domingo, 24 de janeiro de 2016

Bone kaj Malbone Suferi / Bem sofrer e Mal sofrer.

Bone kaj Malbone Suferi
18. Kiam la Kristo diris: “Feliĉaj la afliktitoj, la regno de la ĉielo apartenas al ili”, li ne aludis tiujn, kiuj suferas ĝenerale, ĉar ĉiuj, kiuj estas en tiu ĉi mondo, suferas, ĉu sur trono aŭ sur pajlo; sed, ve! Malmultaj bone suferas; malmultaj komprenas, ke nur la provoj bone eltenitaj povas konduki ilin al la regno de Dio. La senkuraĝiĝo estas kulpo; Dio rifuzas al vi konsolojn, se al vi mankas kuraĝo. La preĝo estas subteno por la animo, sed ĝi ne sufiĉas: estas necese, ke ĝi estu apogita sur vivanta fido al la boneco de Dio. Ofte estis dirite al vi, ke Li ne metas pezan ŝarĝon sur malfortajn ŝultrojn; sed la ŝarĝo estas proporcia al la fortoj, same kiel la rekompenco estos proporcia al la rezignacio kaj al la kuraĝo; la rekompenco estos pli bela, ol kiel la aflikto estas dolora; sed estas necese meriti tiun rekompencon, kaj ĝuste pro tio la vivo estas plena de ĉagrenoj.
La militisto, ne sendita al la batalo, ne estas kontenta, ĉar la ripozo sur la kamparo ne donas al li okazojn por avanco; estu do kiel la militisto, kaj ne deziru ripozon, kiu farus senenergia vian korpon kaj malvigla vian animon. Ĝoju, kiam Dio sendos vin en la batalon.
Tiu batalo ne estas la fajro de la milito, sed la amaraĵoj de la vivo, dum kies daŭro kelkfoje estas necesa pli da kuraĝo ol en sangsoifa milito, ĉar iu, kiu firme staras antaŭ malamiko en milito, ne malofte fleksiĝas sub la premo de morala doloro. La homo ne ricevas rekompencon por tiu speco de kuraĝo, sed Dio rezervas al li kronojn kaj gloran lokon. Kiam vin alsaltos motivo de doloro aŭ de ĉagrenoj, klopodu por superi ĝin, kaj kiam vi estos sukcesintaj mastri la impetojn de la malpacienco, de la kolero aŭ de la malespero, diru kun prava kontenteco:
“Mi estis la pli forta.” Feliĉaj la afliktitoj povas do esti komprenata jene: Feliĉaj tiuj, kiuj havas la okazon pruvi sian fidon, sian persistemon kaj sian submetiĝon al la volo de Dio, ĉar ili havos la centoblon de la ĝojo, kiu al ili mankas sur la tero, kaj post la laboro venos La ripozo. (Lacordaire - Le Havre, 1863.)
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap.: V.
Bem sofrer e Mal sofrer
18. Quando Cristo disse: "Bem-aventurados os aflitos, porque deles é o Reino dos Céus", não se referia aos sofredores em geral, porque todos os que estão neste mundo sofrem, quer estejam num trono ou na miséria, mas ah! Poucos sofrem bem, poucos compreendem que somente as provas bem suportadas podem conduzir ao Reino de Deus. O desânimo é uma falta; Deus nos nega consolações, se não tiverdes coragem. A prece é um sustentáculo da alma, mas não é suficiente por si só: é necessário que se apóie numa fé ardente na bondade de Deus. Tendes ouvido frequentemente que Ele não põe um fardo pesado em ombros frágeis. O fardo é proporcional às forças, como a recompensa será proporcional à resignação e à coragem. A recompensa será tanto mais esplendente, quanto mais penosa tiver sido a aflição. Mas essa recompensa deve ser merecida, e é por isso que a vida está cheia de tribulações.
O militar que não é enviado à frente de batalha não fica satisfeito, porque o repouso no acampamento não lhe proporciona nenhuma promoção. Sede como o militar, e não aspireis a um repouso que enfraqueceria o vosso corpo e entorpeceria a vossa alma. Ficai satisfeitos, quando Deus vos envia à luta. Essa luta não é o fogo das batalhas, mas as amarguras da vida, onde muitas vezes necessitamos de mais coragem que num combate sangrento, pois aquele que enfrenta firmemente o inimigo poderá cair sob o impacto de um sofrimento moral. O homem não recebe nenhuma recompensa por essa; espécie de coragem, mas Deus lhe reserva os seus louros e um lugar glorioso. Quando vos atingir um motivo de dor ou de contrariedade, tratai de elevar-vos acima das circunstâncias. E quando chegardes a dominar os impulsos da impaciência, da cólera ou do desespero, dizei, com justa satisfação: "Eu fui o mais forte!"
Bem-aventurados os aflitos, pode, portanto, ser assim traduzido; bem-aventurados os que têm a oportunidade de provar a sua fé, ai sua firmeza, a sua perseverança e a sua submissão à vontade de Deus, porque eles terão centuplicadas as alegrias que lhes faltam na Terra, e após o trabalho virá o repouso. (Lacordaire -Havre, 1863.)
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo –Allan Kardec, cap.: V.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita