sexta-feira, 3 de novembro de 2017

Soleco kaj sanstato - Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaῠ nelonga tempo, la konata medicinretejo medscape.com publikigis intervjuon kun Doktorino Amy Banks, fakulo pri medicino de homaj rilatoj. La kialo de la intervjuo estas freŝaj esploroj, kiuj ligis mankon de homaj kontaktoj al malsanoj. La respondoj de D-rino Banks estas pensigaj. Ni klopodu resumi ilin.
Unue, ŝi emfazis pri grava distingo: soleco ne estas la sama afero kiel izoliteco. Depende de sia interna vigla vivo, soleca homo povas ankoraῠ konservi subjektivajn konektojn kun aliaj kunhomoj; izoliĝinto tute perdis tiajn konektojn. Ekzistas neῠronaj retoj, kiuj okupiĝas pri interpersonaj rilatoj. En nia kulturo, ni lernas, ke beboj naskiĝas komplete dependantaj de aliuloj, kaj ke ni devas fariĝi sendependaj dum nia maturiĝado. Por tio, ni devus distanciĝi de aliaj homoj. Tiu falsa kredo malfortigis la homajn interrilatojn en nia kulturo. Aliaj kulturoj, precipe en oriento, substrekas la gravecon de kunvivado por bonfarto. Tio signifas, ke kiam homo estas forigita de sia homgrupo, tiam alarmo eksonas en li, en formo de doloro aῠ danĝero. Temas pri fiziologia fenomeno.
La cerba adaptiĝemo komenciĝas en la beba  fazo de la vivo. Ni naskiĝas kun neῠrona impulso por serĉado al la patrino (aῠ anstataῠanto). Per tio, infano akiras al si fidon pri aliaj homoj. Ju pli fidohava, des pli kompetenta estas ĝia kapablo reagi al streĉaj situacioj. La unuaj tri jaroj estas aparte gravaj. Infanoj en medioj nesekuraj fariĝas malpli fortaj, tiurilate.
Ĉu tia stato povas okazi en plenaĝa fazo de la vivo?
D-rino Banks respondas: “Al homo, izoliteco estas mortiga stato, ĉar ni estas interdependaj estuloj, kaj nia fiziologio funkcias pli bone kiam ni estas parto de grupo.” Kiam oni spertas traῠmatojn aῠ molestojn, tiam nia nerva sistemo enkodigas timon, malfidemon kaj izoliĝemon. Tio povas fariĝi kronika. Kaj fine mortiga. Ĝi kondukas al angoro kaj depresio. Sekve, ĉiaspecaj malsanoj povas rezulti.  Tio estas pli danĝera ol misdietoj, tabakfumado, manko de korpekzercoj, genetikaj faktoroj, streso, drogaĉoj kaj aliaj riskoj. Ĝi fariĝas ia kronika streso. La cerbo reagas al izoliteco same kiel al doloro aῠ korpa lezo. Kaj la naturaj defendaj kapabloj en la korpo malpliiĝas.
Kio koncernas al kuracistoj?
Ili devas rekomendi kunvivadon en la familio, en komunumaj centroj, en kluboj kaj aliaj similaj institucioj. Tio estas aparte grava, se temas pri maljunaj homoj. Bedaῠrinde, en nia socio, oni ofte forgesas, ke maljunuloj povas multe kontribui per siaj spertoj kaj akirita saĝeco. Tamen, ili perdas siajn amatojn kaj restas en stato de izoliteco. Estas ĉies devo atenti pri ilia kunvivado.
Alivorte, amikaj rilatoj estas efika medikamento. Ni uzu ĝin, por ĉies profito.
Eventuale, Esperanto estas bona rimedo por tio.

Nenhum comentário:

Postar um comentário