terça-feira, 9 de abril de 2013

La plej granda ordono. / O Maior Mandamento

“Amu la proksimulon kiel sin mem... kaj ne faru al la aliajn tiu kiu vi ne volas por si mem.” Jesuo Kristo.
La plej granda ordono.
1. Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis. Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin: Majstro, kiu estas la granda ordono en la leĝo? Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso. ĉi tiu estas la granda kaj la unua ordono. Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem. De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj. Jesuo /Mateo, 22:34-40.
2. ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili; ĉar ĉi tio estas la leĝo kaj la profetoj. Jesuo / Mateo, 7:12.
Kaj kiel vi volas, ke la homoj faru al vi, faru ankaŭ al ili tiel same. Jesuo / Luko, 6:31.
3. Tial la regno de la ĉielo similas al reĝo, kiu volis fari kalkulon kun siaj servistoj. Kaj kiam li komencis la kunkalkuladon, oni alkondukis al li unu, kiu estis ŝuldanto por dek mil talantoj. Sed ĉar li ne havis, per kio pagi, lia sinjoro ordonis, ke estu venditaj li kaj lia edzino kaj liaj infanoj, kaj ĉio, kion li posedis, kaj ke estu pago. Tiam la servisto, falinte, kliniĝis antaŭ li, dirante: Sinjoro, paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi ĉion. Kaj la sinjoro de tiu servisto, kortuŝite, liberigis lin kaj pardonis al li la ŝuldon. Sed elirinte, tiu servisto trovis kunserviston, kiu ŝuldis al li cent denarojn; kaj li kaptis kaj eksufokis lin, dirante: Pagu tion, kion vi ŝuldas. Kaj falinte antaŭ li, la kunservisto petegis lin, dirante: Paciencu pri mi, kaj mi pagos al vi. Sed li ne volis; sed foriris kaj ĵetis lin em malliberejon, ĝis li pagos tion, kio estas ŝuldata. Tiam la kunservistoj, vidinte tion, kio okazis, tre ĉagreniĝis; kaj veninte, rakontis al sia sinjoro ĉion, kio okazis. Tiam lia sinjoro, alvokinte lin, diris: Vi malbona servisto, mi pardonis al vi tiun tutan ŝuldon, ĉar vi petegis min; ĉu vi ankaŭ ne devis kompati vian kunserviston, kiel mi kompatis vin? Kaj lia sinjoro koleris, kaj transdonis lin al la turmentistoj, ĝis li pagos ĉion al li ŝuldatan. Tiel same mia ĉiela Patro faros al vi, se vi ne pardonas el viaj koroj, ĉiu al sia frato. Jesuo / Mateo, 18:23-35.
4. “Ami sian proksimulo kiel sin mem; fari por la aliaj tion, kion ni volus, ke la aliaj faru por ni” estas la plej plena esprimo de la karito, ĉar ĝi resumas ĉiujn devojn de la homo al sia proksimulo. Ni ne povus havi pli sekuran gvidilon en tiu direkto, ol prenante kiel mezurilon de nia devo al aliulo tion, kion ni deziras por ni mem. Kun kia rajto ni postulus de niaj similuloj pli bonan konduton, pli da indulgemo, da bonvolemo kaj sindonemo, ol tiajn, kiajn ni havas por ili? La praktikado de tiuj maksimoj kondukos al la detruo de l’ egoismo; kiam la homoj prenos ilin kiel regulon de sia konduto kaj bazon de siaj institucioj, ili komprenos la veran fratecon kaj faros, ke la paco kaj la justeco regu inter ili; ne plu estos malamoj kaj malkonsentoj, sed unueco, konkordo kaj reciproka bonvolemo.
La Evangelio Laŭ Spiritismo, ĉap, XI – Allan Kardec.
O Maior Mandamento
1 – Mas os fariseus, quando ouviram que Jesus tinha feito calar a boca dos saduceus, juntaram-se em conselho. E um deles, que era doutor da lei, tentando-o, perguntou-lhe: Mestre, qual é o maior mandamento da lei? Jesus lhe disse: Amarás ao Senhor teu Deus de todo o teu coração, e de toda a tua alma, e de todo o teu entendimento, este é o maior primeiro mandamento. E o segundo, semelhante a este, é: Amarás ao teu próximo como a ti mesmo. Estes dois mandamentos contêm toda a lei e os profetas. Jesus / Mateus, XXII: 34-40.
2 – E assim, tudo o que quereis que os homens vos façam, fazei-o também vós a eles. Porque esta é a lei e os profetas. Jesus / Mateus, 7: 12.
Tratai todos os homens como quereríeis que eles vos tratassem. Jesus / Lucas, VI: 31
3 – O Reino dos Céus é comparado a um rei que quis tomar contas a seus servos. E tendo começado a tomar as contas, apresentou-lhe um que lhe devia dez mil talentos. E como não tivesse com que pagar, mandou o seu senhor que o vendessem a ele, e a sua mulher, e a seus filhos, e tudo o que tinha, para ficar pago da dívida. Porém o tal servo, lançando-se aos pés, fazia-lhe esta súplica: Tem paciência comigo, que eu te pagarei tudo. Então o senhor, compadecido daquele servo, deixou-o ir livre, e perdoou-lhe a dívida. E tendo saído este servo, encontrou um de seus companheiros, que lhe devia cem dinheiros; e lançando-lhe a mão à garganta o asfixiava, dizendo-lhe: Paga-me o que deves. E o companheiro, lançando-se aos pés, rogava, dizendo: Tem paciência comigo, que eu te satisfarei tudo. Porém ele não atendeu: retirou-se, e fez que o metessem na cadeia, até pagar a dívida. Porém, os outros servos, seus companheiros, vendo o que se passava, sentiram-no fortemente e foram dar parte a seu senhor de tudo o que tinha acontecido. Então o fez vir seu senhor, e lhe disse: Servo mau, eu te perdoei a dívida toda, porque me vieste rogar isso; não devias tu, logo, compadecer-te igualmente do teu companheiro, assim como também eu me compadeci de ti? E, cheio de cólera, mandou seu senhor que o entregassem aos algozes, até pagar toda a dívida. Assim também vos tratará meu Pai celestial, se não perdoardes, do íntimo de vossos corações, aquilo que vos tenha feito vosso irmão. Jesus / Mateus, XVIII: 23-35.
4 – “Amar ao próximo como a si mesmo; fazer aos outros como quereríamos que nos fizessem”, eis a expressão mais completa da caridade, porque ela resume todos os deveres para com o próximo. Não se pode ter, neste caso, guia mais seguro, do que tomando como medida do que se deve fazer aos outros, o que se deseja para si mesmo. Com que direito exigiríamos de nossos semelhantes melhor tratamento, mais indulgência, benevolência e devotamento, do que lhes damos? A prática dessas máximas leva à destruição do egoísmo. Quando os homens as tomarem como normas de conduta e como base de suas instituições, compreenderão a verdadeira fraternidade, e farão reinar a paz e a justiça entre eles. Não haverá mais ódios nem dissensões, mas união, concórdia e mútua benevolência.
O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XI – Tradução de J. Herculano Pires.

Nenhum comentário:

Postar um comentário