sexta-feira, 6 de maio de 2016

KURAĜON!


Kuraĝe antaŭen, ho fratoj amataj!
Ne perdu la fortojn, dubante pri l’ vero!
La dubo kondukas al la senkompataj
furioj perfidaj de l’ fi-malespero!

Ne estas ja sonĝo, ne estas ĥimero
ĉi tiuj paroloj, al vi direktataj
el nia rilate pli alta ĉi sfero:
ver-fakt’ ili estas, kaj ne mensogataj.

Ĉu l’ mondo ricevos ja ilin kun moko,
ĉu diros ja multaj ke vi iluzias?
Ne timu, kuraĝe aŭskultu, la voko

de l’ vero ne trompas, ĝi ne fantazias.
Laŭeble daŭrados paroli la mondo
spirita al la laborema fratrondo.

3/9/1943 - Antoni Grabowski.
Libro: Voĉoj de poetoj El La Spirita Mondo
PLURAJ AŬTOROJ / Valdomiro Lorenz

Nenhum comentário:

Postar um comentário