quinta-feira, 19 de julho de 2018

Kafo, mirinda drogo - D-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ multaj jarcentoj, paŝtisto en Etiopujo rimarkis, ke liaj kaproj pli aktive saltas kaj kapriolas, post kiam ili manĝis iujn ruĝajn fruktetojn el nekonata arbetaĵo. Li tute ne povus prezenti al si, kian gravan drogon li eltrovis, kiam li alportis la fruktojn al monaĥoj, kiuj unuafoje preparis kafon. Tiu trinkaĵo fariĝis preskaŭ universale ŝatata kiel stimulaĵo. Kaj lastatempe oni emas klasigi ĝin kiel veran medikamenton – mirindan drogon.
La prestiĝa usona medicinrevuo “New England Journal of Medicine” publikigis ampleksan artikolon pri kafo, kiun la retejo “Medscape” republikigis, listigante dekon da bonfaraj efikoj  je la homa sano. Ni faru resumon:
eble ŝajnas kontraŭdire, sed kvankam kafo nelonge plialtigas sangopremon, tamen ĝi forigas inflamajn substancojn  el  la sango, plimultigas la “bonan” kolesterolon, evitas arteriajn ŝtopiĝojn kaj misfunkciadon de la koro;
unu ĝis tri tasoj da kafo malpliigas je multaj procentoj la riskon de cerbaj arteriaj ŝtopiĝoj;
modera kvanto da kafo malpliigas la riskon de tipo 2-diabeto  – kompreneble se oni trinkas ĝin sen sukero; krome, manĝi  nerostitajn grajnojn helpas malgrasiĝon;
pro siaj kontraŭoksidaj kaj kontraŭmutaciaj efikoj, kafo parte protektas kontraŭ iuj kanceroj de la utero, mamo, haŭto, kapo, kolo kaj prostato;
modera kafotrinkado parte helpas konservi la kognan kapablon, kaj tial evitas tendencon al demenco; same rilate al Parkinson-malsano kaj aliaj cerbodegeneriĝoj, precipe lige al maljuniĝo;
post kafotrinkado, la cerbo produktas substancojn, kiuj helpas eviti depresion;
kafo iom mildigas la kazojn de hepata cirozo kaj hepatito, kaj malpliigas la riskon de evoluo al hepata kancero kaj “trograsa hepato”;
krome: kafo stimulas produktadon de larmoj (do ĝi helpas ĉe kazoj de “sek-sindromo”), iom helpas kontraŭ podagro kaj iuj tipoj de infektoj.
Tamen… kiel ĉio en la vivo, ĝi ne estas perfekta drogo.  Ĝi ankaŭ alportas riskojn, precipe se malmodere trinkata: plialtiĝo de sangopremo, maltrankvileco, nedormemo, tremetado, pligraviĝo de glaŭkomo. Kaj subita ĉesigo povas kaŭzi simptomojn.
Tamen, kontraŭmetante bonfarojn kaj malbonfarojn, la rezulto estas tre pozitiva, koncerne kaftrinkadon: 13-jara observado montris, ke ĝi malpliigis je 10 procentoj ĉiaspecajn mortokaŭzojn. Nun, oni rajtas diri, ke tiu bongusta trinkaĵo ne estas nur la plej agrabla parto de la mateno.

Nenhum comentário:

Postar um comentário