidades: sobre este ponto não há contestação.
Se apenas considerarmos a matéria, fazendo abstração do Espírito, o homem não terá nada que o distinga do animal; porém tudo muda de aspecto se se faz a distinção entre a habitação e o habitante.
Um grande senhor, numa cabana, ou vestido com os simples vestuários do campônio, nem por isso deixará de ser o grande senhor. O mesmo sucede com o homem; não é seu vestuário de carne quem o eleva acima do bruto, e faz dele um ser à parte: é seu ser espiritual, seu Espírito.
Livro: A Gênese - Allan Kardec, cap.: XI.
Kuniĝo de la spirita principo kun la materio
10. – Ĉar la materio devas servi al la Spirito kiel objeto de lia prilaboro, cele al la disvolviĝo de liaj kapabloj, necesis, ke li povu agi sur ĝin. Ja tial li venis loĝi en ĝi, kiel la lignohakisto loĝas en la arbaro. Kaj ĉar la materio devis samtempe esti objekto kaj instrumento de laboro, Dio, anstataŭ kunigi la Spiriton kun la rigida ŝtono, kreis, por lia uzado, korpojn organizitajn, flekseblajn, kapablajn ricevi la impulsojn de lia volo kaj plenumi ĉiujn liajn movojn.
La korpo estas do samtempe la envolvaĵo kaj la instrumento de la Spirito, kaj laŭmezure kiel li akiras novajn kapablojn, li sin vestas per envolvaĵo adekvata al la nova speco de laboro, kiun li devas plenumi, same kiel oni liveras al laboristo malpli krudan instrumenton, laŭgrade kiel li kapablas fari pli rafinitan laboron.
11. – Por esti pli preciza, necesas diri, ke la Spirito mem formas sian envolvaĵon kaj ĝin adaptas al siaj novaj bezonoj; li ĝin perfektigas kaj al ĝi disvolvas kaj kompletigas la organismon, laŭgrade kiel li spertas la bezonon manifesti siajn novajn kapablojn; unuvorte, li ĝin alfaras laŭ sia intelekto. Dio al li liveras la koncernajn materialojn: lin koncernas ilia utiligo. Ja tial la progresintaj rasoj havas organismon, aŭ se oni preferas, cerban aparaton pli perfektan ol tiu de la primitivaj rasoj.
Ankaŭ tial klariĝas la speciala stampo, kiun la karaktero de la Spirito donas al la fizionomiaj trajtoj kaj al la korpaj teniĝoj. (Ĉap. VIII, n-ro 7: Animo de la Tero.)
12. – Naskiĝinte por la spirita vivo, la Spirito devas, por progresi, uzi siajn komence rudimentajn kapablojn; jen kial li surmetas envolvaĵon adekvatan al sia stato de intelekta infaneco, kiun envolvaĵon li forlasas por surmeti alian, laŭgrade kiel kreskas liaj fortoj. Nu, ĉar en ĉiuj tempoj ekzistis mondoj, kaj tiuj mondoj ebligis la naskiĝon de organizitaj korpoj taŭgaj por loĝigi Spiritojn, en ĉiuj tempoj la Spiritoj, kia ajn la grado de ilia progreso, trovis la elementojn necesajn al sia enkarna vivo.
13. – Estante ekskluzive materia, la korpo suferas la ŝanĝojn de la materio. Post kelkatempa funkciado ĝi malorganiziĝas kaj malkomponiĝas. Ne plu disponante elementojn por sia aktiveco, la vivoprincipo estingiĝas kaj la korpo mortas. La Spirito, por kiu la korpo senigita je la vivo estas de nun senutila, ĝin forlasas, kiel oni forlasas ruiniĝintan domon aŭ sentaŭgan vestaĵon.
14. – La korpo do estas nenio alia ol envolvaĵo destinita enloĝigi la Spiriton. Ĉe ĉi tiu punkto, malmulte gravas ĝia origino kaj la materialoj, el kiuj ĝi estas farita. Ĉu la homa korpo estas, aŭ ne, ia speciala kreaĵo, tio tamen ne malpli veras, nome ke ĝi konsistas el la samaj elementoj kiel tiu de la bestoj, ke ĝin animas la sama vivoprincipo, aŭ, alivorte, ĝin varmigas la sama fajro, same kiel ĝi estas prilumata de la sama lumo kaj submetita al la samaj sortoŝanĝoj kaj bezonoj: jen tute ne kontestebla afero.
Se oni konsideras nur la materion, abstraktante la Spiriton, la homo havas nenion, kio lin distingus de la besto.
Ĉio tamen ŝanĝiĝas, se oni faras distingon inter la loĝejo kaj la loĝanto. Ĉu li troviĝas en kabano, ĉu li estas vestita kiel kampulo, nobela sinjoro tute ne ĉesas esti nobela sinjoro. La samo okazas rilate al la homo: ne lia karna vesto lin lokas super la bruto kaj faras el li apartan estaĵon, sed ja lia spirita esto, lia Spirito.
Libro: La Genezo – Allan Kardec, ĉap.: XI.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita