domingo, 19 de julho de 2015

Konado de la estonteco / Conhecimento do Futuro

Konado de la estonteco
868. Ĉu la estonteco povas esti malkaŝita al la homo?
Kiel principo, la estonteco estas kaŝita al la homo, kaj nur en maloftaj, esceptaj okazoj Dio permesas, ke ĝi estu malkaŝita.
869. Kial la estonteco estas kaŝita al la homo?
Se la homo konus sian estontecon, li ne atentus la nunecon kaj ne kondutus kun sama libereco; ĉar li estus posedita de la ideo, ke, se io devas okazi, li ne bezonas sin okupi pri ĝi, aŭ li penus ĝin deturni. Dio ne volis, ke tiel estu, por ke ĉiu kunlaboru por la plenumo de la aferoj,  eĉ de tiuj, kiujn la homo volus kontraŭstari:  tial, vi mem, ofte senkonscie, preparas la okazojn, fariĝantajn dum la irado de via vivo.
870. Ĉar estas utile, ke la estonteco estas nekonata, kial Dio iafoje permesas ĝian malkaŝon?
Tio fariĝas, kiam tiu antaŭa konigo devas plifaciligi, anstataŭ kontraŭi, la plenumon de iu afero, per tio, ke ĝi instigas agi en alia maniero, ol kiel oni agus sen tiu malkaŝo. Krome, ĉi tio ofte estas provo. La perspektivo de iu okazo povas elveki pli aŭ malpli bonajn pensojn; se iu homo scios, ekzemple, ke li estas ricevonta heredaĵon, je kiu li ne kalkulis, eble la sento de ambicio, la ĝojo pliigi siajn surterajn ĝuojn, la sopiro ekposedi pli frue, lin kondukos al la deziro, ke mortu la persono, kiu postlasos al li sian riĉecon; aŭ, ankoraŭ, tiu perspektivo naskos en li bonajn sentojn kaj noblanimajn pensojn.
Se la antaŭdiro ne efektiviĝas, tio estas ankoraŭ provo, tio estas, provo pri la maniero, kiel li eltenos sian elreviĝon; sed, ĉiuokaze, li ja ricevos la premion aŭ la punon de la bonaj aŭ malbonaj pensoj, kiujn naskis en li la kredo je tiu fakto.
871. Ĉar Dio scias ĉion, tial Li devas scii, ĉu iu homo fiaskos aŭ ne ĉe iu provo; kial do tiu provo estas necesa, se ĝi sciigas al Dio nenion, kion Li ne scias pri tiu homo?
Tio estus kiel demandi, kial Dio ne kreis la homon perfekta kaj kompleta (119) ; kial la homo travivas infanecon, antaŭ ol atingi maturecon (379). La provo ne celas sciigi Dion pri la merito de tiu homo, ĉar Dio perfekte scias lian valoron; sed ŝarĝi tiun homon per la tuta respondeco por sia agado, ĉar la homo povas libere agi tiel aŭ tiel alie. Ĉar la homo elektas mem inter bono kaj malbono, tial la provo havas kiel efikon elmeti lin al la tento je malbono kaj doni al li la tutan meriton el sia kontraŭstaro; nu, kvankam Dio anticipe ja scias, ĉu la homo sukcesos aŭ ne, tamen Li ne povas, laŭ Sia justeco, puni aŭ rekompenci pro ne plenumita ago.” (258)
Same okazas ĉe la homoj. Kiel ajn kapabla estas lernanto, kiel ajn granda estas la certeco pri lia sukceso, oni donas al li nenian rangon sen ekzameno, tio estas, ne provante liajn konojn. Juĝisto kondamnas akuzaton nur pro elplenumita ago, kaj ne pro la supozo, ke la akuzato povas aŭ devas elplenumi tiun agon.
Ju pli oni pensas pri la sekvoj, kiuj rezultus, por la homo, el la konado de sia estonteco, des pli oni konfesas, kiel saĝa estis la Providenco, kaŝante al li tiun estontecon. La certeco pri feliĉa okazo lin sidigus en neaktiveco; tiu pri ia malfeliĉaĵo lin malkuraĝigus; ĉu en la unua, ĉu en la dua hipotezo, liaj fortoj paraliziĝus. Tial la estonteco estas konigata al la homo nur kiel  celo,  kiun li devas trafi per siaj klopodoj, tamen ne konante la sinsekvajn fazojn, kiujn li devas trapasi ĝis tie. La konado de ĉiaj okazetoj de la irado forprenus de li la iniciatemon kaj la uzadon de la libera volo: ĝi igus lin lasi sin kuntreni kun la fatala torento de l' okazoj, ne uzante siajn kapablojn. Kiam la sukceso de iu entrepreno estas certa, oni jam ne zorgas pri tiu afero.
Libro: La Libro de la Spiritoj – Allan Kardec.
Conhecimento do Futuro
868. O futuro pode ser revelado ao homem?
Em princípio o futuro lhe é oculto e só em casos raros e excepcionais Deus lhe permite a sua revelação.
869. Com que fim o futuro é oculto ao homem?
Se o homem conhecesse o futuro negligenciaria o presente e não agiria com a mesma liberdade de agora, pois seria dominado pelo pensamento de que se alguma coisa deve acontecer não adianta ocupar-se dela, ou então procuraria impedi-la. Deus não quis que assim fosse, a fim de que cada um pudesse concorrer para a realização das coisas, mesmo daquelas a que desejaria opor-se. Assim é que tu mesmo preparas, quase sempre sem o saber os acontecimentos que sobrevirão no curso da tua vida.
870. Mas se é útil que o futuro permaneça oculto, por que Deus permite, às vezes, a sua revelação?
É quando esse acontecimento antecipado deve facilitar o cumprimento das coisas, em vez de embaraçá-lo, levando o homem a agir dessa maneira diferente do que o faria se não o tivesse. Além disso, muitas vezes é uma prova. A perspectiva de um acontecimento pode despertar pensa mentos que sejam mais ou menos bons: se um homem souber, por exemplo, que obterá uma fortuna com a qual não contava, poderá ser tomado pelo sentimento de cupidez, pela alegria de aumentar os seus gozos terrenos, pelo desejo de a obter mais cedo, desejando a morte daquele que a deve deixar, ou então essa perspectiva despertará nele bons sentimentos e pensamentos generosos. Se a previsão não se realizar, será outra prova: a da maneira porque suportará a decepção. Mas não deixará por isso de ter um mérito ou demérito dos pensamentos bons ou maus que a crença na previsão lhe provocou.
871. Desde que Deus tudo sabe, também sabe se um homem deve ou não sucumbir numa prova. Nesse caso, qual a necessidade da prova, que nada pode revelar a Deus sobre aquele homem?
Tanto valeria perguntar por que Deus não fez o homem perfeito e realizado (item 119), por que o homem passa pela infância, antes de chegar à idade madura (item 379). A prova não tem por fim esclarecer a Deus sobre o mérito do homem, porque Deus sabe perfeitamente o que ele vale, mas deixar ao homem toda a responsabilidade da sua ação, uma vez que ele tem a liberdade de fazer ou não fazer. Podendo o homem escolher entre o bem e o mal, a prova tem por fim colocá-lo ante a tentação do mal, deixando-lhe todo o mérito da resistência. Ora, não obstante Deus saiba muito bem, com antecedência, se ele vencerá ou fracassará não pode puni-lo nem recompensá-lo, na sua justiça por um ato que ele não tenha praticado. (Ver item 258).
É assim entre os homens. Por mais capaz que seja um aspirante, por mais certeza que se tenha de seu triunfo, não se lhe concede nenhum grau sem o exame, o que quer dizer sem prova. Da mesma maneira, o juiz não condena o acusado senão pela prova de um ato consumado, e não pela previsão de que ele pode ou deve praticar esse ato.
Quanto mais se reflete sobre as considerações que teria para o homem o conhecimento do futuro, mais se vê como a Providência foi sábia ao ocultá-lo. A certeza de um acontecimento feliz o atiraria na inação; a de um acontecimento desgraçado, no desânimo; e num caso como no outro suas forças seriam paralisadas. Eis porque o futuro não é mostrado ao homem senão como um alvo que ele deve atingir pelos seus esforços, mas sem conhecer as vicissitudes porque deve passar para atingi-lo. O conhecimento de todos os incidentes da rota lhe tiraria a iniciativa e o uso do livre-arbítrio; ele se deixaria arrastar pelo declive fatal dos acontecimentos sem exercitar as suas faculdades. Quando o sucesso de uma coisa está assegurado, ninguém mais se preocupa com ela.
Livro: O Livro dos Espíritos – Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita