domingo, 22 de maio de 2016

PRI LA ĈIELA URBO - Teodoro A. Dolejŝ.


Mi ne parolas pri la urbo bela,
en kiu la animoj tre feliĉaj
sin sentas, kie ilin lumo hela
ĝojigas, nek pri la koloroj riĉaj
aŭ kantoj de sublimaj harmonioj
de la ĉiel-anĝelaj sinfonioj,
ĉar mankas en ter-lingvo la esprimoj
por bone tion per paroloj diri;
ekzaktajn vortojn havas nur l’ animoj
el zon’ tre alta, sed en ĝi mi spiri
ne povus nun ankoraŭ, kvankam Dio
permesis al mi scii jam pri io
el tiu sfero, kie l’ idealoj
plej altaj de l’ spirit’ efektiviĝis,
kaj kien post la venko en bataloj
de l’ viv’ de l’ provoj fine transportiĝis,
al kiu la Juĝist’ la rajton donis
ĝuadi, kion Dia Mens’ komponis.
Mi kial tion do al vi mencias?
Por veki en vi veran intereson
pri Dio kaj pri virto, ĉar mi scias,
ke multaj homoj amas la progreson
spiritan; havu ili do l’ esperon
por venki ĉiam surteran suferon.

27/9/1943 - Teodoro A. Dolejŝ.
Francisco Valdomiro Lorenz.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário