domingo, 9 de abril de 2017

Cerebro kaj “Dialogo inter du Sistemoj”: Materiisma kaj Spiritualisma. - Nubor Fakure.

Pierre Simon, Marquizo de Laplace, publikigis la Ĉiela Meĥaniko kiam havante 24 jarojn, skribante pri la rilatoj inter planedoj kaj suno, ankaŭ pri la konstantaj distancoj inter ili. Li faris resumon el sia matematika laboro en la “Ekspozicio pri la Sistemo de la Mondo”. Laŭ onidiro, Napoleão Bonaparte lin demandis pri ne mencii, en lia laboro, la Kreanton de la Universo; Laplace estus respondinta: “Sinjoro, mi ne spertis neceson rilatan al tia hipotezo”.
La demando, nuntage, konsiderante la antaŭenigojn de la Neŭrosciencojn povus esti: la hipotezo pri la ekzistado de la spirito estas ankoraŭ necesa? Kion, finfine, ne lernis el la Neŭrosciencoj?
Tiu kono estas rezulto el grandega antaŭenigo de la teknologio uzata por esplori la funkciantan cerebron – la funkcia resonanco indikas kiujn cerebrajn areojn estas aktivaj dum homo disvolvas specifan taskon; la stimulado magnetika trakrania stimulas aŭ eliminas aktivecon en cerebraj areoj, kaj ekzistas serio da bioĥemiaj studadoj kreantaj la eblecon je analizi la aktivecon de ununura neŭrono dum ĝiaj ŝanĝoj ĥemiaj. El tiuj serĉesploradoj, ni lernis ke la plej granda parto de nia vivo estas gvidata de “cerebro plenumanta” kaj de “cerebro emocia”.
Ni analizu tri taskojn de ni kutime plenumataj: baniĝi, iri al superbazaro, celante aĉeti la semajnaferojn kaj manĝi en restoracio.
Tia plenumo dependos je integreco de la fruntaj loboj kaj de la limba sistemo (grupo da cerebraj strukturoj kiuj regas emociojn kaj sinteno). Ni bezonas baniĝi, pretigi la vestojn uzendajn, ne malfruiĝe eliri el hejmo, reidentigi trafikajn preferojn, eviti impulsojn por aĉeti nebezonatajn aferojn, ne distriĝi dum la aĉetaktiveco celante plenumi la horaron de aliaj sindevigoj, ŝanĝi strategion se io ne okazos laŭ la aĉetplano (ekzemple: aĉeti buteron se ne estos margarino), denove legi la liston celante eviti eventualjn erarojn en aĉetado kaj identigi la varkategoriojn sur la bretoj. Reirinte hejmen, mi kaj edzino iras al restoracio, kie novaj taskoj nin atendas. Tie komencas la ago de serio da rimedoj emociaj – mi serĉas kelneron ĉiam ĝentila antaŭ ni, kumplimentas amikojn kiuj nin akompanos, spertas rememorojn pri amikoj de la fakultato kaj ĉe iu el ili mi asociigas antaŭajn faktojn al la loka, hodiaŭa scenejo. Subite, io iomete ĝenas min; post kelka tempo, mi komprenas ke la muziko en la restoracio kunportas al mi nekonsciajn rememorojn pri malbonaj momentoj travivataj de mi pasintece, dum aŭdante tian muzikon – sciencistoj diras ke ni havas la identecon de niaj rememoroj kaj de la faktoj kiujn ni deziras forgesi. Ili ankaŭ priskribis Terion pri la Menso, rivelante ke en regiono de la frunta kortekso, ni sukcesas identigi aliulajn emociojn – estis tiel ke mi perceptis moderigon sur la mieno de mia edzino, tianiere konkludante ke ĉiuj bonaj esperoj plenumiĝis. Nia renkonto estis agrabla por ĉiuj.
Helpe de tia serĉado, oni priskribis la spegulneŭronojn. Tiu eksperimenta konstato estas tre interesa. Ni revidu tri el ĝiaj etapoj: mi movas mian dekstran brakon aŭ prenas plumon por skribi. La funkcia resonanco aperigas imagojn, ĉe la regiono frunta maldekstra, rivelanta la areojn asociiĝatajn al miaj movoj. Nun, vi nur spektas la sperton, rigardante miajn brakmovojn; resonanco funkcia el via cerebro montros al ni, surprizigataj, imagojn similajn al tiuj miaj imagoj, ŝajne dirante ke vi ankaŭ movis la brakon –, tion okazigis viaj spegul-neŭronoj – kaj ankoraŭ pli surprizige, estas ke se mi nur imagas mian propran brakmovon, tiu mensa ago provokos la aperon de egalaj imagoj en la resonanca registro. Jen bona temo por serĉado: la psikografio povas gardi ian rilaton kun la spegul-neŭronoj?
Alia interesa eksperimento: najbaro invitas min por spekti piedpilkan ludon en stadio proksima al mia hejmo. Spite al lia ĝentileco, mi estis devigata al rifuzi la inviton, ĉar ne povus eliri je tiu horo. Kio, ververe, devigis min rifuzi la inviton? Freud trovus ian neŭrozo-rilatan eksplikon en mia nekonscio, sed la neŭroscienco elmontradas ke tia invito provokis, en mi, kelkajn stimulojn kiuj fizike reefikas en mi – somataj markiloj kiuj igas min anticipi emocion: la ĉampioneca tabelpozicio de la teamo favore al kiu mi partizanas igas min antaŭvidi venkon de la oponanta team o. Tiu neŭrologia nekonscio, nune, konkuras ĉe la pasinteca psikanaliza paradigmo. La homa cerebro havas specialan kompetentecon por kodigi la realon, nune, celante ĝin montri estonte, kun modifoj kiuj mildigas niajn angorojn.
La materiisma paradigmo akceptas ke ĉia mensa fenomeno devenas el biologia ŝanĝo en la cerebro – ne ekzistas menso sen cerebro. Do kie restas la animo? Ĉu ĝi estas la «fantomo de la maŝino» kiel oni pasintece proponis? Laŭ mia pensmaniero la respondo estas simpla: la spirita realeco apartenas al alia klaso de fenomenoj kaj postulas alispecajn ordojn de eksperimentoj por esti elmontrata. Unue, konsideri ke la aserton la kiu la frunta lobo plenumas niajn decidagojn, elektojn, movigas nian korpon dum la marŝado estas trompo – la remilo ne movigas la barkon, nek la helico flugigas la aeroplanon – estas la homa persono tiu, kiu regas sur la cerebra fiziologio; tiu lasta kreas la dispozicion por la taskplenumo. Due, estas serio da fenomenoj kiuj la teknologio nuna ne povas ekspliki, granda kategorio da fenomenoj kiuj nur povus esti eksplikataj kiel ago de la spiritoj inter kies ekzemploj estas konsciaj spertoj ekster la korpo kaj la grandega aro da mediumaj fenomenoj.
Estas antaŭ mi libro pri cerebroj. Mi ĝin legis gustumante ĝiajn lecionojn. Mi lernis dekon da novaĵoj; la libro estas tre bone skribita, ĝia legado estas milda, la ĉapitroj estas bone aranĝitaj. Ĝis estas ilustrita de imagoj bonaj, didaktikaj, bone kolorigitaj kaj proksimaj de la realaĵo. Mi nur ne vidas en ĝi la aŭtoron, la personon kiu skribis ĝin... estas ĝuste tiel ke la sciencisto analizas la cerebron... spektakla anatomio, fiziologio admiregiga, sed ĝi, la cerebro, ankaŭ ne rivelas ĝian kontrolanton – la animo en ĝi loĝanta.
Traduko: Saulo Wanderley (RJ)
***
Nubor Fakure estas neŭro-kirurgiisto, fondinto kaj direktoro de la Insituto de la Cerebro, en Campinas, São Paŭlo – Brazilo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário