sábado, 21 de fevereiro de 2015

Puna kodo de la estonta vivo / Código Penal da Vida Futura (2)

Puna kodo de la estonta vivo
11-a: La elpago varias laŭ la naturo kaj graveco de la eraro, kaj tial la sama eraro povas kaŭzi diversajn elpagojn laŭ la malpligravigantaj aŭ pligravigantaj cirkonstancoj, en kiuj ĝi estos farita.
12-a: Ne ekzistas regulo absoluta nek unuforma pri la naturo kaj daŭro de la puno: la sola ĝenerala leĝo estas, ke ĉia eraro havos punon kaj ĉia merita ago rekompencon laŭ sia graveco.
13-a: La daŭro de puno dependas de la pliboniĝo de la kulpa Spirito.
Nenia kondamno estas al li preskribita por difinita tempo. Kion Dio postulas por fino de suferoj, tio estas ia pliboniĝo serioza, efektiva, sincera, de reveno al bono.
Tiel la Spirito ĉiam estas la juĝanto de sia propra sorto, povante longigi siajn suferojn pro sia obstineco en malbono, aŭ ilin mildigi kaj nuligi per praktiko de bono.
Kondamno por antaŭdifinita tempo havus la duoblan nekonvenaĵon daŭrigi la suferegon de la forneinta Spirito, aŭ liberigi lin de sufero, kiam li ankoraŭ restus en malbono. Nu, Dio, kiu estas justa, nur punas pro malbono, dum ĝi ekzistas, kaj ĉesas lin puni, kiam malbono ne plu ekzistas ; cetere la morala malbono, estante per si mem kaŭzo de sufero, daŭrigos ĉi tiun, dum tiu ekzistos, aŭ malintensigos, laŭmezure kiel tiu malkreskos.
14-a: La daŭro de la puno dependas de la pliboniĝo de la Spirito, kaj kulpulo, kiu neniam pliboniĝus, ĉiam suferus, kaj por li la puno estus eterna.
15-a: Ia kondiĉo propra al malsupereco de la Spiritoj estas, ke ili ne duonvidas la finon de sia provado, kredante ĝin eterna, kiel eterna laŭŝajne devas esti tia puno.
16-a: Pento, kvankam ĝi estas la unua paŝo por regenerado, ne sufiĉas per si mem; elaĉeto kaj riparado estas necesaj. Pento, elaĉeto kaj riparado do estas la tri kondiĉoj necesaj por forviŝi la trajtojn de kulpo kaj ties sekvojn. Pento mildigas la amaraĵojn de la elaĉeto, malfermante per espero la vojon al renobligo; sed nur riparo povas nuligi efikon, detruante ties kaŭzon. Kontraŭe pardono estus favoro, ne nuligo.
Libro: La Ĉielo kaj la Infero – Allan Kardec, ĉap. VII.
Código Penal da Vida Futura
11º — A expiação varia segundo a natureza e gravidade da falta, podendo, portanto, a mesma falta determinar expiações diversas, conforme as circunstâncias, atenuantes ou agravantes, em que for cometida.
12º — Não há regra absoluta nem uniforme quanto à natureza e duração do castigo: — a única lei geral é que toda falta terá punição, e terá recompensa todo ato meritório, segundo o seu valor.
13º — A duração do castigo depende da melhoria do Espírito culpado.
Nenhuma condenação por tempo determinado lhe é prescrita. O que Deus exige por termo de sofrimentos é um melhoramento sério, efetivo, sincero, de volta ao bem.
Deste modo o Espírito é sempre o árbitro da própria sorte, podendo prolongar os sofrimentos pela pertinácia no mal, ou suavizá-los e anulá-los pela prática do bem.
Uma condenação por tempo predeterminado teria o duplo inconveniente de continuar o martírio do Espírito renegado, ou de libertá-lo do sofrimento quando ainda permanecesse no mal. Ora, Deus, que é justo, só pune o mal enquanto existe, e deixa de o punir quando não existe mais; por outra, o mal moral, sendo por si mesmo causa de sofrimento, fará este durar enquanto subsistir aquele, ou diminuirá de intensidade à medida que ele decresça.
14º — Dependendo da melhoria do Espírito a duração do castigo, o culpado que jamais melhorasse sofreria sempre, e, para ele, a pena seria eterna.
15º — Uma condição inerente à inferioridade dos Espíritos é não lobrigarem o termo da provação, acreditando-a eterna, como eterno lhes parece deva ser um tal castigo.
16º — O arrependimento, conquanto seja o primeiro passo para a regeneração, não basta por si só; são precisas a expiação e a reparação.
Arrependimento, expiação e reparação constituem, portanto, as três condições necessárias para apagar os traços de uma falta e suas conseqüências. O arrependimento suaviza os travos da expiação, abrindo pela esperança o caminho da reabilitação; só a reparação, contudo, pode anular o efeito destruindo-lhe a causa. Do contrário, o perdão seria uma graça, não uma anulação.
Livro: O Céu e o Inferno – Allan Kardec, cap. VII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita