segunda-feira, 12 de junho de 2017

Espero / Esperança.

Espero
“Ĉar ĉio, kio estas antaŭe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.” - Paŭlo. / ROMANOJ, 15 : 4.
La espero estas lumo por la kristano.
Ankoraŭ ne ĉiuj kapablas senti la sublimajn impetojn de la fido, sed la forto de la espero estas komuna trezoro.
Ne ĉiuj povas laŭvole proponi la panon por la korpo kaj la spiritan lecionon, sed neniu sur la Tero estas malpermesita dissemi la bonaĵojn de la espero.
La doloro plejofte skuas tiujn, kiuj restas en la “valo de ombro kaj morto”, kie la timo estigas konfliktojn kaj la aflikto perceptas la “grincadon de dentoj” en la “ekstera malumo”, sed ekzistas ja la internalumo, nome la  espero.
La homa negativismo deklaras bankrotojn, subskribas atestojn pri neebleco, strekas nemalimplikeblajn labirintojn, sed de supre venas la espero, simile al la Suno, kiu, lumante en la alto, subtenas la novajn semejojn, instigas al aliaj celadoj, faras liberigajn ŝanĝojn kaj malkaŝas pli grandiozajn vidaĵojn.
La nokto atendas la tagon, la floro la frukton, la vermo la tempon venontan . . .
La homon, eĉ se li dronas en nekredemo aŭ dubo, en plorado aŭ kordisŝiro, Dio ĉiam helpos, montrante al li la estontecon.
Jesuo, kiel Dia Majstro, scias, ke la lernantoj ne povos ĉiam ĝuste konduti, ke la eraroj estas parto de la evolua programo, kaj ke, ĝuste pro tio, la espero estas unu el la sublimaj kantoj de lia Evangelio de Amo.
Gravegaj estis ĝis nun niaj faloj sed ilin ĉiam superas la konfido de la Kristo. Ni ne perdiĝu en lamentado. Ĉiu momento estas tempo por aŭskulti Tiun, kiu eldiris la “Venu al mi . . .”
Ni ekstaru kaj marŝu, konvinkitaj pri tio, ke la Sinjoro havigis al ni la lumon de la espero, por ke ni briligu en ni mem la lumon de la spirita sanktiĝo.
EMMANUEL / Chico Xavier.
Libro: “Vinberejo el Lumo”, ĉapitro 75.
Esperança.                    “Porque tudo que dantes foi escrito, para nosso ensino foi escrito, para que pela paciência e consolação das Escrituras tenhamos esperança.” - Paulo / Romanos, 15:4. 
A esperança é a luz do cristão. Nem todos conseguem, por enquanto, o vôo sublime da fé, mas a força da esperança é tesouro comum. Nem todos podem oferecer, quando querem, o pão  do  corpo e a lição  espiritual, mas ninguém na Terra está impedido de espalhar  os benefícios da esperança.
A dor costuma agitar os que se encontram no “vale da sombra e da morte”, onde o medo estabelece atritos e onde a aflição percebe o “ranger de dentes”, nas “trevas exteriores”, mas existe a luz interior que é a esperança.
A negação humana declara falências, lavra atestados de impossibilidade, traça inextricáveis labirintos, no entanto, a esperança vem de cima, à maneira do Sol que ilumina do alto e alimenta as sementeiras novas, desperta propósitos diferentes, cria modificações redentoras e descerra visões mais altas.
A noite espera o dia, a flor o fruto, o verme o porvir...
O homem, ainda mesmo que se mergulhe na descrença ou na dúvida, na lágrima ou na dilaceração, será socorrido por Deus com a indicação do futuro.
Jesus, na condição de Mestre Divino, sabe que os aprendizes nem sempre poderão acertar inteiramente, que os erros são próprios da escola evolutiva e, por  isto mesmo, a esperança é um dos cânticos sublimes do seu Evangelho de Amor.
Imensas têm sido, até hoje, as nossas quedas, mas a confiança do Cristo é sempre maior. Não nos percamos em lamentações. Todo momento é instante de ouvir Aquele que pronunciou  o “Vinde a mim...”
Levantemo-nos e prossigamos, convictos de que o Senhor nos ofereceu  a luz da esperança, a fim de acendermos em nós mesmos a luz da santificação espiritual.
Livro: Vinha de Luz, cap.: 75,
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita