terça-feira, 23 de abril de 2013

Jesus / Jesuo (Modelo e guia / gvidanton kaj modelon)

625. Qual o tipo mais perfeito que Deus tem oferecido ao homem, para lhe servir de guia e modelo?
“Jesus.”
A.K.: Para o homem, Jesus constitui o tipo da perfeição moral a que a Humanidade pode aspirar na Terra. Deus no-lo oferece como o mais perfeito modelo e a doutrina que ensinou é a expressão mais pura da lei do Senhor, porque, sendo ele o mais puro de quantos têm aparecido na Terra, o Espírito Divino o animava.
Quanto aos que, pretendendo instruir o homem na lei de Deus, o têm transviado, ensinando-lhes falsos princípios, isso aconteceu por haverem deixado que os dominassem sentimentos demasiado terrenos e por terem confundido as leis que regulam as condições da vida da alma, com as que regem a vida do corpo. Muitos hão apresentado como leis divinas simples leis humanas estatuídas para servir às paixões e dominar os homens.
O Livro dos Espíritos – Allan Kardec.
625. Kiu estas la plej perfekta tipo, kiun Dio donis al la homo, kiel ties gvidanton kaj modelon?
“Vidu tiun tipon en Jesuo.”
Jesuo estas por la homo la tipo de l’ morala perfekteco, kiun la surtera homaro povas aspiri. Dio lin prezentas al ni kiel la plej perfektan modelon, kaj la doktrino instruita de la Kristo estas la plej pura esprimo de la dia leĝo, ĉar Jesuo estis animita de la Dia spirito kaj estis la plej pura estulo iam ajn aperinta sur la Tero.
Se kelkaj personoj, kiuj arogis al si instrui al la homo la leĝon de Dio, iafoje deturnis sian fraton de l’ bona vojo per falsaj principoj, tio estas signo, ke ili mem sin lasis superpotenci de tro teraj sentoj kaj konfuzis la leĝojn, kiuj regas la kondiĉojn de la vivo de animo, kun tiuj, kiuj regas la vivon de korpo. Pluraj prezentis kiel diajn leĝojn tion, kio estis nur leĝoj homaj, starigitaj por servi al pasioj kaj por estri la homojn.
Libro: La Libro de la Spiritoj – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário