domingo, 26 de julho de 2015

Socio / Sociedade

Socio
La homan scion oni povas similigi al vastega arbaro el mensaj kreaĵoj, kie ĉiu spirito, en proceso de evoluado kaj elpuriĝo, renkontas siajn proprajn reflektojn.
En ĝi, la principoj de ago kaj reago funkcias kun precizeco.
La patrioj, grandaj matricoj de progreso, konsistigas gravajn subtenilojn al la civilizacio aŭ signifoplenajn laborejojn, kie multnombraj grupoj da animoj daŭre klopodas ĉe memedukaj laboroj, per servado al la komunumo, sed ankaŭ multfoje elmigras en aliajn landojn laŭ sia bezono fari tiun aŭ tiun alian akiron sur la kampo de la sperto.
La kolektiva hejmo, difinante raciajn altiriĝemojn kaj klanajn interesojn, prezentas la kolekton de la emocioj kaj pensoj de siaj loĝantoj. Inter la vibraj limoj ĝin karakterizantaj, pere de la mallongaj kursoj kun “lulil-tomba” daŭro, kiujn ni nomas surteraj ekzistadoj, la animo ŝanĝas siajn poziciojn laŭ la reflektoj, kiujn ĝi el si mem sendis, kaj laŭ tiuj, kiujn ĝi asimilis el la medio, kie ĝi faris sian staĝon.
Veninte al la tempo por taksado de niaj valoroj, kiam pro la fizika morto estingiĝas la korpa vivoforto, pruntita al la spirito por la enkarna vojaĝo celanta disvolviĝon kaj servadon, reboniĝon aŭ altiĝon, ni rikoltas la fruktojn de nia konduto, kaj ofte al ni estas necese rekomenci la laboron por reĝustigi sintenojn kaj purigi sentojn, ĉe la rekonstruado de nia destino.
Tiel do la homoj hodiaŭ premegantaj la proksimulon per la socia altrangeco, en kiu ili tronas, ĉe la trompa superregado de mono, morgaŭ devas reveni al la turmentega kampo de senhaveco kaj malfeliĉo, rikoltante, sub rektaj trafoj, la radiojn de la suferado, kiujn ili semis en la grundo de la aliulaj bezonoj. Kaj se viktimoj kaj turmentantoj ne inklinas al larĝa praktikado de reciproka pardono, tiam ekestas en la socia mondo vera senelira rondo, en kiu konstante interfrapiĝas ondoj da venĝado kaj malamo, disputado kaj krimo, kiuj ja subtenas favoran terenon por deliktado.
Socioj, kiuj hieraŭ sklavigis la homan forton, estas hodiaŭ devigitaj protekti, kiel filojn el la propra sino, tiujn, kiujn ili forŝiris el la lando tiam servanta kiel ties evoluejo.
Invadantaj hordoj, kiuj ruinigas la agrojn de humilaj, sendefendaj popoloj, inter ĉi tiuj renaskiĝas, kiel idoj de la konkerita teritorio, por helpi la rekonstruadon de la institucioj, kiujn ili batis aŭ disrabis. Apartigaj grupoj, kiuj humiligas fratojn pro ties haŭtkoloro, revenas kun la malamata pigmento, rikoltante la reefikon de siaj propraj verkoj. Aristokrataj urbanoj, nesentemaj por la problemoj de la obskuraj klasoj, ĝuinte la komforton de luksegaj avenuoj, ordinare renaskiĝas en senfamaj, problem-riĉaj kvartaloj, por trinki, el la kaliko de paŭperismo, la reflektojn de tiu ridanta krueleco, kun kiu ili iam rigardis la doloron kaj la malfacilaĵojn de la idoj de l’ sufero.
En ĉiuj epokoj, la homa socio estas tiu giganta filtrilo de la spirito, en kiu la animoj, sur la vojoj de la sperto, ĉe bonhavo aŭ mizero, direktado aŭ subalterneco, rikoltas la fruktojn de la propra plantado, malrapidigante siajn paŝojn ĉe la ordinareco de la ebenaĵo aŭ ilin akcelante direkte al la vivosuproj, obee al la ordonoj de la progreso.
Libro: Penso kaj Vivo.
Emmanuel / Chico Xavier.
Sociedade
A sociedade humana pode ser comparada a imensa floresta de criações mentais, onde cada espírito, em processo de evolução e acrisolamento, encontra os reflexos de si mesmo.
Aí dentro os princípios de ação e reação funcionam exatos.
As pátrias, grandes matrizes do progresso, constituem notáveis fulcros da civilização ou expressivos redutos de trabalho, em que vastos grupos de almas se demoram no serviço de auto-educação, mediante o serviço à comunidade, emigrando, muita vez, de um país para outro, conforme se lhes faça precisa essa ou aquela aquisição nas linhas da experiência.
O lar coletivo, definindo afinidades raciais e interesses do clã, é o conjunto das emoções e dos pensamentos daqueles que o povoam. Entre as fronteiras vibratórias que o definem, por intermédio dos breves aprendizados “berço-túmulo”, que denominamos existências terrestres, transfere-se a alma de posição a posição, conforme os reflexos que haja lançado de si mesma e conforme aqueles que haja assimilado do ambiente em que estagiou.
Atingida a época de aferição dos próprios valores, quando a morte física determina a extinção da força vital corpórea, emprestada ao espírito para a sua excursão de desenvolvimento e serviço, reajuste ou elevação, na esfera da carne, colhemos os resultados de nossa conduta e, bastas vezes, é preciso recomeçar o trabalho para regenerar atitudes e purificar sentimentos, na reconstrução de nossos destinos.
Dessa forma, os corações que hoje oprimem o próximo, a se prevalecerem da galeria social em que se acastelam, na ilusória supremacia do ouro, voltam amanhã ao terreno torturado da carência e do infortúnio, recolhendo, em impactos diretos, os raios de sofrimento que semearam no solo das necessidades alheias. E se as vitimas e os verdugos não souberem exercer largamente o perdão recíproco, encontramos no mundo social verdadeiro círculo vicioso em que se entrechocam, constantemente, as ondas da vingança e do ódio, da dissensão e do crime, assegurando clima favorável aos processos da delinqüência.
Sociedades que ontem escravizaram o braço humano são hoje obrigadas a afagar, por filhos do próprio seio, aqueles que elas furtaram à terra em que se lhes situava o degrau evolutivo. Hordas invasoras que talam os campos de povos humildes e inermes, neles renascem como rebentos do chão conquistado, garantindo o refazimento das instituições que feriram ou depredaram.
Agrupamentos separatistas, que humilham irmãos de cor, voltam na pigmentação que detestam, arrecadando a compensação das próprias obras.
Citadinos aristocratas, insensíveis aos problemas da classe obscura, depois de respirarem o conforto de avenidas suntuosas costumam renascer em bairros atormentados e anônimos, bebendo no cálix do pauperismo os reflexos da crueldade risonha com que assistiram, noutro tempo, à dor e à dificuldade dos filhos do sofrimento.
Em todas as épocas, a sociedade humana é o filtro gigantesco do espírito, em que as almas, nos fios da experiência, na abastança ou na miséria, na direção ou na subalternidade, colhem os frutos da plantação que lhes é própria, retardando o passo na planície vulgar ou acelerando-o para os cimos da vida, em obediência aos ditames da evolução.
Livro: Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita