domingo, 13 de dezembro de 2015

Kiu estas mia patrino kaj kiuj estas miaj fratoj? / Quem é Minha Mãe e Quem São os Meus Irmãos?

Kiu estas mia patrino kaj kiuj estas miaj fratoj?
5. Kaj li venis en domon. Kaj denove la homamaso kunvenis tiel, ke ili ne povis eĉ manĝi panon. Kaj liaj amikoj, aŭdinte tion, eliris, por kapti lin, ĉar ili diris: Li frenezas.
– Kaj jen alvenis lia patrino kaj liaj fratoj, kaj starante ekstere, ili sendis al li, vokante lin. Kaj homamaso sidis ĉirkaŭ li; kaj oni diris al li: Jen via patrino kaj viaj fratoj ekstere vin serĉas. Kaj li respondis al ili, dirante: Kiuj estas mia patrino kaj miaj fratoj? Kaj ĉirkaŭrigardante tiujn, kiuj ronde ĉirkaŭ li sidis, li diris: Jen mia patrino kaj miaj fratoj! Ĉar kiu ajn faros la volon de Dio, tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino. (Marko, 3:19-21 kaj 31-35)
6. Iuj paroloj ŝajnas strangaj en la buŝo de Jesuo kaj kontraŭaj al lia boneco kaj al lia neŝanĝebla bonvolemo por ĉiuj. La nekredantoj ne preterlasis la okazon, por fari el tio armilon, asertante, ke li kontraŭdiras sin mem. Nerefutebla fakto estas, ke lia doktrino havas kiel esencan bazon, kiel angulan ŝtonon, la leĝon de amo kaj karito. Li ne povis do detrui unuflanke tion, kion li konstruis sur la alia flanko. El tio estas necese tiri la rigore logikan konsekvencon, ke, se iuj el liaj maksimoj estas kontraŭaj al tiu principo, la vortoj, atribuataj al li, estas do misaŭditaj aŭ miskomprenitaj, aŭ ne estas eldiritaj de li.
7. Oni prave miras, vidante en tiu cirkonstanco, ke Jesuo montras tiom da indiferenteco por siaj parencoj kaj iamaniere forneas sian patrinon. Rilate al liaj fratoj, oni scias, ke ili neniam havis simpation por li; Spiritoj malmulte progresintaj, ili neniom komprenis lian mision; lia konduto, en iliaj okuloj, estis stranga, kaj liaj instruoj neniel tuŝis ilin, ĉar el ili neniu sekvis lin kiel disĉiplo. Eĉ ŝajnas, ke liaj fratoj ĝis ia grado partoprenis la antaŭjuĝojn de liaj malamikoj; certe estas, cetere, ke ili akceptis lin pli kiel iun fremdulon, ol kiel fraton, kiam li prezentis sin ĉe la familio; kaj Sankta Johano pozitive diras (7:5) : “Ĉar liaj fratoj mem ne kredis al li.”
Koncerne lian patrinon, neniu povus nei ŝian amon al la filo; sed oni devas konsenti, ke, laŭŝajne, ankaŭ ŝi ne havis ian precizan ideon pri lia misio, ĉar neniu iam vidis ŝin sekvi liajn instruojn, nek atesti pri li, kiel faris Johano, la Baptisto; la patrina amo estis ĉe ŝi la reganta sento. Opinii, ke Jesuo forneis sian patrinon, estus ne rekoni lian karakteron: tian penson ne povus nutri tiu, kiu diris: Respektu vian patron kaj vian patrinon. Oni serĉu do alian sencon por liaj paroloj, preskaŭ ĉiam vualitaj sub alegoria formo.
Jesuo neniun okazon preterlasis, por doni ian instruon; li kaptis do tiun okazon, kiam alvenis lia familio, por precizigi la diferencon inter la korpa parenceco kaj la spirita parenceco.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XIV.
Quem é Minha Mãe e Quem São os Meus Irmãos?
5. E vieram à casa; e concorreu de novo tanta gente, que nem mesmo podiam tomar o alimento. E quando isto ouviram os seus, saíram para o prender; porque diziam: Ele está furioso.
- E chegaram sua mãe e seus irmãos, e ficando da parte de fora, o mandaram chamar. E estava sentado à roda de um crescido número de gente, e lhe disseram: Olha que tua mãe e teus irmãos te buscam aí fora. E ele respondeu, dizendo: Quem é minha mãe, e quem são meus irmãos? E olhando para os que estavam sentados à roda de si, lhes disse: Eis aqui minha mãe e meus irmãos. Porque o que fizer a vontade de Deus, esse é meu irmão, e minha irmã e minha mãe. (Marcos, III:20-21 e 31-35 - Mateus, XII:46-50).
6. Certas palavras parecem estranhas na boca de Jesus, pois contrastam com a sua bondade e a sua inalterável benevolência para com todos. Os incrédulos não deixaram de se aproveitar disso, para dizer que Ele se contradizia a si mesmo. Um fato irrecusável, porém, é a que a sua doutrina tem por base essencial, por pedra angular, a lei do amor e da caridade. Ele não podia, pois, destruir de um lado o que construía do outro, de onde é imperioso tirar esta conseqüência rigorosa: se certas máximas estão em contradição com aquele princípio, é que as palavras que se lhe atribuem foram mal reproduzidas, mal compreendidas, ou não lhe pertencem.
7. Admira-se, e com razão, de ver Jesus mostrar, nesta circunstância, tanta indiferença para com os seus, e de qualquer sorte renegar a mãe. Pelo que respeita aos seus irmãos, sabe-se que nunca tiveram simpatia por Ele. Espíritos pouco adiantados, não haviam compreendido a sua missão. Era bizarra, para eles, a conduta de Jesus, e seus ensinamentos não os haviam tocado, pois nenhum deles se fez seu discípulo. Parece mesmo que eles participavam, até certo ponto, das prevenções de seus inimigos. De resto, é certo que o recebiam mais como um estranho do que como um irmão, quando se apresentava em família. E São João diz, positivamente: que não acreditavam nele. (Ver cap. VII).
Quanto à sua mãe, ninguém contestaria sua ternura para com o filho. Mas é necessário convir, também, que ela não parece ter feito uma idéia justa de sua missão, pois jamais se soube que seguisse os seus ensinos, nem que desse testemunho dele, como o fez João Batista. A solicitude maternal era o seu sentimento dominante. No tocante a Jesus, supor que houvesse renegado sua mãe seria desconhecer-lhe o caráter, pois semelhante pensamento não poderia animar aquele que disse: Honra a teu pai e a tua mãe. É, pois, necessário procurar outro sentido para as suas palavras, quase sempre veladas pela forma alegórica.
Jesus não perdia nenhuma ocasião de ensinar. Serviu-se, portanto, da que lhe oferecia a chegada de sua família, para estabelecer a diferença entre o parentesco corporal e o parentesco espiritual.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XIV.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita