segunda-feira, 9 de julho de 2018

Pri la lernado de Esperanto - Herbert A. Welker el Brazilo

En mia artikolo de la 26-a de aprilo mi asertis i.a.:
“[...] ni ĉiuj scias, ke Esperanto estas internacie la plej facile lernebla lingvo.”
Kaj mi eksplikis:
“Mi diris ‘internacie’, t.e. por la homaro ĝenerale, sed [Esperanto estas] ne nepre la plej facila fremda lingvo el ĉiuj, ĉar eblas, ke du lingvoj de la sama lingvofamilio estas tiel similaj, ke la parolantoj de unu lernas tre facile kaj rapide la alian. Tamen tio estas speciala kazo, kaj ni rajtas diri, ke Esperanto estas – pro siaj konataj karakterizaĵoj – la plej facila lingvo.”
Tion – ke Esperanto estas internacie la plej facila lingvo – ni esperantistoj diras al la neesperantistoj, al la publiko ĝenerale, precipe por varbi por nia lingvo.
Sed vi, karaj legantoj kaj aŭskultantoj, kiuj komprenas la ERR-tekstojn (kaj ĉefe se vi komprenas la sonregistraĵojn sen legi la tekstojn), havante minimume mezan nivelon, scias, ke Esperanto ne estas tiel facila. Certe vi bezonis lerni kaj legi kaj aŭskulti multe por atingi vian nunan nivelon. Pro tio vi sendube samopinias kun mi, ke Esperanto ne estas tiel facila kiel niaj varbkampanjoj ŝajnigas.
Oni diras, ke ĉirkaŭ 80% de la E-vorttrezoro estas latindevenaj. Do veras, ke  “la homoj, kies gepatra lingvo estas latindevena (kaj aliaj, kiuj jam lernis tian lingvon), havas la avantaĝon, ke multaj esperantaj vortoj estas similaj al vortoj, kiujn tiuj homoj konas en aliaj lingvoj.”
Tio faciligas por ili la legadon. Sed mi ankaŭ rimarkis:
“Tamen la proksimeco inter la vortoj de Esperanto kaj tiuj de la latindevenaj lingvoj kaŭzas [...] problemon, kiam oni produktas (buŝe aŭ skribe) iun tekston: oni imagas, ke iu vorto, kiun oni volas uzi kaj kiun oni konas en la gepatra lingvo (aŭ alia latindevena lingvo, kiun oni scipovas) estas la sama aŭ tre simila en Esperanto, kaj tio ofte kaŭzas erarojn.”
Du ekzemploj:
Mi scias la vortojn “nu” (france) kaj “nu” (portugallingve); do mi pensas, ke la esperanta traduko estas “nua”; sed ĝi estas “nuda” (simile al la angla).
En pluraj eŭropaj lingvoj la litero “s” de la vorto “resumo” estas prononcata kiel “z”. Do oni povas pensi, ke en Esperanto la vorto estas “rezumo”, kaj oni eraras.
Kio pri la homoj, kiuj ne scipovas latindevenan lingvon? Ni devas diferencigi inter eŭropanoj kaj neeŭropanoj. Kial?
Esperanto estas eŭropa lingvo, ĉar la gramatiko estas eŭropa kaj la ĉirkaŭ 20% da vortoj, kiuj ne estas latindevenaj, devenas el aliaj eŭropaj lingvoj. Kaj multaj vortoj deveninte el la greka, latina kaj angla estas nun internaciismoj, kiujn oni komprenas en tuta Eŭropo. Krome ekzistas ĝenerala eŭropa – aŭ pli ekzakte okcidenta – civilizacio (ampleksante Amerikon kaj Aŭstralion), bazita sur la antikva greka kaj romia kulturoj kaj sur kristanismo, kaj tiu fakto ankaŭ faciligas la lernadon de Esperanto por eŭropanoj kaj okcidentuloj ĝenerale.
La situacio tute malsamas por azianoj kaj afrikanoj. En la numero de aprilo ĉi-jare (p. 87) de la oficiala revuo de UEA – Esperanto – legeblas la respondoj de azianoj al la demando “Kiuj estas la plej malfacilaj punktoj de Esperanto?”: ALIA PENSMANIERO, FREMDA VORTSTOKO.
Malgraŭ tio multaj azianoj scipovas E-n. Kiel eblas scii tion?
Oni ne scias, kiom da homoj parolas E-n en la tuta mondo. Sed unu fakto povas helpi nin: la kvanto de membroj de UEA. Mirinda fakto: La japanoj kaj la ĉinoj okupas la du unuajn rangojn (1.207 respektive 1.187 membroj), dum Germanio kaj Francio estas nur je la tria kaj kvara rangoj. Do, malgraŭ la malfacileco por azianoj lerni nian lingvon, multaj jam faris tion – evidente danke al ĝia ĝenerala facileco.
Tamen Esperanto havas kelkajn internajn malfacilaĵojn. Ni vidu nur du:
1)    Vi certe samopinias denove kun mi, ke la akuzativo (kaj ĝenerale la N-finaĵo) – kvankam teorie simpla (kaj miaopinie necesa) – kaŭzas multajn erarojn. Ĝi necesigas la korektan analizon de la frazostrukturo: kio estas subjekto, kio estas objekto? Specife estas malfacilaĵo ekzemple en la sekvaj frazoj, elĉerpitaj el PIV: “Mi konsideras lin <rekta objekto, akuzativo> kiel amikon.” (kun “N”) Sed: “Ĉiu opinias siajn ideojn <rekta objekto, akuzativo> la plej belaj.” (Sen “N”)
2)    En la lingvoj kiujn mi scipovas – kaj sendube en multaj aliaj – oni bezonas parkerigi kune kun ĉiu verbo la fakton, ĉu ĝi estas transitiva (do havante rektan objekton, en Esperanto kun N-finaĵo) aŭ netransitiva, kaj en tiu lasta kazo oni bezonas ekscii kaj parkerigi la postulitan prepozicion. (Cetere nek la du grandaj E-gramatiklibroj nek PIV mencias tiun fakton.) Ekzemple: ĉu oni diru “danki pro”, “danki por”, “danki pri”, “partopreni en io” aŭ “partopreni ion”? Oni devas parkerigi la ĝustan prepozicion. Bedaŭrinde la Akademio de Esperanto ne decidas, kiu estas la korekta, tiel ke en kelkaj kazoj la esperantistoj uzas malsamajn prepoziciojn (kiel en la kazoj de la du menciitaj verboj).
Iuj konsideras tion bona (pruvo de lingva libereco), sed mi opinias, ke tio konfuzas la gelernantojn. Fakte la simpla ekzisto de dikaj gramatiklibroj (Plena Anazila Gramatiko, 598 paĝoj, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 696 paĝoj) montras, ke Esperanto ne estas tiel facila.
Malgraŭ ĉio tio Esperanto estas internacie la plej facile lernebla lingvo.

Nenhum comentário:

Postar um comentário