sábado, 30 de janeiro de 2016

Interkonenti kun siaj kontraŭloj / Reconciliar-se com os Adversários.

Interkonenti kun siaj kontraŭloj
5. Konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto, kaj la juĝisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu ĵetita en malliberejon. Vere mi diras al vi, ke vi neniel eliros el tie, ĝis vi pagos la lastan kodranton. - Jesus / Mateo, 5: 25-26.
6. En la praktikado de la pardono kaj ĝenerale en la farado de la bono, estas pli ol morala efiko: estas ankaŭ materia efiko. La morto, oni scias, ne liberigas nin de niaj malamikoj; la venĝemaj Spiritoj ofte persekutas en transtombo tiujn, kontraŭ kiuj ili konservas malamon; tial la proverbo, kiu tekstas: “Serpento post morto – veneno sen forto” , estas malvera, kiam aplikata pri la homo. La malica Spirito atendas, ke tiu, al kiu li deziras malbonon, estu enkatenita en sia korpo kaj tial malpli libera, por pli facile turmenti lin, por lin trafi ĉe liaj interesoj aŭ ĉe liaj plej karaj korinklinoj.
En tiu fakto kuŝas la kaŭzo de la plimulto el la okazoj de obsedo, precipe el tiuj iel gravaj, kiaj la subjugado kaj la posedado. La obsedito kaj la posedito estas preskaŭ ĉiam viktimoj de venĝo, al kiu kredeble ili mem donis kaŭzon per sia konduto en antaŭa enkarniĝo. Dio permesas tion, por puni ilin pro la malbono, kiun ili mem faris, aŭ, se ili ne faris malbonon, pro ilia manko de indulgemo kaj de karito, ke ili ne pardonis ricevitajn ofendojn. El la vidpunkto de l’ estonta trankvileco, gravas do, ke ĉiu riparu plej baldaŭ la maljustaĵojn, kiujn oni faris al sia proksimulo, pardonu siajn malamikojn, por estingi, antaŭ ol morti, ĉiujn kaŭzojn de malpaco, ĉiujn kaŭzojn de postmorta malamikeco; tiamaniere el sangsoifa malamiko, en tiu ĉi mondo, oni povas fari al si amikon en la alia; almenaŭ tiu, kiu tiel agas, tiras la bonan rajton en sian flankon, kaj Dio ne permesas, ke la pardoninto estu celo de venĝo. Kiam Jesuo admonas la homon paciĝi kiel eble plej baldaŭ kun sia kontraŭulo, li celas ne nur fini la malpacon dum la nuna ekzistado, sed eviti, ke la malpaco eterniĝu en estontaj ekzistadoj. Vi neniel eliros el tie, el la malliberejo, li diras, ĝis vi pagos la lastan kodranton, tio estas, ĝis vi plene kvitiĝos al la dia justeco.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. X.
Reconciliar-se com os Adversários.
5. Concerta-te sem demora com o teu adversário, enquanto estás a caminho com ele, para que não suceda que ele te entregue ao juiz e que o juiz te entregue ao seu ministro, e sejas mandado para cadeia. Em verdade te digo que não sairás de lá, enquanto não pagares o último ceitil. - Jesus / Mateus, V: 25-26.
6. Há, na prática do perdão, e na prática do bem, em geral, além de um efeito moral, um efeito também material. A morte, como se sabe, não nos livra dos nossos inimigos. Os Espíritos vingativos perseguem sempre com o seu ódio, além da sepultura, aqueles que ainda são objeto do seu rancor. Daí ser falso, quando aplicado ao homem, o provérbio: "Morto o cão, acaba a raiva." O Espírito mau espera que aquele a quem quer mal esteja encerrado em seu corpo e assim menos livre, para mais facilmente o atormentar, atingindo nos seus interesses ou nas suas mais caras afeições. É necessário ver nesse fato a causa da maioria dos casos de obsessão, sobretudo daqueles que apresentam certa gravidade, como a subjugação e a possessão. O obsedado e o possesso são, pois, quase sempre, vítimas de uma vingança anterior, a que provavelmente deram motivo por sua conduta. Deus permite a situação atual, para os punir do mal que fizeram, ou se não o fizeram, por haverem faltado com a indulgência e a caridade, deixando de perdoar. Importa, pois, com vistas à tranqüilidade futura, reparar o mais cedo possível os males que se tenham praticado em relação ao próximo, e perdoar aos inimigos, para assim se extinguirem, antes da morte, todos os motivos de desavença, toda causa profunda de animosidade posterior. Dessa maneira se pode fazer, de um inimigo encarnado neste mundo, um amigo no outro, ou pelo menos ficar com a boa causa, e Deus não deixa ao sabor da vingança aquele que soube perdoar. Quando Jesus recomenda que nos reconciliemos o mais cedo possível com o nosso adversário, não quer apenas evitar as discórdias na vida presente, mas também evitar que elas se perpetuem nas existências futuras. Não sairás de lá, disse ele, enquanto não pagares o último ceitil, ou seja, até que a justiça divina não esteja completamente satisfeita.
Livro: O Evangelho segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. X.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita