quarta-feira, 3 de julho de 2013

POR SINMORTIGINTO / Por Um Suicida

POR SINMORTIGINTO
71. Antaŭparolo. La homo neniam havas la rajton disponi pri sia propra vivo, ĉar nur al Dio apartenas la rajto eltiri lin el la surtera sklaveco, kiam Dio juĝas oportune. Tamen la dia justeco povas mildigi sian rigoron konsidere al cirkonstancoj, sed ĝi uzas sian tutan severecon kontraŭ tiu, kiu volis ne submeti sin al la provoj de la vivo. La sinmortiginto similas malliberulon, kiu forkuras el sia karcero, antaŭ ol finiĝis lia puno; kiam  rekaptita, li estas tenata pli severe. Tiel okazas al la sinmortiginto, kiu kredas, ke li liberiĝas el la nunaj suferoj kaj implikiĝas en pli grandajn malfeliĉojn. (ĉap. V, §§ 14 kaj sekv.)
72. Preĝo. Ni scias, ho mia Dio, la sorton destinitan al tiuj, kiuj malobeas Viajn leĝojn, memvole mallongigante siajn vivtagojn; sed ni scias ankaŭ, ke Via favorkoreco estas senlima: bonvolu etendi ĝin sur la animon de N... Povu niaj preĝoj kaj Via kompatemo mildigi la amarecon de la suferoj, kiujn li trapasas, ĉar li ne havis kuraĝon, por atendi la finon de siaj provoj!
Bonaj Spiritoj, kies misio estas helpi la malfeliĉulojn, prenu lin sub vian protekton: inspiru al li bedaŭron pro sia kulpo, kaj via helpo donu al li forton, por elteni kun pli da rezignacio la novajn provojn, kiujn li estas suferanta por ripari sian eraron. Forigu de li la malicajn Spiritojn, kiuj povus denove lin konduki al la malbono kaj plilongigi liajn suferojn, igante lin perdi la frukton de siaj estontaj provoj.
Al vi, kies malfeliĉo estas la temo de niaj preĝoj, ni deziras, ke povu nia kompato mildigi vian amarecon kaj naski en vi la esperon pri estonteco pli feliĉa! Tia estonteco estas en viaj manoj; fidu al la boneco de Dio, kies brakoj estas ĉiam malfermitaj al ĉiuj pentantoj kaj restas fermitaj nur al la malmolaj koroj.
Libro: La Evangelio Laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XXVIII
Por Um Suicida
 71 – Prefácio – O homem não tem  jamais o direito de dispor da sua própria vida, pois só a Deus compete tirá-lo do cativeiro terreno, quando o julgar oportuno. Apesar disso, a justiça divina pode abrandar o seu rigor, em virtude de certas circunstâncias, reservando, porém, toda a sua severidade para aquele que quis furtar-se às provas da existência. O suicida assemelha-se ao prisioneiro que escapa da prisão antes de cumprir a sua pena, e que ao ser preso de novo será tratado com mais severidade. Assim acontece, pois com o suicida, que pensa escapar às misérias presentes e mergulha em maiores desgraças. (Cap. V, nº 14 e segs.)
72 – Prece – Sabemos qual a sorte que espera os que violam a vossa lei, Senhor, para abreviar voluntariamente os seus dias! Mas sabemos também que a vossa misericórdia é infinita. Estendei-a sobre o Espírito de Fulano, Senhor! E possam as nossas preces e a vossa comiseração abrandar as amarguras dos sofrimentos que suporta, por não ter tido a coragem de esperar o fim das suas provas! Bons Espíritos, cuja missão é assistir os infelizes, tomai-o sob a vossa proteção; inspirai-lhe o remorso pela falta cometida, e que a vossa assistência lhe dê a força de enfrentar com mais resignação às novas provas que terá de sofrer, para repará-la. Afastai dele os maus Espíritos, que poderiam levá-lo novamente ao mal, prolongando os seus sofrimentos, ao fazê-lo perder o fruto das novas experiências. E a ti, cuja desgraça provoca as nossas preces, que possa a nossa comiseração adoçar a tua amargura, fazendo nascer em teu coração a esperança de um futuro melhor!. Esse futuro está nas vossas próprias mãos: confia na bondade de Deus, que espera sempre por todos os que se arrependem, e só é severo para os de coração empedernido.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo - Allan Kardec, cap. XXVIII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário