quinta-feira, 20 de abril de 2017

En la kulto al preĝado / No culto à prece.

En la kulto al preĝado.
“Kaj post ilia preĝado skuiĝis la loko, en kiu ili kolektiĝis, kaj ili ĉiuj pleniĝis de la Sankta Spirito.” - LA AGOJ, 4 : 31.
Ĉiu el ni disĵetas ĉirkaŭen fortojn kreivajn aŭ detruajn, agrablajn aŭ malagrablajn por la privata rondo, en kiu li moviĝas.
La arbo efikas sur nin per la subtila substanco de siaj emanaĵoj.
La araneo vivas en sia propra reto.
La abelo povas konstante flugadi, sed ĝi ripozas ne aliloke ol em la fakoj de sia abelujo.
Tiel same ankaŭ la homo vivas en la mezo de siaj propraj mensaj kreaĵoj.
Niaj pensoj estas muroj, interne de kiuj ni enfermiĝas, aŭ flugiloj, per kiuj ni progrese ascendas.
Kiel vi pensas, tiel vi vivos.
Nia intima vivo - nia loko.
Por ke ni ne perturbu la leĝojn de la Universo, la Naturo donas al ni la benojn de la vivo nur konforme al niaj konceptoj.
Enfermiĝu, kaj vi rigardos la limon de ĉio, kio ĉirkaŭas vin.
Eksteriĝu el vi mem, kaj vi konscios la nemezureblon de ĉio, kio ekzistas.
Por ke ni altiĝu kun ĉiuj elementoj de nia rondo, ni ne konas alian rimedon krom la preĝo petanta pri lumo, amo kaj vero.
La preĝo, esprimanta ardan aspiron al spirita altiĝo pere de scio kaj virto, estas la forto, kiu prilumas la idealon kaj sanktigas la laboron.
La Agoj rakontas, ke, post la preĝado de la apostoloj, skuiĝis la loko, en kiu ili kolektiĝis, kaj ili pleniĝis de la Sankta Spirito : lumiĝis ilia strebo al frateco, altiĝis iliaj mensoj unuiĝintaj por superaj celoj, kaj sanktiga energio feliĉigis al ili la animon.
Ne forgesu do, ke la kulto al la preĝado estas decida progresrimedo. La preĝo kun ĉiu tago renovigos vin por la laboro de la Sinjoro, eĉ se vi tion ne konscias mem.
EMMANUEL / Chico Xavier,
Libro: Viva Fonto”, ĉapitro 149.
No culto à prece 
“E,  tendo  eles  orado,  tremeu  o  lugar  onde  estavam  reunidos e todos ficaram cheios do Espírito Santo.” - Atos dos Apóstolos, 4:31.
Todos lançamos, em torno de nós, forças criativas ou  destrutivas, agradáveis ou desagradáveis ao círculo pessoal em que nos movimentamos.
A árvore alcança-nos com a matéria sutil das próprias emanações.
A aranha respira no centro das próprias teias.
A abelha pode viajar intensivamente, mas não descansa a não ser  nos compartimentos da própria colméia.
Assim também o homem vive no seio das criações mentais a que dá origem. Nossos pensamentos são paredes em que nos enclausuramos ou asas com que progredimos na ascese.
Como pensas, viverás.
Nossa vida íntima - nosso lugar.
A fim de que não perturbemos as leis do Universo, a Natureza somente nos concede as bênçãos da vida, de conformidade com as nossas concepções.
Recolhe-te e enxergará o limite de tudo o que te cerca.
Expande-te e encontrarás o infinito de tudo o que existe.
Para que nos elevemos, com todos os elementos de nossa órbita, não  conhecemos outro recurso além da oração, que pede luz, amor e verdade.
A prece, traduzindo aspiração ardente de subida espiritual, através do  conhecimento e da virtude, é a força que ilumina o ideal e santifica o trabalho.
Narram os Atos que, havendo os apóstolos orado, tremeu o lugar em que se encontravam e ficaram cheios do  Espírito Santo: iluminou-se-lhes o  anseio de fraternidade, engrandeceram-se-lhes as mentes congregadas em propósitos superiores e a energia santificadora felicitou­lhes o espírito.
Não olvides, pois, que o culto à prece é marcha decisiva. A oração renovar-te-á para a obra do Senhor, dia a dia, sem que tu mesmo possas perceber.
Livro: Fonte Viva, cap.: 149.
Emmanuel / Chico Xavier.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita