sábado, 26 de dezembro de 2015

O Homem Corporal / La korpa homo

O Homem Corporal
26. Do ponto de vista corporal e puramente anatômico, o homem pertence à classe dos mamíferos, da qual não difere senão por alguns detalhes da forma exterior; quanto ao mais, tem a mesma composição química que os animais, os mesmos órgãos, as mesmas funções e os mesmos modos de nutrição, de respiração, de secreção, de reprodução; nasce, vive, morre nas mesmas condições, e com a morte seu corpo se decompõe como o de tudo quanto vive. Não há em seu sangue, sua carne, seus ossos, um átomo diferente dos que se encontram nos corpos dos animais; como esses, ao morrer, ele entrega à terra o hidrogênio, o oxigênio, o azoto e o carbono que estavam combinados para formar, e vão, por meio de novas combinações, formar novos corpos minerais, vegetais e animais. A analogia é tão grande, que as funções orgânicas do homem são estudadas em certos animais, quando as experiências não possam ser feitas nele mesmo.
27. Na classe dos mamíferos, o homem pertence à ordem dos bímanos. Imediatamente abaixo dele vêm os quadrúmanos (animais de quatro mãos) ou macacos, dos quais alguns, como o orangotango, o chimpanzé, o mono, têm certas semelhanças com o homem, a tal ponto que por muito tempo foram designados como homens da floresta; tal como o homem, caminham eretos, servem-se de paus, constroem cabanas, e levam seus alimentos à boca com a mão, o que são sinais característicos.
28. Por pouco que se observe a escala dos seres vivos, do ponto de vista de seu organismo, reconhece-se que, desde o líquen até à árvore, e do zoófito ao homem, há uma cadeia que se eleva por graus, sem solução de continuidade, e da qual todos os elos têm um ponto de contato com o elo precedente; seguindo passo a passo a série dos seres, dir-se-ia que cada espécie é um aperfeiçoamento, uma transformação da espécie imediatamente inferior. Verificado que o corpo do homem está em condições idênticas aos outros corpos, que ele nasce, vive e morre da mesma maneira, deve ter sido formado nas mesmas condições.
23. Embora isto fira seu orgulho, o homem deve se resignar a ver em seu corpo material o último elo da animalidade sobre a terra. O inexorável argumento dos fatos aí está, e será em vão levantar protestos contra tal situação.
Porém, quanto mais o corpo diminui de valor a seus olhos, mais o princípio espiritual ganha importância; se o primeiro o nivela com os brutos, o segundo o eleva a uma altura incomensurável. Vemos o círculo onde o animal se detém; não vemos o limite que possa alcançar o Espírito do homem.
30. O materialismo pode por aí perceber que o Espiritualismo, longe de por em dúvida as descobertas da ciência, e sua atitude positiva, vai mais à frente e as provoca, pois é certo que o princípio espiritual, que tem sua existência própria, não pode sofrer nenhum dano.
O Espiritismo caminha a par com o materialismo, no terreno da matéria; admite tudo o que este admite; porém, onde o materialismo se detém, o Espiritismo prossegue. O Espiritismo e o materialismo são como dois viajantes que caminham juntos, partindo do mesmo ponto; chegados a uma certa distância, um diz: "Não posso ir mais longe;" o outro continua sua rota e descobre um mundo novo. Por que, pois, o primeiro diz que o segundo é louco, pois este, entrevendo novos horizontes, quer franquear o limite onde o outro acha conveniente se deter? Cristóvão Colombo também não foi considerado louco, porque acreditava existir um mundo além do Oceano? E quantos mais a História registra, desses loucos sublimes que fizeram avançar a humanidade, aos quais se tecem coroas, depois de se lhes ter atirado lama?
Bem! O Espiritismo, esta loucura do século XIX, segundo os que querem permanecer na praia terrestre, nos revela todo um mundo, mundo de importância muito maior para o homem que a América, pois nem todos os homens vão para a América, ao passo que todos, sem exceção vão para o mundo dos Espíritos, fazendo incessantes travessias de uma região para a outra.
Chegados ao ponto em que estamos, da Gênese, o materialismo se detém, ao passo que o Espiritismo prossegue suas pesquisas no domínio da Gênese espiritual.
Livro: A Gênese – Allan Kardec, Cap. X.
La korpa homo
26. – El la korpa, pure anatomia vidpunkto, la homo apartenas al la klaso de mamuloj, de kiuj li diferencas nur per kelkaj nuancoj eksteraĵaj. Koncerne la ceteron: sama consisto kiel ĉiuj bestoj, samaj organoj, samaj funkcioj, samaj procesoj de nutrado, spirado, sekreciado, reproduktiĝo. Li naskiĝas, vivas kaj mortas en samaj kondiĉoj, kaj, mortinte, li malkomponiĝas kiel ĉia vivantaĵo. Ne estas en lia sango, en lia karno, en liaj ostoj, eĉ unu atomo diferenca de tiuj, kiuj troviĝas en la korpo de la bestoj. Kiel ĉi tiuj, okaze de la morto li redonas al la tero la oksigenon, hidrogenon, azoton kaj karbonon, kiuj kombiniĝis por formi lin kaj kiuj, per novaj kombiniĝoj, formos aliajn novajn korpojn, mineralajn, vegetaĵajn kaj bestajn. Tiel granda estas la analogio, ke oni studas liajn organajn funkciojn ĉe certaj bestoj, kiam oni ne povas fari la koncernajn eksperimentojn rekte en li mem.
27. – Ĉe la klaso de mamuloj, la homo apartenas al la ordo de la dumanuloj. Tuj malsupre viciĝas la kvarmanuloj (bestoj kun kvar manoj), aŭ simioj, el kiuj unuj, kiel la orangutango, la ĉimpanzo, faras certajn homajn gestojn en tia maniero, ke oni dum longa tempo ilin nomis homoj de l’ arbaroj. Kiel la homoj, tiuj simioj paŝas rekte starantaj, tenas bastonojn, konstruas kabanojn kaj portas per la mano la manĝon al la buŝo: ja karakterizaj signoj.
28. – Kiel ajn supraĵe oni observas, el la vidpunkto de la organismo, la skalon de la vivaj estaĵoj, oni nepre rekonas, ke de la likeno ĝis la arbo, de la zoofito ĝis la homo, montriĝas ia ĉeno, kiu grade altiĝas, sen rompo de kontinueco, kaj kies ĉiu ĉenero havas punkton de kontakto kun la ĵus antaŭa ĉenero. Akompanante, paŝo post paŝo, la serion de la estaĵoj, oni dirus, ke ĉiu specio estas ia perfektiĝo, ia transformiĝo de la tuj malsupra specio. Ĉar la kondiĉoj de la homa korpo estas kemie kaj konstitucie identaj al tiuj de aliaj korpoj; ĉar ĝi naskiĝas, vivas kaj mortas sammaniere, ĝi do nepre estas formita en tiuj samaj kondiĉoj.
29. – Kiel ajn tio ofendas lian fieron, la homo devas rezignacie vidi en sia materia korpo nenion alian ol la lastan ĉeneron de la besta regno sur la Tero. En tio sidas la nefleksebla argumento de l’ faktoj, kontraŭ kiu restus vana ĉia protesto.
Sed ju malpli valoras la korpo en liaj okuloj, des pli kreskas laŭ graveco la spirita principo. Se la unua lin alniveligas al la bruto, la dua lin levas al nemezurebla alteco. Ni vidas la rondon, en kiu enfermiĝas la besto: ni ne vidas la limon atingeblan por la homa spirito.
30. – Materialismo povas el tio vidi, ke Spiritismo, tute ne timante la malkovrojn de la Scienco kaj ties pozitivismon, male ilin alfrontas kaj defias, ĉar ĝi estas certa, ke la spirita principo, kiu havas propran ekziston, neniom povas suferi de ili.
Spiritismo marŝas kune kun materialismo sur la kampo de la materio, akceptas ĉion, kion ĉi tiu akceptas; sed ĝi transpasas la punkton, kie ĉi tiu haltas. Spiritismo kaj materialismo estas kvazaŭ du vojaĝantoj, kiuj kune vojas, deirinte de la sama punkto; alveninte je certa distanco, unu diras: “Mi ne povas iri pli malproksimen”; la dua plu iras sian vojon kaj malkovras novan mondon. Kial do la unua diras, ke la dua frenezas, ĉar ĉi tiu, duonvidante novajn horizontojn, volas transpasi la limon, kie al la alia konvenas halti? Ĉu ankaŭ Kristoforo Kolumbo ne estis alnomata freneza, ĉar li kredis la ekziston de ia transoceana mondo? Kiom multe ne nombras la Historio da tiaj frenezuloj, kiuj antaŭenigis la homaron kaj al kiuj oni plektas kronojn post ol priĵeti ilin per koto?
Nu bone! Spiritismo, tiu frenezaĵo de la dek-naŭa jarcento laŭ la opinio de tiuj, kiuj volas resti ĉeborde, malkovras al ni tutan mondon, mondon multe pli gravan por la homo ol Ameriko, ĉar ne ĉiuj homoj iras Amerikon, sed ĉiuj senescepte iras la mondon de la Spiritoj, farante senĉesajn migradojn de unu al la alia.
Atinginte la punkton, kie ni troviĝas rilate al la Genezo, materialismo haltas, dum Spiritismo pluigas siajn esplorojn sur la kampo de la spirita Genezo.
Libro: La Genezo – Allan Kardec, ĉap. X.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita