sábado, 21 de fevereiro de 2015

Detruantaj malfeliĉegoj / Flagelos Destruidores

Detruantaj malfeliĉegoj
737. Por kiu celo Dio skurĝas la homaron per detruantaj malfeliĉegoj?
Por ĝin admoni al pli rapida irado. Ĉu ni ne diris al vi, ke detruado estas necesa por la morala rebonigo de la Spiritoj, en ĉiu nova ekzistado ricevantaj novan perfektiĝon?
Estas necese vidi la celon, por taksi ties rezultatojn. Vi ilin rigardas nur tra via persona prismo, kaj vi ilin nomas malfeliĉegoj pro la malprofito, kiun ili portas al vi; sed tiuj skuegoj estas ofte necesaj, por ke pli rapide ekstaru pli bona kunaranĝo de aferoj kaj fariĝu en kelkaj jaroj tio, kio postulus jarcentojn. (774)
738. Ĉu Dio ne povus uzi, por plibonigi la homaron, aliajn rimedojn, ol tiujn detruantajn malfeliĉegojn?
Jes; Li ilin uzas ĉiutage, ĉar Li donis al ĉiu homo la rimedojn, por progresi per la kono de bono kaj malbono. Sed la homo ne profitas el ili; estas do necese puni lin pro la fiero kaj igi lin senti sian malfortecon.
— Sed, ĉe tiuj malfeliĉegoj mortas tiel la virtaj, kiel la malicaj homoj; ĉu tio estas justa?
Dum sia vivo la homo rigardas ĉion rilate sian korpon, sed post sia morto li pensas alie, ĉar, kiel ni jam diris, la vivo de l’ korpo malmulte valoras; unu jarcento de via mondo estas fulmodaŭro en la eterna tempo; la suferoj dum kelkaj monatoj aŭ kelkaj tagoj, laŭ via kalkulmaniero, neniom gravas; ili estas instruoj, kiuj iam utilos al vi. La Spiritoj: jen la reala mondo, antaŭekzistanta kaj postvivanta ĉion (85); tiuj estas la idoj de Dio kaj la objekto de Lia prizorgo; korpoj estas nur vestaĵoj, kun kiuj ili aperas en ĉi tiu mondo. Ĉe grandaj malfeliĉegoj, disfalĉantaj la homojn, okazas same kiel en milito, dum kiu sin difektas, disŝiras aŭ perdas la uniformoj de la armeo. La ĝeneralo pli zorge atentas siajn soldatojn, ol liajn vestojn.
— Sed, ĉu la viktimoj de tiuj malfeliĉegoj ne estas ja viktimoj?
Se oni konsiderus la vivon, kia ĝi ja estas, kiel malmulte ĝi valoras kompare kun la senfino, oni do ne alligus al ĝi tiom da graveco. Tiuj viktimoj trovos en alia ekzistado altan kompenson por siaj suferoj, se ili scios ĉi tiujn elporti rezignacie.
Ĉu morto venas el malfeliĉego aŭ el iu ordinara kaŭzo, neniu, pro tio, ne mortos, kiam sonas la horo de foriro; la nura diferenco estas, ke foriras samtempe pli granda nombro.
Se ni povus nin levi per la penso tiel alten, ke ni ekstarus super la homaro kaj, de tie, se ni ĝin tutan ĉirkaŭrigardus, tiuj tiel teruraj malfeliĉegoj aspektus al ni kiel nuraj pasemaj ventegoj en la destino de la mondo.
739. Ĉu la detruantaj malfeliĉegoj havas ian utilecon el fizika vidpunkto, malgraŭ la malbonaĵoj, kiujn ili kaŭzas?
Jes, ili iafoje ŝanĝas la staton de iu lando; sed la bonon, rezultantan el ili, ofte sentas nur estontaj generacioj.
740. Ĉu la malfeliĉegoj ne estus por la homo ankaŭ moralaj provoj, kiuj lin implikas en plej premajn bezonojn?
La malfeliĉegoj estas suferoj, kiuj havigas al la homo okazon, ne nur ekzerci sian intelekton kaj elmontri paciencon kaj submetiĝon al la volo de Dio, sed ankaŭ praktiki siajn sentojn de sindonemo, sinforgesemo kaj amo al sia proksimulo, se lin ne regas egoismo.
741. Ĉu estas donite al la homo deturni la malfeliĉegojn, kiuj lin turmentas?
Jes, parte, sed ne tiel, kiel oni ordinare pensas. Multaj malfeliĉegoj estas rezultatoj de la neantaŭvidemo de la homo; proporcie kiel li akiras konojn kaj sperton, li povas ilin deturni, tio estas, ilin antaŭhaltigi, se li scias serĉesplori ties kaŭzojn. Sed inter la malbonaĵoj, turmentantaj la homaron, kelkaj ĝeneralaj malbonaĵoj troviĝas en la dekretoj de l’ Providenco, kaj ties efikon ĉiu individuo ricevas pli aŭ malpli intense; kontraŭ tiuj la homo povas prezenti nur sian submetiĝon al la volo de Dio; kaj iafoje tiuj malbonaĵoj pligraviĝas pro la homa nezorgemo.
Inter la ruinigaj malfeliĉegoj, naturaj kaj ne dependantaj de la homo, estu menciitaj, en la unua vico, pesto, malsato, inundoj kaj veteraj ŝanĝiĝoj, fatalaj por la terproduktaĵoj.
Sed, ĉu jam la homo ne trovis en la scienco, en la artverkoj, en la perfektiĝo de l’ terkulturado, en la kulturalternado kaj irigacio, en la studado de la higienaj kondiĉoj, la rimedojn por nuligi aŭ, almenaŭ, malpligravigi multe da detruoj?
Ĉu iuj regionoj, iam dezertigitaj de teruraj malfeliĉegoj, ne estas hodiaŭ ŝirmataj kontraŭ ĉi tiuj? Kiom multe do faros la homo por sia materia bonfarto tiam, kiam li scios uzi ĉiujn rimedojn de sia intelekto kaj kunigi kun la prizorgo de sia persona konservado la senton de vera bonkoreco kontraŭ siaj similuloj! (707).
Libro: La Libro de la Spiritoj – Allan Kardec.
Flagelos Destruidores
737. Com que fim Deus castiga a Humanidade com flagelos destruidores?
 — Para fazê-la avançar mais depressa. Não dissemos que a destruição é necessária para a regeneração moral dos Espíritos, que adquirem em cada nova existência um novo grau de perfeição? E necessário ver o fim para apreciaras resultados. Só julgais essas coisas do vosso ponto de vista pessoal, e as chamais de flagelos por causa dos prejuízos que vos causam; mas esses transtornos são freqüentemente necessários para fazer com que as coisas cheguem mais prontamente a uma ordem melhor, realizando-se em alguns anos o que necessitaria de muitos séculos. (Ver item 744.)
738. Deus não poderia empregar, para melhorar a Humanidade, outros meios que não os flagelos destruidores?
— Sim, e diariamente os emprega, pois deu a cada um os meios de progredir pelo conhecimento do bem e do mal. E o homem que não os aproveita; então, é necessário castigá-lo em seu orgulho e fazê-lo sentir a própria fraqueza.
738 – a) Nesses flagelos, porém, o homem de bem sucumbe como os perversos; isso é justo?
— Durante a vida, o homem relaciona tudo a seu corpo, mas, após a morte, pensa de outra maneira. Como já dissemos, a vida do corpo é um quase nada; um século de vosso mundo é um relâmpago na Eternidade. Os sofrimentos que duram alguns dos vossos meses ou dias, nada são. Apenas um ensinamento que vos servirá no futuro. Os Espíritos que preexistem e sobrevivem a tudo, eis o mundo real. (Ver item 85.) São eles os filhos de Deus e o objeto de sua solicitude. Os corpos não são mais que disfarces sob os quais aparecem no mundo. Nas grandes calamidades que dizimam os homens, eles são como um exército que, durante a guerra, vê os seus uniformes estragados, rotos ou perdidos. O general tem mais cuidado com os soldados do que com as vestes.
738 – b) Mas as vítimas desses flagelos, apesar disso, não são vítimas?
— Se considerássemos a vida no que ela é, e quanto é insignificante em relação ao infinito, menos importância lhe daríamos. Essas vítimas terão noutra existência uma larga compensação para os seus sofrimentos, se souberem suportá-los sem lamentar.
Comentário de Kardec: Quer a morte se verifique por um flagelo ou por uma causa ordinária, não se pode escapar a ela quando soa a hora da partida: a única diferença é que no primeiro caso parte um grande número ao mesmo tempo.
Se pudéssemos elevar-nos pelo pensamento de maneira a abranger toda a Humanidade numa visão única, esses flagelos tão terríveis não nos pareceriam mais do que tempestades passageiras no destino do mundo.
739. Esses flagelos destruidores têm utilidade do ponto de vista físico, malgrado os males que ocasionam?
— Sim, eles modificam algumas vezes o estado de uma região; mas o bem que deles resulta só é geralmente sentido pelas gerações futuras.
740. Os flagelos não seriam igualmente provas morais para o homem, pondo-o às voltas com necessidades mais duras?
— Os flagelos são provas que proporcionam ao homem a ocasião de exercitar a inteligência, de mostrar a sua paciência e a sua resignação ante a vontade de Deus, ao mesmo tempo que lhe permitem desenvolver os sentimentos de abnegação, de desinteresse próprio e de amor ao próximo, se ele não for dominado pelo egoísmo.
741. E dado ao homem conjurar os flagelos que o afligem?
— Sim, em parte, mas não como geralmente se pensa. Muitos flagelos são as conseqüências de sua própria imprevidência. Á medida que ele adquire conhecimentos e experiências, pode conjurá-los, quer dizer, preveni-los, se souber pesquisar-lhes as causas. Mas entre os males que afligem a Humanidade, há os que são de natureza geral e pertencem aos desígnios da Providência. Desses, cada indivíduo recebe, em menor ou maior proporção, a parte que lhe cabe, não lhe sendo possível opor nada mais que a resignação à vontade de Deus. Mas ainda esses males são geralmente agravados pela indolência do homem.
Comentário de Kardec: Entre os flagelos destruidores, naturais e independentes do homem, devem ser colocados em primeira linha a peste, a fome, as inundações, as intempéries fatais à produção da terra. Mas o homem não achou na Ciência, nos trabalhos de arte, no aperfeiçoamento da agricultura, nos afolhamentos e nas irrigações, no estudo das condições higiênicas, os meios de neutralizar ou pelo menos de atenuar tantos desastres? Algumas regiões antigamente devastadas por terríveis flagelos não estão hoje resguardadas? Que não fará o homem, portanto, pelo seu bem-estar material, quando souber aproveitar todos os recursos da sua inteligência e quando, ao cuidado da sua preservação pessoal, souber aliar o sentimento de uma verdadeira caridade para com os semelhantes? (Ver item 707.)
Livro: O Livro dos Espíritos – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita