quinta-feira, 23 de novembro de 2017

Ni ĉiuj estas LERNANTOJ – Mireille Grosjean.



Kiu povas aserti :
“Mi scias ĉion!”,
“Mi ne plu devas ion lerni”.
–Neniu! Ni ĉiuj estas survoje al akiro de novaj pliaj scioj. Sendepende de nia aĝo. Lernado okazas tra la tuta vivo. Kiel la lernado okazas, kio okazas en la cerbo, kial infanoj lernas pli rapide ol plenkreskuloj, jen demandoj tiklaj. La lernado fakte estas kvazaŭ miraklo. Neklarigebla fenomeno.
UEA kaj ILEI lanĉis la Jaron de la Lernanto (julio 2016 – julio 2017) kaj provos esplori tiun fenomenon, efike helpi al Esperanto-lernantoj, lertigi geinstruistojn al trafa agado en kontakto kun lernantoj. Pro tio ILEI kaj la redaktoro de via revuo Juna Amiko ankoraŭ pli atentos pri la enhavo de la revuo, ĉar ĝia celo estas ebligi al vi agrablan lernadon de nia lingvo kaj de multaj aliaj aferoj.
Ofte oni lernas el libroj. Legante la rakonton pri la vivo de Heidi vi malkovros kuraĝan knabinon. Kami Laifo, kiu rakontas pri la nordo de Benino, kie li instruas Esperanton, lernas en grandega sudbenina urbo informatikon, do li ĉefe lernas per komputilo. Sed oni lernas ĉie kaj ĉiam, lernado povas okazi surstrate aŭ en arbaro, observante plantojn. Ni havu niajn okulojn kaj niajn orelojn malfermitaj!! Ni nutru nian cerbon!! Ni digestu niajn novajn sciojn per nia inteligenteco kaj saĝeco!!
Mireille Grosjean - Prezidanto de ILEI

Nenhum comentário:

Postar um comentário