domingo, 15 de maio de 2016

Lecioneto / pequena lição - 42

Vocabulário - Vortaro
Afero — causa.
Akcepti — aceitar.
Akvo — água.
Ankoraŭ — ainda.
Antaŭ — diante de.
Apud — junto de, perto de.
Bati — bater.
Batalanto — contendor.
Batali — batalhar, pelejar, contender.
Berlino — Berlim.
Danĝero — perigo.
Decida — decisivo.
Disputi — disputar.
Duelo — duelo.
Eco — qualidade.
Fianĉo — noivo.
Frumatene — de manhã cedo.
Fulmo — relâmpago.
Grava — grave.
Ĝis — até.
Ho — ó.
Inciti — irritar, provocar.
Interbatali — pelejar um com outro.
Kandelo — vela.
Kiuj — que, os quais.
Komuna — comum.
Konstati — verificar.
Kvankam — ainda que embora.
Kvieta — quieto, calmo.
Loko — lugar.
Malhelpi — atrapalhar.
Malpaci — brigar, guerrear-se.
Malsupren — para baixo, descendo.
Marĉo — pântano, paul.
Minaci — ameaçar.
Muso — camundongo, ratinho.
Okazi — acontecer.
Okupo — ocupação.
Opinio — opinião.
Pluraj — diversos, vários.
Poste — depois.
Preni — tomar, agarrar.
Rabobirdo — ave de rapina.
Rano — rã.
Reciproka — recíproco, mútuo.
Renkonti — encontrar.
Saĝa — sensato, ajuizado.
Sekvanta — seguinte.
Sekve — logo, por conseguinte.
Serpento — serpente, cobra.
Sincera — sincero.
Spegulo — espelho.
Super — acima de.
Surprizo — surpresa.
Teruro — terror.
Trankvila — tranquilo.
Triumfo — triunfo.
Vango — face.
Vasta — vasto.
Vojaĝi — viajar.
Vojo — caminho,via.
        ***
Kie loĝas via bopatro? En la domo, kiu staras (= está situada) apud la domo de mia bofrato. Bonaj infanoj amas siajn gepatrojn. Hodiaŭ ni iros promeni kun gesinjoroj Silva. Ni iros viziti niajn gefratojn. Post tiu vizito ni reiros al niaj bogefratoj, kiuj nun loĝas en ĉi tiu urbeto. La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino. Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino. La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj. Mia frato kaj fratino (= gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino. Post la festo ni disiris. Esperanto triumfe disvastiĝadas. Tie la vojo disduiĝas. Li ĉiam diradis la veron. Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko. La kantado estas agrabla okupo. La irado de nia afero estas tute kontentiga. La reĝo sin turnadis kaj returnadis antaŭ spegulo. Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. Li venigis al si el Berlino multajn librojn. Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝigis de honto. La juna vidvino fariĝis denove fianĉino. Li havis tute distingiĝan econ: li estis sincera. Li estis grave malsana, sed nun li ekresaniĝas. Kvietiĝis la ventoj kaj eklumis la suno. Mi eksaltis de surprizo. Du ekbriloj de fulmo eklumigis la nokton. Ekbruligu kandelon, ĉar estas jam mallume. Mi ekdeziris promeni, sed ekpluvego restigis min hejme. “Ĝis revido, patrino!” — li diris kun rideto. “Ĝis revido, mia infano!” — ŝi rediris, kaj du larmoj ekruliĝis sur ŝiaj vangoj. Ni repaciĝu, ni ne rekomencu nian reciprokan incitadon. Pardonu, se ni vin ektimigis, miaj sinjorinoj! Oni vokis lin, sed li ne returnis sin. Mi salutis lin, sed li nin ne resalutis. Ĉe la vido (= à vista) de la serpento li resaltis de teruro.
Roberto vojaĝadis en pluraj landoj kaj fine revenis. Li vizitis sian amikon Jozefo kaj ekvidis je la unua fojo (= pela primeira vez) lian fratinon Sofia. Ŝi estis belega fraŭlino, kaj ŝiaj paroloj estis agrablaj kaj saĝaj. Roberto tuj ekamis Sofian kaj baldaŭ konstatis, ke ankaŭ ŝi eksentis amon por li. Post tri monatoj ili geedziĝis kaj vivadas feliĉaj.
Sur branĉo de arbo sidis dek birdetoj. Ofte ili sidadis tie kaj bele kantadis. Foje venis ĉasisto, ekvidis ilin, ekpafis kaj mortigis du. Kion faris (= fizeram) la aliaj birdetoj? Ili disflugis kaj ne revenis.
Apud marĉo loĝadis muso, kiu amikiĝis kun rano. Unu tagon, ili komencis disputi pri la tero kaj la akvo, kaj ĉar iliaj opinioj estis malsamaj, ili baldaŭ ekmalamikiĝis. Fine, la rano ekkriis: “Mi invitas vin al duelo”. La muso akceptis la inviton. La sekvantan tagon, frumatene, ili renkontiĝis kaj komencis interbatali. Ili bataladis, bataladis, kaj ne pensis pri danĝero. Super iliaj kapoj flugis milvo (= milhafre), granda rabobirdo, kiu rigardis ilin kaj ekridetis; subite ĝi malsupren flugis, ekprenis la batalantojn kaj ilin forportis (levou), por manĝi ilin. Estas malsaĝe malpaci, kiam minacas komuna danĝero.
 Libro: Esperanto Sem Mestre – Sexta Lição.
         Francisco Valdomiro Lorenz
***
Bo - pref. (indica parentesco resultante de casamento): boparenco parente por afinidade, contraparente. bopatro sogro. bofilo genro. bogepatroj sogros, sogro e sogra. ¨ boiĝi kun iu tornar-se contraparente de alguém. Obs.: o prefixo bo- precede o prefixo ge-: bogefratoj cunhados (= cunhado[s] e cunhada[s]).
Dis -  1 pref. (indica desunião, separação, afastamento em diversas direções, dispersão, disseminação) dis-: dissemi disseminar. disa separado, disperso, desunido, espalhado. disigi 1 separar, desunir, dispersar, afastar. Vd. maljungi. 2 discriminar. 3 (fig.) divorciar. disigo 1 separação, desunião, dispersão, disjunção. 2 discriminação. disiĝi 1 (tb. disiri) separar-se, apartar-se. 2 (fig.) divorciar-se. disiĝo separação, desunião, dispersão, disjunção. disiĝinta disperso. fordisigi dissipar, dispersar, fazer desaparecer. fordisiĝi dissipar-se, dispersar-se, desaparecer.
Ek - pref. indica: 1 ação que começa: ekiri pôr-se a caminho, começar a andar. 2 ação momentânea: ekbrilo lampejo. 3 ação súbita: ekkrii exclamar. 4 ação menos intensa: ektuŝi roçar, tocar de leve. eki (i.) começar. ekde desde. || ek! interj. vamos!, apresse-se!, comece! ek al laboro! mãos à obra!
Re - pref. 1 (indica: repetição, reiteração) re-: refari refazer. 2 (indica: retorno à origem) re-: reveni regressar. 3 (indica: ideia geral de recuo, rebate, resposta) re-: rebrili refletir-se. resoni ressoar. ree de novo, em repetição. reen para trás, de volta.
Ad - suf. 1 (ação): kronado coroação. 2 (ação habitual): uzado uso habitual, emprego corrente. 3 (ação prolongada): batalado campanha, luta contínua. 4 (ação repetida): pafado tiroteio. adasismo (poes.: utilização de rimas pobres em E-o, com o mesmo sufixo e a mesma desinência gramatical como: amadas/floradas, beleco/libereco) “adassismo”. adasisto (poét.: aquele que faz rimas pobres em E-o) “adassista”.
-  suf. (indica fazer-se, tornar-se, ficar sendo, transformar-se em, passar a ser): aliĝo adesão. aliĝilo boletim de adesão. arkiĝi tomar a forma de arco, arquear-se. beliĝi embelezar-se. eksiĝi demitir-se, exonerar-se. glaciiĝi gelar-se, tornar-se gelo. liberiĝi libertar-se. paliĝi empalidecer. ruĝiĝi ruborizar-se, corar. Obs.: 1 transforma verbos transitivos em intransitivos: finiĝi acabar, terminar. komenciĝi começar. 2 não é recomendável o uso de iĝi como vocábulo autônomo (iĝi ruĝa, iĝi alia, iĝi edzo), preferindo-se em seu lugar fariĝi (fariĝi ruĝa, fariĝi alia, fariĝi edzo).
Ig -  suf. (indica fazer, tornar) igi fazer, mandar: igu lin labori faça-o trabalhar. Obs.: o complemento de igi só pode ser verbo: igi konstrui, igi supozi. Com adjetivos e substantivos, usa-se fari: fari bela, fari publika, fari reĝo: oni faris lin reĝo fizeram-no rei. vi faris min malfeliĉa você me fez infeliz. beligi embelezar. eksigi demitir, exonerar. klarigi clarificar, esclarecer, explicar.
Dicionário de Túlio Flores
        Português-Esperanto / Esperanto-Português


Nenhum comentário:

Postar um comentário