quarta-feira, 5 de abril de 2017

Ĉe la komuna penado / No esforço comum

Ĉe la komuna penado
“Ĉu vi ne scias, ke malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason?” – Paŭlo /  II KORINTANOJ, 5 : 6.
Ni ne forgesu, ke niaj pensoj, paroloj, sintenadoj kaj agoj efikas kiel mensaj modliloj sur niajn kunvivantojn, kaj ke reciproke ni ĉiutage ricevas la aliulan influon ĉe la konstruado de nia propra destino.
Kaj ĉar ni ricevas laŭ tio, kiel ni altiras kaj rikoltas, ni tial sciu doni tion plej bonan el ni, por ke la aliaj reciproke proponu la plej bonan el si mem.
Ĉiuj viaj pensoj efikas sur la mensojn de viaj kunuloj.
Ĉiuj viaj paroloj estigos impulsojn en viaj aŭskultantoj.
Ĉiuj viaj skriboj naskos imagojn en viaj legantoj.
Ĉiuj viaj agoj estas vivaj formoj, influantaj viajn rondanojn.
Kiom ajn vi provos izoliĝi, vi ĉiam restos vivanta peco de la ekzistadmaŝino.
La radoj sidantaj sur la grundo garantias la komfortecon kaj la sekurecon de la veturilo.
Ni estas skipo da laboristoj agantaj laŭ perfekta interdependeco.
El la kvalito de nia penado venas la sukceso aŭ la fiasko de la tuto.
Nia vivo, kia ajn la batalkampo, estas granda metiejo de modlado.
Ni sklaviĝos al la mallumo aŭ liberiĝos por la gloro de l’ lumo laŭ la vivaj modliloj produktitaj de niaj direktivoj kaj faroj.
Ni memoru pri honesteco kaj nobleco ĉe la plej sensignifaj agoj, kaj denove prezentu al ni la lecionon de la Evangelio:
“Malmulto da fermentaĵo fermentigas la tutan mason.”
Ni faru el nia vojo benatan fonton de laboro kaj frateco, helpo kaj espero, por ke nia Laborplena Hodiaŭo transformiĝu en Dian Morgaŭon.
EMMANUEL / Chico Xavier.
Libro: Viva Fonto, ĉapitro 161.
No esforço comum 
“Não sabeis que um pouco de fermento leveda a massa toda?”  Paulo (II Coríntios, 5:6) 
Não nos esqueçamos de que nossos pensamentos, palavras, atitudes e ações constituem moldes mentais para os que nos acompanham. Cada dia, por nossa vez, sofremos a influência alheia na construção  do  próprio destino.
E, como recebemos conforme atraímos, e colhemos segundo plantamos é imprescindível saibamos fornecer o melhor de nós, a fim de que os outros nos proporcionem o melhor de si mesmos.
Todos os teus pensamentos atuam nas mentes que te rodeiam.
Todas as tuas palavras gerarão impulsos nos que te ouvem.
Todas as tuas frases escritas gerarão imagens nos que te lêem.
Todos os teus atos são modelos vivos, influenciando os que te cercam.
Por mais que te procures isolar, serás sempre uma peça viva na máquina da existência.
As rodas que pousam no chão garantem o conforto e a segurança do carro.
Somos uma equipe de trabalhadores, agindo em perfeita interdependência.
Da qualidade do nosso esforço nasce o êxito ou  surge o fracasso do  conjunto.
Nossa vida, em qualquer setor de luta, é uma grande oficina de moldagem.
Escravizar-nos-emos ao  cativeiro da sombra ou  libertar-nos-emos para a glória da luz, de conformidade com os moldes vivos que as nossas diretrizes e ações estabelecem.
Lembremo-nos da retidão e da nobreza nos mais obscuros gestos.
Recordemos a lição do Evangelho.
“Um pouco de fermento leveda a massa toda.” Façamos do próprio caminho  abençoado manancial de trabalho e fraternidade, auxilio e esperança, a fim de que o nosso Hoje Laborioso se converta para nós em Divino Amanhã.
Livro: Fonte Viva, cap. : 161.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita