terça-feira, 23 de julho de 2013

Por niaj malamikoj / PARA OS INIMIGOS

Por niaj malamikoj kaj por tiuj, kiuj deziras al ni malbonon
46. Antaŭparolo. Jesuo diris: Amu viajn malamikojn. Tiu maksimo estas la supro de la kristana karitemo; sed per tio Jesuo neniel opinias, ke ni devas havi por niaj malamikoj tian saman korinklinon, kian ni havas por niaj amikoj; per tiuj paroloj li diras al ni, ke ni forgesu la ofendojn, ni pardonu al ili la malbonon, kiun ili faras al ni, ni pagu al ili la malbonon per bono. Krom la merito, kiu tio estas en la okuloj de Dio, tio montras al la okuloj de la homoj la veran superecon. (ĉap.XII, §§ 3 kaj 4.)
47. Preĝo. Mia Dio, mi pardonas al N.... la malbonon, kiun li al mi faris kaj tiun, kiun li volis al mi fari, tiel kiel mi deziras, ke Vi al mi pardonu kaj li Mem al mi pardonu la kulpojn, kiujn mi eble faris. Se Vi metis lin sur mian vojon kiel provon, Via volo plenumiĝu.
Deturnu de mi, ho mia Dio, la ideon malbeni lin kaj ĉian deziron malican kontraŭ li. Permesu, ke mi nenian ĝojon sentu pro la malfeliĉoj, kiuj povos okazi al li, nek ian ĉagrenon pro la bonaĵoj, kiuj povos esti al li donataj, por ke mia animo ne malpuriĝu per pensoj neindaj je kristano.
Povu Via boneco, Sinjoro, etendiĝi super lin kaj gvidi lin al pli bonaj sentoj pri mi!
Bonaj Spiritoj, inspiru al mi forgeson pri la malbono kaj memoron pri la bono. La malamo, venĝemo, deziro repagi al li malbonon per malbono neniel eniru en mian koron, ĉar malamo kaj venĝemo estas propraj nur al la malbonaj Spiritoj, ĉu en la karno, ĉu ekster la karno! Kontraýe, mi estu preta aletendi al li fratan manon, doni al li bonon por malbono, kaj veni helpi lin, se tio estas en mia povo!
Mi deziras, por provi la sincerecon de miaj paroloj, ke estu al mi donata okazo esti al li utila; sed precipe gardu min, ho mia Dio, ke mi ne faru tion pro fiero aŭ parado, lin malaltigante per humiliga grandanimeco, kio perdigus al mi la frukton de mia ago, ĉar tiam mi meritus, ke estu al mi aplikitaj jenaj paroloj de Jesuo: Vi Jam ricevis vian rekompencon. ( ĉap. XIII, §§ 1 kaj sekv.)
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XXVIII.
PARA OS INIMIGOS E OS QUE NOS QUEREM MAL
46. PREFÁCIO - Jesus disse: Amai os vossos inimigos. Esta máxima nos revela o que há demais sublime na caridade cristã. Mas Jesus não queria dizer que devemos ter pelos inimigos a mesma ternura que dedicamos aos amigos. Por essas palavras ensina-nos a perdoar as ofensas, perdoar todo o mal que nos fizerem e pagar o mal como bem. Além do merecimento que tem essa conduta aos olhos de Deus, serve para mostrar aos homens o que é a verdadeira superioridade.
47. PRECE - Meu Deus, perdôo a Fulano o mal que me fez e o que pretendia fazer-me, como desejo que me perdoeis, e que ele por sua vez me perdoe as faltas que eu tenha cometido. Se o pusestes no meu caminho como uma prova, seja feita a Vossa vontade. Afastai de mim, oh! Meu Deus, a idéia de maldizê-lo, e qualquer sentimento malévolo contra ele. Que eu não sinta jamais nenhuma alegria pelos males que o possam atingir, nem qualquer aborrecimento pelos benefícios que ele venha a receber, a fim de não manchar minha alma com sentimentos indignos de um cristão.
Possa a Vossa bondade, Senhor, ao tocar-lhe o coração, induzi-lo a melhores sentimentos para comigo!
Bons Espíritos, inspirai-me o esquecimento do mal e a lembrança constante do bem! Que nem o ódio, nem o rancor, nem o desejo de lhe retribuir o mal com o mal, penetrem no meu coração, porque o ódio e a vingança são próprios unicamente dos maus Espíritos, encarnados e desencarnados! Que eu esteja, pelo contrário, sempre pronto a lhe estender a mão fraterna, a pagar- lhe o mal com o bem, e a ajudá-lo quando possível.
Desejo, para experimentar a sinceridade das minhas palavras, que se me apresente uma oportunidade de lhe ser útil. Mas, sobretudo, oh! Meu Deus, preservai-me de fazê-lo por orgulho ou ostentação, abatendo-o com uma generosidade humilhante, o que anularia os méritos da minha atitude. Porque, nesse caso, eu bem mereceria estas palavras do Cristo: Já recebestes a vossa recompensa. (Cap. XIII. nº. 51 e segs.).
Livro: O Evangelho segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XXVIII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário