sábado, 7 de abril de 2018

Interesaj objektoj sur hieroglifoj en la templo Abydos - Andreo Bach el Gdynia en Pollando

En la templo Abydos en Egiptujo sur hieroglifoj oni povas rigardi objektojn, kiuj ne konvenas al ordinare akceptita scio pri tiu epoko. Tial skeptikuloj klopodas konvinki nin, ke kelkaj el la objektoj estis fabrikitaj de nuntempuloj. La unuajn fotojn tiuloke faris la fame konata esploristo Deniken. Se kredi pri la aŭtenteco de la hieroglifaj bildoj, ni devus revizii nian scion pri disponeblaj tiutempe kaj tiuloke teknikaj eblecoj de la egipta civilizacio. Laŭ Deniken kaj multaj aliaj esploristoj estas videblaj tie helikoptero, diversformaj aviadiloj kaj eĉ tanko. La antikva helikoptero havas la formon, kiu similas al kelkaj nuntempaj helikopteroj transportantaj kontenerojn, alkriĉitajn desube de la flugmaŝino. Kiucele la transportaj helikopteroj estis uzataj en la antikva Egiptujo? Oni opinias, ke tiuspecaj transportiloj ankoraŭ tie ne ekzistis, anstataŭ tio la tiutempuloj volis ion al ni transdoni, se ekzemple antaŭ la egipta ekzistis la alia, pli disvolviĝinta civilizacio, kiu povis tiajn maŝinojn uzadi. Verŝajne troviĝas sur la muro ankaŭ tanko kun klare videbla kanontubo kaj objektoj similaj al la nuntempaj aviadioj kun flugiloj kaj sen ili.
 
Vizitante historiajn konstruaĵojn de Egiptujo vekiĝas la demando, kiamaniere ili estis lumigataj, ĉar en la senfenestraj ejoj onidire mankas eĉ unu spuro de fulgumado, kiu aperas kiam oni uzas ekzemple la kenon aŭ lucernon. Pri la ekzisto de speciala spegulsistemo ekz. en la Granda Piramido oni devus absolute dubi, ĉar en la ĉefa kamero troviĝas negranda dekkelkcentimetra truo, kiu malebligas ion tian.
 
Eble kelka klarigo de la problemo estas aliaj surmuraj bildoj. Unu el ili montras la starantan egipton, kiu tenas ion, kio similas al grandega ampolo, apogita sur grandega izolilo kaj kontraŭflanke ni vidas alian figuron, kiu tenas en la manoj kvazaŭ elektrodojn. Alia bildo ankaŭ pruvas, ke verŝajne en la antikveco povis ekzisti la scipovo uzi kelkajn formojn de la elektra energio. Nome apud Bagdado oni malkovris objekton, kiu povis esti la speco de baterio. En la argila ujo troviĝis bitumo, sekve centre en truo estis kupra stango dronita verŝajne en elektrolito. Kiam esploristoj faris similan modelon laŭ la malkovrita ekzemplo kaj plenigis ĝin per simpla elektrolito, ĝi tutsimple ekfunkciis. En la templo en Dendera pluraj muraj bildoj ŝajnas pruvi, ke la templo povis esti lumigata helpe de iuspecaj akumulatoroj. La eblecon ŝarĝi akumulatorojn konfirmas bildoj de plej diversaj dinamoj kaj alternatoroj troviĝantaj plurloke.
 
Verdire temas pri niaj divenoj, aliflanke ni kapablas logike pensi, ni do povas liveri al ni grandan dozon da certeco pri la ekzisto de komplika tekniko, kiu eĉ povis superi niajn nuntempajn atingaĵojn. Krom elfosaĵoj el la periodo terciara, kie oni eltiris diversajn teknikajn ilojn, ni povas legi hindajn eposojn, kiuj priskribas sufiĉe precize antikvajn flugmaŝinojn kaj ties teknikajn detalojn, ekzemple eĉ la reĝo Salomon flugadis per ili al la reĝino Saba. Baze de tio ni povas konkludi, ke iam ekzistis civilizacio disponanta pri pli alta tekniko ol ni disponas hodiaŭ.
Iu el teorioj anoncas, ke ĉiu civilizacio disvolviĝas kaj atingas tiel grandan progreson, ke ĝi ne scipovas ĝin plu regi, kio kondukas al ĝia memdetruo. Rezulte de tio, ĉio denove startas de nulo kaj la procezo rondiras. Bonŝance temas nur pri teorio.

Nenhum comentário:

Postar um comentário