terça-feira, 3 de julho de 2018

Brazila filmeto premiita en Cannes - Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Artaĵo valoras per si mem, pro sia propra beleco aŭ kapablo estigi sentojn kaj pensojn. Sed kiam artaĵo aldonas al sia beleco konstruan mesaĝon al la socio, tiam ĝi atingas siajn plej altajn kulminojn. Tion bone komprenis la grandaj Viktor Hugo, Karlo Dickens, Leono Tolstoj. Ne temas pri ideologioj, kiuj celas arigi fanatikajn adeptojn por iu partio, sed pri universalaj homaj valoroj. Arto ne celas prediki, sed povas pledi por respekto al ĉiu kunhomo.
Pri tio oni devas pensi kun granda kontento, post la brila venko de brazila animacio, kiu ricevis kvin premiojn en la Internacia Festivalo de Kreemo,  en Cannes, 2016. La filmeto, kun la titolo “Malak kaj la barko”, daŭras du minutojn. Ĝi priskribas la situacion de 7-jara knabineto, kiu rifuĝas el Sirio, per barko, sur la Mediteranea maro. Ĝi baziĝas sur reala okazaĵo.  Ĝin mendis Unicef (Fondaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Infanoj), kun la celo veki la atenton de la tuta mondo pri la suferego de milionoj da infanoj pro la milito en Sirio. Fakte, solidarecon meritas ĉiuj rifuĝantoj en la mondo – precipe (sed ne nur) la infanoj. Estas simple nekredeble, ke en la 21-a jarcento  la mondo ne sukcesas solvi tiun kruelan situacion.
La filmeto, farita de skipo de brazilanoj kaj usonanoj, sub la direktado de la San-Paŭlano Adhemas Batista, gajnis entute kvin “leon-premiojn” en Cannes, sukceso malofte okazinta en la historio de la festivalo. Ĝi gajnis interalie la plej altan premion, nomatan “Grand Prix for Good”. Oni eldonis versiojn en la lingvoj araba, hispana kaj angla.
La Internacia Festivalo de Kreemo regule okazadas ekde 1954. Dum ok tagoj oni celebras inspiron, lernemon kaj internacian retan agadon. Oni konsideras tie, ke kreemo estas forto por riĉeco kaj bonfarado. Pli ol 15000 delegitoj el preskaŭ 100 landoj partoprenas ĉiujare. Ĝiaj “leon-premioj” estas avide dezirataj de ĉiuj. Pli ol 40000 verkoj enskribiĝas en 24 kategorioj, por juĝado de kompetentaj fakuloj. La premiado okazas dum serio da ceremonioj.
Mi supozas, ke Esperantistoj estas aparte atenta publiko por “Malak kaj la barko”. Kaj certe ni ĉiuj konsideras, ke versio en nia lingvo estas tre bonvena.

Nenhum comentário:

Postar um comentário