sábado, 7 de maio de 2016

Principoj de la Spiritisma Doktrino pri la estontaj punoj / Princípios da Doutrina Espírita sobre as pernas futuras.

Principoj de la Spiritisma Doktrino pri la estontaj punoj
La Spiritisma Doktrino rilate la estontajn punojn, ne baziĝas sur antaŭkonceptita teorio; ĝi ne estas sistemo anstataŭanta alian sistemon: pri ĉio ĝi sin apogas sur observoj, kaj ĉi tiuj ja donas al ĝi plenan aŭtoritaton. Neniu iam prezentis al si, ke la animoj post la morto troviĝos en tiaj aŭ tiaj kondiĉoj; estas ja tiuj samaj animoj foririntaj de sur la Tero, kiuj hodiaŭ venas al ni por inici nin en la misterojn de la estonta vivo, por priskribi al ni sian feliĉan aŭ malfeliĉan situacion, la impresojn, la transformiĝon per la morto de la korpo, unuvorte kompletigante la instruojn de la Kristo en tiu rilato.
Estas necese aserti, ke en ĉi tiu okazo la revelacioj ne venas de unu sola Spirito, kiu povus vidi aferojn de sia vidpunkto, sub unu sola aspekto, ankoraŭ regate de surteraj antaŭjuĝoj. Ankaŭ la revelacio ne estas ekskluzive donita al ia individuo, kiu povus konduki sin per ŝajnaĵoj aŭ per ia ekstaza vizio trompebla, kaj tio multfoje estas nenio alia ol reflekso de ekzaltita imagemo.
Temas ja pri sennombraj ekzemploj donitaj de Spiritoj el ĉiuj kategorioj, ekde tiuj plej altrangaj ĝis tiuj plej malaltklasaj, per tiom do aliaj helpantoj (mediumoj) disaj tra la mondo, kaj tiel la revelacio ne estas privilegio de iu homo, ĉar ĉiuj povas provi ĝin kaj observi ĝin, ne devigante sin kredi laŭ kredo de aliulo.
Libro: La Ĉielo kaj la Infero – Allan Kardec, ĉap.: VII 1-a Parto.
Princípios da Doutrina Espírita sobre as pernas futuras.
A Doutrina Espírita, no que respeita às penas futuras, não se baseia numa teoria preconcebida; não é um sistema substituindo outro sistema: em tudo ela se apóia nas observações, e são estas que lhe dão plena autoridade. Ninguém jamais imaginou que as almas, depois da morte, se encontrariam em tais ou quais condições; são elas, essas mesmas almas, partidas da Terra, que nos vêm hoje iniciar nos mistérios da vida futura, descrever-nos sua situação feliz ou desgraçada, as impressões, a transformação pela morte do corpo, completando, em uma palavra, os ensinamentos do Cristo sobre este ponto.
Preciso é afirmar que se não trata neste caso das revelações de um só Espírito, o qual poderia ver as coisas do seu ponto de vista, sob um só aspecto, ainda dominado por terrenos prejuízos. Tampouco se trata de uma revelação feita exclusivamente a um indivíduo que pudesse deixar-se levar pelas aparências, ou de uma visão extática suscetível de ilusões, e não passando muitas vezes de reflexo de uma imaginação exaltada.
Trata-se, sim, de inúmeros exemplos fornecidos por Espíritos de todas as categorias, desde os mais elevados aos mais inferiores da escala, por intermédio de outros tantos auxiliares (médiuns) disseminados pelo mundo, de sorte que a revelação deixa de ser privilégio de alguém, pois todos podem prová-la, observando-a, sem obrigar-se à crença pela crença de outrem.
Livro: O Céu e o Inferno – Allan Kardec, cap.: VII 1ª Parte.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita