quarta-feira, 18 de fevereiro de 2015

Puno de morto / Pena de Morte

Puno de morto
760. Ĉu puno de morto estos iam forstrekita el la homa leĝaro?
Puno de morto sen ia dubo malaperos, kaj ĝia forigo signos progreson de la homaro. Kiam la homoj estos pli instruitaj, puno de morto estos tute forstrekita de sur la Tero; tiam, jam ne estos necese, ke homoj
estu juĝataj de homoj. Mi parolas pri tempo, kiu ankoraŭ estas tre malproksime de vi.
La socia progresado sendube ne estas tute kontentiga; sed oni estus maljusta kontraŭ la hodiaŭa socio, se oni ne vidus progreson en tio, ke, ĉe la plej kleraj popoloj, puno de morto estas malpli ofte aplikata, kaj en la naturo de la krimoj, al kiuj tiu puno estas diktata. Se oni komparas la garantiojn, per kiuj, ĉe tiuj popoloj, la Justico penas ŝirmi la akuzaton, kaj la humanecon de ĝia konduto kontraŭ li, eĉ post elpruvo de lia kulpeco, kun tio, kio, antaŭ nelonge, estis kutimo, oni ne povas ne rekoni la progresovojon, kiun laŭiras la homaro.
761. La leĝo de memkonservado havigas al la homo la rajton antaŭgardi sian propran vivon; ĉu li ne praktikas tiun rajton, kiam li forpelas de la socio danĝeran membron?
Estas aliaj rimedoj eviti tian danĝeron, ol mortigo. Cetere, al krimulo oni devas malfermi, kaj ne fermi, la pordon de pento.
762. Ĉu la puno de morto, kiu povas esti forigita de civilizataj socioj, ne estis neceso dum pli fruaj tempoj?
Neceso ne estas la ĝusta vorto; la homo opinias íon necesa, ĉiam, kiam li ne trovas ion alian pli bonan; laŭgrade, kiel li sin instruas, li pli bone komprenas, kio estas justa aŭ maljusta, kaj forpuŝas de si la ekscesojn
faratajn, en la nomo de justeco, dum lia tempo de neklereco.
763. Ĉu la limigo de la okazoj, ĉe kiuj estas aplikata puno de morto, estas signo de progresado de l’ civilizacio?
Ĉu vi povas dubi pri tio? Ĉu via Spirito ne indignas, legante la rakonton pri la homaj disbuĉadoj, iam farataj en la nomo de justeco kaj eĉ, ofte, honore al Dio; pri la turmentegoj, kiujn oni igis sperti kondamniton, eĉ akuzaton, por eltiri el li, per troaj suferoj, la konfeson de krimo, kiuj li, ofte, ne faris? Nu! Se vi estus tiam vivinta, ĉio ĉi ŝajnus al vi tute natura, kaj eble, se vi estus juĝanto, vu estus farinta tion saman. Tiel, kio ŝajnis justa en iu tempo, tio ŝajnas barbara en alia. Nur la diaj leĝoj estas eternaj; la homaj ŝanĝiĝas kun la progresado; ili ankoraŭ ŝanĝiĝos plu, ĝis ili harmonios kun la diaj leĝoj.”
764. Jesuo diris: Ĉiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos. Ĉu tiuj vortoj ne konfirmas la egalan repunon, kaj Ĉu la morto, diktita al murdinto, ne estas la apliko de tiu puno?
Gardu vin! Vi tute eraras pri la senco de tiuj vortoj, kiel pri tiu de multaj aliaj. Egala repuno estas juĝo de Dio; neniu alia, ol Li mem, ĝin aplikas. Vi ĉiuj konstante ricevas tiun punon, ĉar vi estas punataj pro viaj eraroj, dum ĉi tiu aŭ dum alia vivo; kiu igis siajn similulojn suferi, tiu iam troviĝos en situacio, kie li ankaŭ suferos tion saman, kion li igis aliajn elporti: jen la senco de l’ vortoj de Jesuo. Ĉu li ne diris al vi ankaŭ: Pardonu viajn malamikojn? Kaj, ĉu li ne instruis vin peti Dion pardoni viajn ofendojn tiel, kiel vi pardonas viajn ofendantojn, tio estas, samgrade, kiel vi konsentas pardonon? Komprenu bone tion.
765. Kion ni pensu pri puno de morto, diktita en la nomo de Dio?
Tio estas eksidi sur la seĝon de Dio por mem juĝi. Kiuj tiel kondutas, tiuj montras, kiel nekapablaj ili estas kompreni Dion, kaj ke ili devas ankoraŭ elpagi multe da kulpoj. Puno de morto estas krimo, kiam aplikata en la nomo de Dio; kaj kiuj ĝin diktas, tiuj respondas por ĝi, kiel ankaŭ por aliaj mortigoj.
Libro: La Libro de la Spiritoj – Allan Kardec.
Pena de Morte
760. A pena de morte desaparecerá um dia da legislação humana?
— A pena de morte desaparecerá incontestavelmente e sua supressão assinalará um progresso da Humanidade. Quando os homens forem mais esclarecidos, a pena de morte será completamente abolida da Terra. Os homens não terão mais necessidade de ser julgados pelos homens. Falo de uma época que ainda está muito longe de vós.
Comentário de Kardec: O progresso social ainda deixa muito a desejar, mas seríamos injustos para com a sociedade moderna se não víssemos um progresso nas restrições impostas á pena de morte entre os povos mais adiantados, e à natureza dos crimes aos quais se limita a sua aplicação. Se compararmos as garantias de que ajusta se esforça para cercar hoje o acusado, a humanidade com que o trata, mesmo quando reconhecidamente culpado, com o que se praticava em tempos que não vão muito longe, não poderemos deixar de reconhecer a via progressiva pela qual a Humanidade avança.
761. A lei de conservação dá ao homem o direito de preservar a sua própria vida; não aplica ele esse direito quando elimina da sociedade um membro perigoso?
— Há outros meios de se preservar do perigo, sem matar. É necessário, aliás, abrir e não fechar ao criminoso a porta do arrependimento.
762. Se a pena de morte pode ser banida das sociedades civilizadas, não foi uma necessidade em tempos menos adiantados?
— Necessidade não é o termo. O homem sempre julga uma coisa necessária quando não encontra nada melhor. Mas, à medida que se esclarece, vai compreendendo melhor o que é justo ou injusto e repudia os excessos cometidos nos tempos de ignorância, em nome da justiça.
763. A restrição dos casos em que se aplica a pena de morte é um índice do progresso da civilização?
— Podes duvidar disso? Não se revolta o teu Espírito lendo os relatos dos morticínios humanos que antigamente se faziam em nome da justiça e freqüentemente em honra à Divindade; das torturas a que se submetia o condenado e mesmo o acusado, para lhe arrancar, a peso do sofrimento, a confissão de um crime que ele muitas vezes não havia cometido? Pois bem, se tivesses vivido naqueles tempos, acharias tudo natural, e talvez, como juiz, tivesses feito outro tanto. É assim que o que parece justo numa época parece bárbaro em outra. Somente as leis divinas são eternas. As leis humanas modificam-se com o progresso. E se modificarão ainda, até que sejam colocadas em harmonia com as leis divinas.
764. Jesus disse: “Quem matar pela espada perecerá pela espada”. Essas palavras não representam a consagração da pena de talião? E a morte imposta ao assassino não é a aplicação dessa pena?
— Tomai tento! Estais equivocados quanto a estas palavras, como sobre muitas outras. A pena de talião é a justiça de Deus; é ele quem a aplica. Todos vós sofreis a cada instante essa pena, porque sois punidos naquilo em pecais, nesta vida ou numa outra. Aquele que fez sofrer o seu semelhante estará numa situação em que sofrerá o mesmo. E este o sentido das palavras de Jesus. Pois não vos disse também: “Perdoai aos vossos inimigos?  E não vos ensinou a pedir a Deus que perdoe as vossas ofensas da maneira que perdoastes, ou seja, na mesma proporção em que houverdes perdoado?
Compreendei bem isso.
765. Que pensar da pena de morte imposta em nome de Deus?
— Isso equivale a tomar o lugar de Deus na prática da justiça. Os que agem assim revelam quanto estão longe de compreender a Deus e quanto têm ainda a expiar. É um crime aplicar a pena de morte em nome de Deus, e os que afazem são responsáveis por esses assassinatos.
Livro: O Livro dos Espíritos – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita