quarta-feira, 18 de fevereiro de 2015

Código Penal da Vida Futura / Puna kodo de la estonta vivo (1)

Código Penal da Vida Futura
O Espiritismo não se apoia, pois, numa autoridade de natureza particular para formular um código fantasioso. Suas leis, no que toca ao futuro da alma são deduzidas de observações positivas sobre os fatos e podem ser resumidas da maneira seguinte:
1º) A alma ou Espírito sofre na vida espiritual as conseqüências de todas as imperfeições de que não se libertou durante a vida corpórea. Seu estado feliz ou infeliz é inerente ao grau de sua depuração ou das suas imperfeições.
2º) A felicidade perfeita é inerente à perfeição, quer dizer à purificação completa do Espírito. Toda imperfeição é ao mesmo tempo uma causa de sofrimento e de privação de ventura, da mesma maneira que toda qualidade adquirida é uma causa de ventura e de atenuação dos sofrimentos.
3º) Não há uma só imperfeição da alma que não acarrete conseqüências desagradáveis, inevitáveis, e não há uma só qualidade boa que não seja fonte de ventura. A soma das penas é assim proporcional à soma das imperfeições, como a dos gozos é proporcionada à soma das boas qualidades.
A alma que tiver, por exemplo, dez imperfeições, sofrerá mais do que aquela que tiver apenas três ou quatro. Quando dessas dez imperfeições só lhe restarem um quarto ou a metade, ela sofrerá menos, e quando nada mais restar, ela nada sofrerá, sendo perfeitamente feliz. É como acontece na Terra: aquele que sofre de muitas doenças padece mais do que o que sofre apenas de uma ou não tem nenhuma. Pela mesma razão, a alma que possui dez qualidades boas goza de mais felicidade que a outra que possui menos.
4º) Em virtude da lei do progresso, tendo cada alma a possibilidade de conquistar o bem que lhe falta e libertar-se do que possui de mal, segundo os seus esforços e a sua vontade, resulta que o futuro está aberto para qualquer criatura. Deus não repudia nenhum de seus filhos. EIe os recebe em seu seio à medida que eles atingem a perfeição, ficando assim a cada um o mérito das suas obras.
5º) O sofrimento sendo inerente à imperfeição, como a felicidade é inerente à perfeição, a alma leva em si mesma o seu próprio castigo onde quer que se encontre. Não há pois necessidade de um lugar circunscrito para ela. O inferno está assim por toda a parte, onde quer que existam almas sofredoras, como o céu está por toda a parte, onde quer que as almas sejam felizes.
6º) O bem e o mal que praticamos são resultados das boas e das más qualidades que possuímos. Não fazer o bem que se pode fazer é uma prova de imperfeição. Se toda a imperfeição é fonte de sofrimento, o Espírito deve sofrer não só por todo o mal que tenha feito, mas também por todo o bem que podia fazer e que não fez durante a sua vida terrena.
7º) O Espírito sofre segundo o que fez sofrer, de maneira que sua atenção estando incessantemente voltada para as conseqüências desse mal, ele compreende melhor os inconvenientes do seu procedimento e é levado a se corrigir.
8º) A justiça de Deus sendo infinita, todo o mal e todo o bem são rigorosamente levados em conta. Se não há uma única ação má, um só mau pensamento que não tenha conseqüências fatais, também não há uma única ação boa, um só bom movimento da alma, numa palavra, o mais ligeiro mérito que fique perdido. E isso, mesmo entre os mais perversos, porque representam um começo de progresso.
9º) Toda falta que se comete, todo mal praticado é uma dívida contraída e que tem que ser paga. Se não for nesta existência, será na próxima ou nas seguintes, porque todas as existências são solidárias entre si. Aquilo que se paga na existência presente não será cobrado na seguinte.
10º) O Espírito sofre de acordo com as suas imperfeições, seja no mundo espiritual, seja no corporal. Todas as misérias, todas as dificuldades que ele enfrenta na vida corpórea são as conseqüências de suas próprias imperfeições, as expiações de faltas cometidas nesta mesma existência ou nas existências anteriores.
Pela natureza dos sofrimentos e das dificuldades que ele enfrenta na vida corpórea, podemos julgar a natureza das faltas cometidas numa existência anterior e quais as imperfeições que as causaram.
Livro: O Céu e o Inferno – Allan Kardec, cap. VII.
Puna kodo de la estonta vivo
Spiritismo ne venas do kun sia aparta aŭtoritateco formuli kodon el fantazio; ĝia leĝo pri la estonteco de la animo, deduktita el observoj pri la fakto, povas resume konsisti el la sekvantaj punktoj:
1-a: La animo aŭ Spirito suferas en la spirita vivo la sekvojn de ĉiuj neperfektaĵoj, kiujn li ne sukcesis korekti en sia korpa vivo. Lia stato feliĉa aŭ malfeliĉa estas propra al lia grado da pureco aŭ malpureco.
2-a: La kompleta feliĉo ligiĝas al perfekteco, t.e. al la kompleta pureco de la Spirito. Ĉia neperfektaĵo estas siavice kaŭzo de sufero kaj de ĝuosenigo, same kiel ĉia akirita perfektaĵo estas fonto de ĝuo kaj mildigilo de suferoj.
3-a: Ne ekzistas eĉ unu neperfektaĵo de la animo, kiu ne kuntrenas pereigajn kaj neeviteblajn sekvojn, same kiel ne ekzistas nur unu bona kvalito, kiu ne estas fonto de ia plezuro.
Tiel la sumo de la punoj estas proporcia al tiu de la neperfektaĵoj, kiel la sumo de la plezuroj al tiuj de la kvalitoj.
La animo, kiu ekzemple havas dek neperfektaĵojn, pli multe suferas ol tiu havanta tri aŭ kvar; kaj kiam el tiuj dek neperfektaĵoj ne restos al ĝi pli ol duono aŭ kvarono, tiam ĝi malpli suferos.
Liberiĝinte de ĉiuj, tiam la animo estos tute feliĉa. Ankaŭ sur la Tero tiu, kiu havas multajn malsanojn, suferas pli ol tiu, kiu havas nur unu aŭ neniun. Pro la sama kialo, la animo posedanta dek perfektaĵojn havas pli da ĝuoj, ol alia malpli riĉa je bonaj kvalitoj.
4-a: Pro la leĝo de progreso, kiu donas al ĉiu animo la eblecon akiri la bonon al ĝi mankantan, kaj seniĝi je tio malbona, laŭ la propraj klopodo kaj volo, ni vidas, ke la estonteco estas konsentita al ĉiuj homoj. Dio forpuŝas neniun el siaj infanoj, Li prefere ilin akceptas en sian sinon, laŭmezure kiel ili atingas la perfektecon, konsentante al ĉiuj la meriton laŭ iliaj verkoj.
5-a: Pro tio, ke sufero dependas de neperfekteco, kiel ĝuo de perfekteco, la animo kuntrenas sian propran punon aŭ premion, kie ajn ĝi troviĝas, ne bezonante ĉirkaŭlimigitan lokon.
Infero estas ĉie, kie troviĝas suferantaj animoj, kaj ĉielo same estas tie, kie troviĝas feliĉaj animoj.
6-a: La bono kaj malbono, kiujn ni faras, rezultas el la kvalitoj, kiujn ni posedas. Ne fari bonon, kiam ni povas ĝin fari, estas do rezulto de nia neperfekteco. Se ĉia neperfektaĵo estas fonto de sufero, la Spirito devas suferi ne nur pro la farita malbono, kiun li praktikis, sed ankaŭ pro la bono, kiun li ne faris en la surtera vivo.
7-a: La Spirito suferas pro la malbono, kiun li faris, kaj tial, ke lia atento estas konstante direktata al la sekvoj de tiu malbono, li pli bone komprenas ĝiajn nekonvenaĵojn kaj penas sin korekti.
8-a: Ĉar estas senlima la justeco de Dio, la bono kaj malbono estas rigore konsiderataj, kaj ne estas eĉ unu ago, eĉ unu malbona penso, kiu ne havas fatalajn sekvojn, kiel ne ekzistas eĉ unu merita ago, eĉ bona penso de la animo, kiu perdiĝas, ĉar tiaj agoj estas komenco de progreso eĉ al la plej perversaj.
9-a: Ĉia farita eraro, ĉia realigita malbono estas ŝuldo, kiu devos esti pagita; se ĝi ne estos pagita en unu ekzistado, ĝi nepre estos en la sekvanta aŭ sekvantaj, ĉar ĉiuj ekzistadoj estas solidaraj inter si. Kiu kvitiĝos en ia ekzistado, tiu ne bezonos fari tion la duan fojon
10-a: La Spirito suferas jen en la korpa mondo, jen en la spirita, la sekvon de siaj neperfektaĵoj. La mizeroj, la sortovicoj spertitaj en la korpa vivo originas el niaj neperfektaĵoj, estas elpagoj de faritaj eraroj en la nuna aŭ en antaŭaj ekzistadoj.
Laŭ la naturo de la suferoj kaj sortovicoj de la korpa vivo, oni povas taksi la naturon de la faritaj eraroj en antaŭa ekzistado kaj tiun de la neperfektaĵoj, kiuj ilin originigis.
Libro: La Ĉielo kaj la Infero – Allan Kardec, ĉap. VII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita