sábado, 11 de julho de 2015

La Devo / O Dever

La Devo
7. La devo estas morala ŝuldo de la homo, unue por si mem, poste por aliaj. La devo estas la leĝo de la vivo; ĝi troviĝas en la plej malgrandaj detaloj, same kiel en la plej altaj agoj. Mi volas paroli tie ĉi nur pri la morala devo, kaj ne pri la devo trudata de la profesioj.
En la sfero de la sentoj, la devo estas tre malfacile plenumebla, ĉar ĝi kontraŭas la allogojn de l’ intereso kaj de la koro; ĝiajn venkojn neniu atestas kaj ĝiajn fiaskojn la socio ne punas. La intima devo de la homo estas lasita al lia libera volo; la instigilo de la konscienco, tiu gardanto de l’ interna honesteco, ĝin avertas kaj subtenas, sed ofte la konscienco estas senpova antaŭ la sofismoj de la pasio. Fidele observata, la devo de la koro altigas la homon; sed kiel precizigi tiun devon? Kie ĝi komenciĝas? kie ĝi finiĝas? La devo komenciĝas ĝuste ĉe la punkto, kie estas minacata la feliĉo aŭ la ripozo de la proksimulo; ĝi finiĝas ĉe la limo, kiun ni volus ne vidi transpaŝita kontraŭ ni mem.
Dio kreis ĉiujn homojn egalaj por la doloro; grandaj aŭ malgrandaj, malkleraj aŭ kleraj, suferas pro la samaj kaŭzoj, por ke ĉiu klare juĝu la malbonon, kiun li povas fari. Tia kriterio ne validas pri la bono, kies diverseco de esprimoj estas senlima. La egaleco antaŭ la doloro estas sublima antaŭvidemo de Dio, kiu volas, ke Liaj filoj, instruitaj per komuna sperto, ne faru malbonon pro nescio de ties efikoj.
La devo estas la praktika resumo de ĉiuj moralaj teorioj; ĝi estas braveco de l’ animo, kiu alfrontas la angorojn de la batalo; ĝi estas severa kaj fleksebla; preta kurbiĝi al la diversaj komplikaĵoj, ĝi restas nefleksebla antaŭ la tentoj. La homo, kiu plenumas sian devon, amas Dion pli ol la kreitojn, kaj la kreitojn pli ol sin mem; li estas samtempe juĝisto kaj sklavo en sia propra afero.
La devo estas la plej bela floro de la racio; ĝi naskiĝas de la racio, kiel filo devenas de sia patrino. La homo devas ami la devon, ne tial, ke ĝi antaŭgardas lin kontraŭ la malbonaĵoj de la vivo, kiujn la homaro ne povas eviti, sed tial, ke ĝi havigas al la animo la energion necesan por ties elvolviĝo.
La devo grandiĝas kaj radias sub nova formo pli alta en ĉiu el la superaj stadioj de la homaro; neniam ĉesas la morala ŝuldo de la kreito al Dio; la homo devas speguli la virtojn de l’ Eternulo, kiu ne akceptas simplan skizon, ĉar Li volas, ke la beleco de Lia verko brilegu antaŭ Li.
Lazaro. Parizo, 1863.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XVII
O Dever
7. O dever é a obrigação moral, primeiro para consigo mesmo, e depois para com os outros. O dever é a lei da vida: encontramo-lo nos mínimos detalhes, como nos atos mais elevados. Quero falar aqui somente do dever moral, e não do que se refere às profissões.
Na ordem dos sentimentos, o dever é muito difícil de ser cumprido, porque se encontra em antagonismo com as seduções do interesse e do coração. Suas vitórias não têm testemunhas, e suas derrotas não sofrem repressão. O dever íntimo do homem está entregue ao seu livre-arbítrio: o aguilhão da consciência, esse guardião da probidade interior, o adverte e sustenta, mas ele se mostra frequentemente impotente diante dos sofismas da paixão. O dever do coração, fielmente observado, eleva o homem. Mas como precisar esse dever? Onde ele começa? Onde acaba? O dever começa precisamente no ponto em que ameaçais a felicidade ou a tranquilidade do vosso próximo, e termina no limite que não desejaríeis ver transposto em relação a vós mesmos.
Deus criou todos os homens iguais para a dor; pequenos ou grandes, ignorantes ou instruídos, sofrem todos pelos mesmos motivos, a fim de que cada um pese judiciosamente o mal que pode fazer. Não existe o mesmo critério para o bem, que é infinitamente mais variado nas suas expressões. A igualdade em relação a dor é uma sublime previsão de Deus, que quer que os seus filhos, instruídos pela experiência comum, não cometam o mal desculpando-se com a ignorância dos seus efeitos.
O dever é o resumo prático de todas as especulações morais. É uma intrepidez da alma, que enfrenta as angústias da luta. É austero e dócil, pronto a dobrar-se às mais diversas complicações, mas permanecendo inflexível diante de suas tentações. O homem que cumpre o seu dever ama a Deus mais que as criaturas, e as criaturas mais que a si mesmo; é a um só tempo, juiz e escravo na sua própria causa.
O dever é o mais belo galardão da razão; ele nasce dela, como o filho nasce da mãe. O homem deve amar o dever, não porque ele o preserve dos males da vida, aos quais a humanidade não pode subtrair-se, mas porque ele transmite à alma o vigor necessário ao seu desenvolvimento.
O dever se engrandece e esplende, sob uma forma sempre mais elevada, em cada uma das etapas superiores da humanidade. A obrigação moral da criatura para com Deus jamais cessa, porque ela deve refletir as virtudes do Eterno, que não aceita um esboço imperfeito, mas deseja que a grandeza de sua obra resplandeça aos seus olhos.
Lázaro - Paris, 1863
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, Cap. XVII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita