sábado, 17 de junho de 2017

Lolo / Joio

 
Lolo
“Lasu al ambaŭ kreski kune ĝis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj : Kolektu unue la lolon, kaj ligu ĝin en faskojn, por bruligi ĝin.” – Jesuo / SANKTA MATEO, 13 : 30.
Kiam Jesuo rekomendis la kunkreskon de la lolo kun la tritiko, li celis nenion alian ol elmontri la subliman, ĉielan toleremon en la kadro de la surteraj spertoj.
La Majstro neniam forprenis de la homoj la oportunajn okazojn por kreskado kaj moraliĝo, kaj ĉikampe eĉ la malbonon, kiu devenas de la  malnoblaj pasioj, lia senfina amo pacience ekzamenas, anstataŭ ĝin tuj estingi.
Necesas do konsideri, ke la lolo kreskas ne pro malzorgemo de la Dia Plugisto sed ja tial, ke la optimismo de la Ĉiela Semisto neniam perdas la esperon pri la fina venko de l’ bono.
La kultivejo de la Kristo estas regiono de senĉesa, intensa aktiveco. Konsternaj taskoj agigas heroajn legiojn; sed malgraŭ la sindono kaj la viglado de la laboristoj, elkreskas la lolo, minacante la laboron.
Jesuo tamen rekomendas la aplikon de defendaj procedoj bazitaj sur la spirita lernado kaj la favorkoreco. La tempo kaj la beno de la Sinjoro, per sia malrapida agado, aliigas la malnoblajn celadojn.
La ordinara homo ankoraŭ ne posedas taŭgan vidkapablon por distingi la renovigan agadon. Multajn dornajn aŭ senfruktajn kreskaĵojn aliigas, en ties esenca naturo, la amaj eliksiroj de la Administranto de la Kultivejo, kiu utiligas novajn inklinojn, malsamajn situaciojn, neatenditajn instigojn aŭ tenerajn, kortuŝajn prirespondecojn. Sed se, post la atendo kaj observado, alvenas la tempo de rikolto, tiam fariĝas necesa la forigo de la lolo, ligita en faskojn.
Ne samas la rikolto por ĉiuj semoj sur la Tero. Ĉiu speco havas sian tagon, sian sezonon.
Jen kial, ĉe la alveno de la ĝusta tempo, trudiĝas al ĉiu homo kaj al ĉiu kolektivo, la estingo de la lolo, en la okazo se montriĝis vanaj la renovigaj procedoj de Jesuo. Tiam oni vidas individuon aŭ popolon barakti en afliktoj kaj diversaj katastrofoj, kriegante alarmon kaj helpon, kvazaŭ ili troviĝus en la ombroj de fatala ŝiprompiĝo. Sed detruiĝas nur niaj ruinigas aŭ senutilaj akiroj. Kaj ĉar la lolo estas ligita en faskojn, tial aflikto neniam venas sola.
Emmanuel / Chico Xavier.
Libro:  Vinberejo el Lumo”, ĉapitro 107.
Joio
“Deixai crescer ambos juntos até à ceifa e, por ocasião da ceifa, direi aos ceifeiros: Colhei primeiro o joio e atai-o em molhos para o queimar.” - Jesus / Mateus, 13:30.
Quando Jesus recomendou o crescimento simultâneo do joio e do trigo, não quis senão demonstrar a sublime tolerância celeste, no quadro das experiências da vida.
O Mestre nunca subtraiu as oportunidades de crescimento e santificação do homem e, nesse sentido, o próprio mal, oriundo das paixões menos dignas, é pacientemente examinado por seu infinito amor, sem ser destruído de pronto.
Importa considerar, portanto, que o joio não cresce por relaxamento do Lavrador Divino, mas sim porque o otimismo do Celeste Semeador nunca perde a esperança na vitória final do bem.
O campo do Cristo é região de atividade incessante e intensa. Tarefas espantosas mobilizam falanges heróicas; contudo, apesar da dedicação e da vigilância dos trabalhadores, o joio surge, ameaçando o serviço.
Jesus, porém, manda aplicar processos defensivos com base na iluminação e na misericórdia. O tempo e a bênção do Senhor agem devagarinho e os propósitos inferiores se transubstanciam.
O homem comum ainda não dispõe de visão adequada para identificar a obra renovadora. Muitas plantas espinhosas ou estéreis são modificadas em sua natureza essencial pelos filtros amorosos do Administrador da Seara, que usa afeições novas, situações diferentes, estímulos inesperados ou responsabilidades ternas que falem ao coração; entretanto, se chega a época da ceifa, depois do tempo de expectativa e observação, faz-se então necessária a eliminação do joio em molhos.
A colheita não é igual para todas as sementes da terra. Cada espécie tem o seu dia, a sua estação.
Eis por que, aparecendo o tempo justo, de cada homem e de cada coletividade exige-se a extinção do joio, quando os processos transformadores de Jesus foram recebidos em vão. Nesse instante, vemos a individualidade ou o povo a se agitarem através de aflições e hecatombes diversas, em gritos de alarme e socorro, como se estivessem nas sombras de naufrágio inexorável. No entanto, verifica-se apenas a destruição de nossas aquisições ruinosas ou inúteis. E, em vista do joio ser atado, aos molhos, uma dor nunca vem sozinha.
Livro: Vinha de Luz, cap.: 107.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita