sábado, 25 de julho de 2015

Justeco kaj naturaj rajtoj / Justiça e direitos Naturais

Justeco kaj naturaj rajtoj
873. Ĉu la sento de justeco troviĝas en la Naturo, aŭ ĉu ĝi rezultas el akiritaj ideoj?
Ĝi troviĝas en la Naturo en tia maniero, ke vi indignas nur pro la penso pri maljusteco. Sendube, la morala progreso pliigas tiun senton, sed ĝin ne naskas: Dio metis ĝin en la koron de la homo; jen, kial vi ofte trovas ĉe simplanimaj, nekleraj homoj pli ĝustajn ekkonojn de justeco, ol ĉe tre instruitaj homoj.
874. Se justeco estas leĝo de la Naturo, kial la maniero kompreni ĝin diversas inter la homoj tiom, ke iu opinias justa tion, kio ŝajnas maljusta al alia?
Tio okazas, ĉar enmiksiĝas en la aferon pasioj, kiuj modifas tiun senton, same kiel la plimulton de aliaj naturaj sentoj; pasioj igas vidi la faktojn tra falsa prismo.
875. Kiel oni povas difini justecon?
Justeco konsistas en respekto al ĉies rajto.       
875.a) - Kio starigas tiujn rajtojn?
Du leĝoj, nome: la homa kaj la natura leĝoj. Ĉar la homoj kreis leĝojn konformajn al iliaj moroj kaj karakteroj, tial tiuj leĝoj starigis rajtojn, kiuj povis ŝanĝiĝi kun la progreso de la civilizacio. Vidu, ĉu viaj hodiaŭaj leĝoj, cetere neperfektaj, akceptas tiajn samajn rajtojn, kiajn tiuj mezepokaj; Tamen tiuj kadukaj rajtoj, kiuj aspektas hodiaŭ monstraj, ŝajnis justaj kaj naturaj en tiu epoko. Rajto, starigita de la homo, ne ĉiam estas do konforma al justeco; krom tio, ĝi kontrolas nur iujn sociajn interrilatojn, dum, en la privata vivo, ekzistas sennombraj agoj, koncernantaj nur kaj sole al la tribunalo de la konscienco.
876. Krom la rajto starigita de la homa leĝo, kiu estas la bazo de justeco fondita sur la natura leĝo?
La Kristo diris al vi jenon: Ĉion ajn, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili. Dio metis en la koron de la homo la regulon pri la vera justeco, pro la deziro, kiun ĉiu havas, vidi respektataj siajn rajtojn. Ĉe la necerteco pri tio, kion li devas fari al sia similulo, en iu cirkonstanco, la homo demandu sin mem, kiel li dezirus, ke oni kondutu kontraŭ li en tia cirkonstanco. Dio ne povus doni al homo gvidanton pli fidindan, ol ties konscienco mem.
La kriterio de la vera justeco kuŝas efektive en tio, ke oni deziru al la aliaj tion, kion oni dezirus al si mem, kaj ne, ke oni deziru al si tion, kion oni dezirus al la aliaj: tiuj du esprimoj tute ne estas egalaj. Ĉar ne estas nature deziri malbonon al si mem - se oni prenas la personan deziron kiel deirpunkton-, tial oni estas certa, ke oni deziras al la proksimulo nur bonon. En ĉiu tempo kaj en ĉiaj kredoj, la homo ĉiam penadis superstarigi sian personan rajton: la superbeleco de la kristana religio troviĝas en tio, ke ĝi faris la personan rajton la bazo de la rajto de l' proksimulo.
Libro: La Libro de la Spiritoj – Allan Kardec.
      Justiça e Direito Natural
873. O sentimento de justiça é natural ou resulta de idéias adquiridas?
É de tal modo natural que vos revoltais ao pensamento de uma injustiça. O progresso moral desenvolve sem dúvida esse sentimento, mas não o dá. Deus o pôs no coração do homem. Eis porque encontrais freqüentemente, entre os homens simples e primitivos, noções mais exatas de justiça do que entre pessoas de muito saber.
874. Se a justiça é uma lei natural, como se explica que os homens a entendam de maneiras tão diferentes, que um considere justo o que a outro parece injusto?
É que em geral se misturam paixões ao julgamento, alterando esse sentimento, como acontece com a maioria dos outros sentimentos naturais e fazendo ver as coisas sob um falso ponto de vista.
875. Como se pode definir a justiça?
A justiça consiste no respeito aos direitos de cada um.
875-a. Que determina esses direitos?
São determinados por duas coisas: a lei humana e a lei natural. Tendo os homens feito leis apropriadas aos seus costumes e ao seu caráter, essas leis estabeleceram direitos que podem variar com o progresso. Vede se as vossas leis de hoje, sem serem perfeitas, consagram os mesmos direitos que os da Idade Média. Esses direitos superados, que vos parecem monstruosos, pareciam justos e naturais naquela época. O direito dos homens, portanto, nem sempre é conforme à justiça. Só regula algumas relações sociais, enquanto na vida privada há uma infinidade de atos que são de competência exclusiva do tribunal da consciência.
876. Fora do direito consagrado pela lei humana, qual a base da justiça fundada sobre a lei natural?
O Cristo vos disse: "Querer para os outros o que quereis para vós mesmos". Deus pôs no coração do homem a regra de toda a verdadeira justiça, pelo desejo que tem cada um de ver os seus direitos respeitados. Na incerteza do que deve fazer para o semelhante, em uma dada circunstância, que o homem pergunte a si mesmo como desejaria que agissem com ele. Deus não lhe poderia dar um guia mais seguro que a sua própria consciência.
O critério da verdadeira justiça é de fato o de se querer para os outros aquilo que se quer para si mesmo, e não de querer para si o que se deseja para os outros, o que não é a mesma coisa. Como não é natural que se queira o próprio mal, se tomarmos o desejo pessoal por norma ou ponto de partida, podemos estar certos de jamais desejar ao próximo senão o bem. Desde todos os tempos e em todas as crenças o homem procurou sempre fazer prevalecer o seu direito pessoal. O sublime da religião cristã foi tomar o direito pessoal por base do direito do próximo.
Livro: O Livro dos Espíritos - Allan Kardec.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita