domingo, 1 de maio de 2016

La Melankolio / A Melancolia

La Melankolio.
25. Ĉu vi scias, kial ia malpreciza malĝojo kelkfoje kaptas vian animon kaj igas vin trovi la vivon amara? Ĝi devenas de tio, ke via Spirito, aspirante la feliĉon kaj liberecon, sed katenite al la korpo, kiu enkarcerigas lin, lace konsumiĝas pro vanaj penoj por liberiĝi. Sed, vidante, ke tiuj penoj estas senutilaj, li falas en senkuraĝecon, kaj la korpo ricevas la influon de tiu senkuraĝeco; malvigleco, laciĝo kaj kvazaŭa apatio ekposedas vin, kaj vi sentas malfeliĉon.
Kredu al mi, rezistu energie al tiuj impresoj, kiuj malfortigas vian volon. Tiuj aspiroj al pli bona vivo estas denaskaj en la Spirito de ĉiu homo, sed ne serĉu ĝin sur la tero; kaj nun, kiam Dio sendas al vi Siajn Spiritojn, por instrui vin pri la feliĉo, kiun Li destinas por vi, atendu pacience la anĝelon de la liberigo, kiu venas helpi vin rompi la ligilojn, kiuj tenas vian Spiriton en kaptiteco. Pensu, ke vi devas plenumi, dum via provo sur la tero, mision, pri kiu vi neniel konscias, aŭ dediĉante vin al via familio, aŭ plenumante diversajn devojn, kiujn Dio konfidis al vi.
Kaj se, dum la daŭro de tiu provo, kvitigante vin de via tasko, vi vidas la zorgojn, la maltrankvilojn, la ĉagrenojn torente fali sur vin, estu fortaj kaj kuraĝaj, por ilin elteni. Brave kontraŭstaru ilin; ili estas nedaŭraj kaj kondukos vin al la amikoj, kiujn vi priploras kaj kiuj, ĝojante pro via alveno inter ilin, etendos al vi la brakojn, por konduki vin al loko, kien ne eniras la surteraj ĉagrenoj. - Francisko de Ĝenevo, Bordeaux.
         Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. V.
A Melancolia
25. Sabeis por que uma vaga tristeza se apodera por vezes de vossos corações, e vos faz sentir a vida tão amarga? É o vosso Espírito que aspira à felicidade e à liberdade, mas, ligado ao corpo que lhe serve de prisão, se cansa em vãos esforços para escapar. E, vendo que esses esforços são inúteis, cai no desânimo, fazendo o corpo sofrer sua influência, com a languidez, o abatimento e uma espécie de apatia, que de vós se apoderam, tornando-vos infelizes.
Acreditai no que vos digo e resisti com energia a essas impressões que vos enfraquecem a vontade. Essas aspirações de uma vida melhor são inatas no Espírito de todos os homens, mas não a busqueis neste mundo. Agora, que Deus vos envia os seus Espíritos, para vos instruírem sobre a felicidade que vos está reservada, esperai pacientemente o anjo da libertação, que vos ajudará a romper os laços que mantêm cativo o vosso Espírito. Pensai que tendes a cumprir, durante vossa prova na Terra, uma missão de que já não podeis duvidar, seja pelo devotamento à família, seja no cumprimento dos diversos deveres que Deus vos confiou.
E se, no curso dessa prova, no cumprimento de vossa tarefa, virdes tombarem sobre vós os cuidados, as inquietações e os pesares, sede fortes e corajosos para os suportar. Enfrentai-os decisivamente, pois são de curta duração e devem conduzir-vos junto aos amigos que chorais, que se alegrarão com a vossa chegada e vos estenderão os braços, para vos conduzirem a um lugar onde não tem acesso as amarguras terrenas. - François de Genève, Bordeaux.
         Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. V.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita