sábado, 16 de janeiro de 2016

Auxílio / Helpo – Emmanuel.

Auxiliar espontaneamente é refletir a Vida Divina por intermédio da vida de nosso “eu”, que se dilata e engrandece, à proporção que nos desdobramos no impulso de auxiliar.
A Eterna Providência é o reservatório do Amor Infinito, em doação permanente, solicitando canais de expressão que o distribuam, aos quais provê com matemática precisão.
É necessário, porém, estejamos de atalaia no celeiro de nós mesmos, a fim de que não impeçamos o eterno dar-se de Nosso Pai, dando incessantemente dos bens de que Ele nos enriquece.
Quem observa os princípios da eletricidade não ignora que o fluxo constante da força, para a consecução dos benefícios que ela produz, reclama um circuito completo. Se não houvesse pólos positivos e negativos, não disporíamos do favor da luz e do movimento.
Quem conhece igualmente o manancial sabe que a água, para manter-se pura, exige escoadouro.
Toda obstrução, por isso mesmo, significa inércia e enfermidade.
A lei do auxílio permite a solicitação, mas determina a expansão para que a ajuda não desajude.
O sangue que não circula gera a necrose que traduz cadaverização dentro do corpo vivo.
O homem que saiba governar muitos bens reunidos, construindo com eles a base do trabalho e da educação de muitos, é qual represa em lide, no campo social, missionário do progresso que as leis da vida nutrem de esperança e saúde, segurança e alegria; ao passo que o detentor de numerosos bens, sem qualquer serventia para a comunidade, é um sorvedouro em sombra à margem do caminho, usurário infeliz que as mesmas leis da vida cercam de angústia e medo, solidão e secura.
O amparo que recolhemos corresponde ao amparo que dispensamos. E o amparo que dispensamos está invariavelmente seguido de vastos acréscimos potenciais para a hipótese de nos fazermos mais úteis.
Lembremo-nos de que refletir as bênçãos de Deus no socorro espontâneo ao próximo, sem o tambor da vaidade a estimular-nos o exclusivismo, é atrair os reflexos de Deus para aqueles que nos cercam e que, igualmente em silêncio, se deslocam ao nosso encontro, prestando-nos assistência efetiva.
Ajudar com o sentimento, com a idéia, com a palavra e com a ação, ajudar a todos e melhorar sempre é invocar, em nosso favor, o apoio integral da vida.
Não nos esqueçamos, pois, de que o auxilio que prestamos às criaturas, sem exigência e sem paga, é a nossa rogativa silenciosa ao Socorro Divino, que nos responde, invariável, com a luz da cooperação e do suprimento.
Livro: Pensamento e Vida.
Emmanuel / Chico Xavier.
Helpo
Helpi volonte estas reflekti la Dian Vivon pere de la vivo de nia “mio”, kiu vastiĝas kaj nobliĝas laŭmezure kiel ni fordoniĝas impulsate de helpemo.
La Eterna Providenco estas la rezervujo de la Sublima Amo. En konstanta disdonado, Ĝi bezonas esprimkanalojn, kiujn Ĝi, por tiun Amon distribui, provizas kun matematika precizeco.
Estas al ni tamen necese, vigli en nia propra provizejo, por ke ni ne malhelpu tiun eternan donadon de Nia Patro kaj ja senĉese transdonu la bonaĵojn, per kiuj Li riĉigas nin.
Kiu observas la principojn de elektro, tiu nepre scias, ke la konstanta fortofluo, kiun ĝi estigas por efektivigi siajn bonefikojn, postulas kompletan cirkviton. Se ne estus polusoj pozitivaj kaj negativaj, ni ne disponus la bonojn de lumo kaj movo.
Kiu same observas la fonton, tiu scias, ke la akvo, por resti pura, postulas defluejon.
Tial ĉia obstrukco signifas inerton kaj malsanon.
La leĝo pri helpo permesas la peton sed ĝi ankaŭ ordonas distribuon, por ke la helpo ne malhelpu.
Sango ne cirkulanta kaŭzas nekrozon, kiu signifas kadavriĝon en viva korpo.
Homo, kiu scias administri multenombran havaĵon, per ĝi konstruante bazon por la laboro kaj edukado de multaj aliaj homoj, estas kvazaŭ digo aganta en la sociala kampo - nome misiisto de progreso, kiun la leĝoj de la vivo nutras per espero kaj sano, sekureco kaj ĝojo; male, tiu, kiu retenas multenombrajn havaĵojn sen ia utilo por la komunumo, estas ombra englutejo flanke de la vojo - ja bedaŭrinda uzuristo, kiun tiuj samaj leĝoj de la vivo ĉirkaŭas per angoro kaj timo, soleco kaj sekeco.
La helpo, kiun ni ricevas, respondas al la helpo, kiun ni donas. Kaj la helpo, kiun ni donas, nepre estas ĉiam sekvata de virtualaj aldonoj por la okazo, se ni fariĝos ankoraŭ pli utilaj.
Ni do memoru, ke reflekti la benojn de Dio, ĉe la memvola helpo al la proksimulo, ne influate de la tamburado de l’ vanteco, kiu stimulus nin al ekskluzivismo, estas altiri la reflektojn de Dio sur tiujn, kiuj, vivante ĉirkaŭ ni, same senbrue venas renkonte al ni kaj al ni donas efektivan helpon.
Helpi per la sento, la ideo, la parolo kaj la ago, helpi ĉiujn kaj ĉiam pliboniĝi estas alvoki favore al ni la plenan helpon de la vivo.
Ni do ne forgesu, ke la helpo, kiun ni faras al la homoj, senpostule kaj senpage, estas nia silenta preĝo al la Dia Helpo, kiu al ni senŝanĝe respondas per la lumo de kunlaboro kaj provizado.
Libro: Penso kaj Vivo.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário