sexta-feira, 20 de janeiro de 2017

Ne kredi / NÃO CRER

Ne kredi
“Sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.” – Jesuo / MARKO, 16 : 16.
La nekredantoj estas tiuj, kiuj restas. Por ili, ĉiuj vivoesprimoj reduktiĝas al finhavaj sensaĵoj, perdiĝontaj en la malluman mortabismon.
Kiuj levas sian koron al la plej alta vivo, tiuj estas savitaj. Iliaj labortagoj estas ŝtupoj de senfina lumŝtuparo. Per energia penado kaj peza lukto, ili preterdistancas siajn similulojn kaj, kvankam konfesante la propran neperfektecon, ili difinas al si la ĉirkaŭan pejzaĝon kaj identigas la evoluirejojn. Plenaj de kuraĝo, ili sentas, ke ili plenumas la malfacilan taskon supreniri la monton de amo kaj saĝo.
Kiuj tamen ne kredas, tiuj malvastigas siajn horizontojn kaj vidas nur per tomboiraj okuloj, inertaj koncerne pripensadon kaj taksadon.
Jesuo asertis, ke tiuj estas kondamnitaj.
Unuavide tia aserto ŝajnas ne akordi kun la grandanimeco de la Majstro.
Kondamnitaj de kiu kaj al kio?
La justeco de Dio estas kunigita kun la kompato, kaj la eterna infero estas nur dogma imagaĵo.
Tamen nepre necesas rekoni, ke kiuj ne kredas la grandecon de la propra destino, tiuj sin mem kondamnas en la plej malaltajn sferojn de la vivo. Pro la kutimo nur akcepti tion videblan, ili daŭre restos sur la polvo, memvole nekapablaj aliri pli altajn regionojn, dum la aliaj paŝas survoje al la certeco de la senmorta vivo.
La kredo estas amika lampo, kies flamon subtenas la eterna suno de l’ fido kaj la blovoj de neado kaj dubo neniam estingas.
Sed la nekredo konas la vivon nur laŭ la ombroj ĵetataj de la propraj movoj, akceptante nenion ekster la nokto kaj la marĉo en kiujn ĝi sin mem kondamnis.
Emmanuel / Chico Xavier.
Libro: “Vojo, Vero kaj Vivo” - ĉapitro 163.
NÃO CRER
“Mas quem não crer será condenado.” – Jesus / MARCOS, capítulo 16, versículo 16.
Os que não crêem são os que ficam. Para eles, todas as expressões da vida se reduzem a sensações finitas, destinadas à escura voragem da morte.
Os que alçam o coração para a vida mais alta estão salvos. Seus dias de trabalho são degraus de infinita escada de luz. A custa de valoroso esforço e pesada luta, distanciam-se dos semelhantes e, apesar de reconhecerem a própria imperfeição, classificam a paisagem em torno e identificam os caminhos evolutivos. Tomados de bom ânimo, sentem-se na tarefa laboriosa de ascensão à montanha do amor e da sabedoria.
No entanto, os que não crêem, limitam os próprios horizontes e nada enxergam senão com os olhos destinados ao sepulcro, adormecidos quanto à reflexão e ao discernimento.
Afirmou Jesus que eles se encontram condenados.
A primeira vista, semelhante declaração parece em desacordo com a magnanimidade do Mestre.
Condenados a que e por quem?
A justiça de Deus conjuga-se à misericórdia e o inferno sem-fim é imagem dogmática.
Todavia, é imperioso reconhecer que quantos não crêem, na grandeza do próprio destino, sentenciam a si mesmos às mais baixas esferas da vida. Pelo hábito de apenas admitirem o visível, permanecerão beijando o pó, em razão da voluntária incapacidade de acesso aos planos superiores, enquanto os outros caminham para a certeza da vida imortal.
A crença é lâmpada amiga, cujo clarão é mantido pelo infinito sol da fé. O vento da negação e da dúvida jamais consegue apagá-la.
A descrença, contudo, só conhece a vida pelas sombras que os seus movimentos projetam e nada entende além da noite e do pântano a que se condena por deliberação própria.
Livro: Caminho, Verdade e Vida, cap.: 163
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita