quinta-feira, 29 de junho de 2017

Al la disĉiploj / Aos discípulos

Al la disĉiploj
“Sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon.’ – Paŭlo / I KORINTANOJ, 1 : 23.
La moderna vivo, kun siaj brilaj realaĵoj, daŭre instruas al la religiaj komunumoj de Kristanismo, ke prediki estas elmontri la grandecon de la principoj de Jesuo en la propra ĉiutaga konduto.
La homo enirinta la fremdan teritorion de paroladoj, sen agoj konformaj al la nobleco de sia parolo, ĉiam pli kaj pli elmetadas sin al ridindo kaj neado.
Jam de multaj jarcentoj superegas la movadon de la utilismaj filozofioj. Kaj ankoraŭ hodiaŭ ne malmultaj estas la gvidantoj, kiuj pripensas la starigon de egoismaj konstruaĵoj surbaze de persona magneteco, kaj la psikologoj, kiuj malkaŝe instruas la subtilan ekspluatadon de la homamasoj.
Ĝuste en tiu obskura kampo de la surtera intelekta disvolviĝo la lernantoj de la Kristo elstaras kiel pintuloj de ties edifanta filozofio de boneco kaj rezignacio, montrante per siaj individuaj agoj la dian verkon de Tiu, kiu preferis krucumon al ĉia pakto kun malbono.
Pro tio novaj disĉiploj estiĝas ekster la organizita pastraro. Kiel fratoj de suferantoj, de simplanimuloj, de mizeruloj, la kristanaj spiritistoj renkontas terurajn obstaklojn en la toksita kulturo de la nuna jarcento kaj en la utilisma spirito de la egoismaj ideoj.
Antaŭ preskaŭ du mil jaroj, Paŭlo el Tarso aludis la skandaliĝon, kiun la konduto de la adeptoj vekadis ĉe la judoj, kaj la falsan impreson de frenezo, kiun ĝi faris al la animoj de l’ grekoj.
La nunaj tempoj estas ĝuste tiuj samaj, kiujn Jesuo proklamis tiam alvenintaj al la Planedo; kaj judoj kaj grekoj, en la aktuala formo de malhonestaj negocistoj kaj vantaj intelektuloj, daŭre restas en sia origina pozicio. Ĉe ili aperas la sekvanto de la Majstro, transdonante Lian instruadon per parolo sanktigita de atestantaj faroj.
Leviĝas malfacilaĵoj, sarkasmoj kaj konfliktoj . . .
Sed la fidela disĉiplo ne ektimas.
La komercamo de la avareco ĉiam ankoraŭ skandaliĝos, kaj la venenita instuado daŭre restos ĉe sia esence propra malprudento. Sed li pluiros antaŭen, amante, ekzemplodonante kaj edukante kun la senmorta Liberiganto.
Emmanuel / Chico Xavier.
Libro: Vinberejo el Lumo”, ĉapitro 7.
Aos discípulos
“Mas nós pregamos a Cristo crucificado, que é escândalo para os Judeus e loucura para os Gregos.” – Paulo / I Coríntios, 1: 23.
A vida moderna, com suas realidades brilhantes, vai ensinando  às comunidades religiosas do Cristianismo que pregar  é revelar  a grandeza dos princípios de Jesus nas próprias ações diárias.
O homem que se internou pelo território estranho dos discursos, sem atos correspondentes à elevação da palavra, expõe-se, cada vez mais, ao ridículo e à negação.
Há muitos séculos prevalece o movimento de filosofias utilitaristas.
E, ainda agora, não escasseiam orientadores que cogitam da construção de palácios egoísticos à base do magnetismo pessoal e psicólogos que ensinam publicamente a sutil exploração das massas.
É nesse quadro obscuro do desenvolvimento intelectual da Terra que os aprendizes do Cristo são expoentes da filosofia edificante da renúncia e da bondade, revelando em suas obras isoladas a experiência divina d’Aquele que preferiu  a crucificação ao pacto com o mal.
Novos discípulos, por isso, vão surgindo, além do sacerdócio organizado.
Irmãos dos sofredores, dos simples, dos necessitados, os espiritistas cristãos encontram obstáculos terríveis na cultura intoxicada do século e no espírito utilitário  das idéias comodistas.
Há quase dois mil anos, Paulo de Tarso aludia ao escândalo que a atitude dos aprendizes espalhava entre os judeus e à falsa impressão de loucura que despertava nos ânimos dos gregos.
Os tempos de agora são aqueles mesmos que Jesus declarava chegados ao  Planeta; e os judeus e gregos, atualizados hoje nos negocistas desonestos e nos intelectuais vaidosos, prosseguem na mesma posição do início.
Entre eles surge o  continuador do Mestre, transmitindo-lhe o ensinamento com o  verbo  santificado  pelas ações testemunhais. Aparecem dificuldades, sarcasmos e conflitos.
O aprendiz fiel, porém, não se atemoriza.
O comercialismo da avareza permanecerá com o escândalo e a instrução  envenenada demorar-se-á com os desequilíbrios que lhe são inerentes.
Ele, contudo, seguirá adiante, amando, exemplificando e educando com o Libertador imortal.
Livro: Vinha de Luz.
        Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita