sábado, 3 de junho de 2017

Lecioneto / pequena lição - 69

Vojaĝi:
Iri, veturi por atingi malproksiman urbon aŭ landon: mi vojaĝas en Hispanujo; mi vojaĝas en Hispanujon; vojaĝi eksterlanden; neniam travojaĝita lando.  VD:ekskursi, migri vojaĝo.
Iom longa irado de iu loko al alia: plezura, turisma, eksterlanda vojaĝo; „Vojaĝo al Kazohinio“ (romano de Szathmári Sándor); kion spertas afrikano post vojaĝo en eksterlandon ; vi forgesas tiun memorindan vojaĝon en Parizon ...; li senprokraste komencis prepari sin al vojaĝo en Moskvon.
Rim.: Kiel kutime ĉe la direkta akuzativo, eblas diri kaj li multe vojaĝis en la Oriento, kaj li multe vojaĝis en la Orienton; tamen la senco ne tute samas: en la unua ekzemplo temas pri multaj vojaĝoj ene de la Oriento; do, „la Oriento“ tiam estas loka cirkonstanco. En la dua okazo temas pri multaj vojaĝoj el ekster „la Oriento“, do tiam „la Oriento“ estas cela cirkonstanco.
Vojaĝemulo: Homo, kiu volonte, ofte vojaĝas: miloj da vojaĝemuloj uzas [la pasportan servon] semajnon post semajno.
Esplorvojaĝi: Vojaĝi en antaŭe nekonata lando por ekkoni ĝian naturan kaj homan aspekton: la grandaj esplorvojaĝoj konigos al Eŭropo la Amerikojn.
Kunvojaĝi: Kune, grupe, interhelpe vojaĝi: de tiam li iĝis mia kunvojaĝanto.  VD: akompani.
Rondvojaĝi:
Vizite vojaĝi, haltante en pluraj lokoj kaj revenonte al la deirejo: laŭ ŝanĝiĝo de la sezonoj diversaj fiŝoj rondvojaĝas la insularon.
vojaĝi (i.) viajar, jornadear. vojaĝ– de viagens: vojaĝ-agentejo agência de viagens. vojaĝo viagem, jornada. vojaĝanto viajante. ekvojaĝi (i.) partir, pôr-se a caminho. rondvojaĝo viagem de ida e volta. travojaĝi (tr.) percorrer. ¨ ir-reira vojaĝo (tb. rondvojaĝo) viagem de ida e volta. mielmonata vojaĝo lua de mel, viagem de lua de mel.

Nenhum comentário:

Postar um comentário