quarta-feira, 29 de novembro de 2017

KRISTNASKA MESAĜO - Antoni Grabowski.


En la tuta mondo la kristana rondo
en preĝejaj festoj kaj per korespondo
Kriston rememoras, multaj Lin adoras,
kaj la sonoriloj en ĝojkant’ sonoras.

Sed malmultaj scias, ke – se l’ mond’ mencias
tiun sanktan Nomon, Lin ĝi ne konscias –
Kristo, la Mesio de l’ plej bona Dio,
venis al la mondo, alta kun misio:

instruadi Veron, de l’ spirit’ Liberon,
al ĉiela vivo similigi Teron.
Per naskiĝ’ humila, per labor’ utila,
per la granda amo, per instruo brila

montris Li la vojon por atingi ĝojon
veran, kaj forlasi jam la lastan fojon
dubojn kaj eraron, de l’ malbon’ la maron,
kaj per sinofero servi la homaron.

Estu la instruo viva de Jesuo
klara vojo al la homa evoluo
de infano plora al la vir’ labora,
de la mort-elspiro al Spirito glora!

25/12/1943 - Antoni Grabowski.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário