domingo, 22 de julho de 2018

Ankaŭ malamo povas feliĉigi

Feliĉa estas nur tiu kiu ĝojas kaj faras bonon al siaj samtempuloj - tio ne tute estas ĝusta - laŭ mondskala esploro: Laŭ tio estas feliĉa tiu kiu ankaŭ submetiĝas al siaj negativaj emocioj.
Post pli ol 2000 jaroj la tezo de Aristotelo konfirmiĝis. La greka filozofo kaj antaŭpensanto nome en sia "nikomaĥa etiko" supozis ke tiuj homoj estas plej feliĉaj kiuj donas liberecon al siaj emocioj je la ĝusta loko, al la ĝusta persono. Kiuj do tiam ĝojas kaj ĉagreniĝas laŭ ilia humoro.
Ke tio vere estas trafa, tion eltrovis nun psikologoj el Israelo, Usono kaj Suda Koreio en komuna studaĵo. "Esti feliĉe estas pli ol nur senti amuziĝon kaj eviti doloron kaj aliajn negativajn sentojn", diras unu el la aŭtorinoj de Hebrea Universitato Jerusalemo.
Por eltrovi kiam homoj estas feliĉaj, la psikologoj kaj iliaj gekolegoj enketis pli ol 2000 gestudentojn en Brazilo, Usono, Germanio, Ganao, Israelo, Pollando, Ĉinio kaj Singapuro pri iliaj emocioj - pli konkrete: kiujn sentojn ili havas kaj kiujn ili ŝatus havi. Krome la sciencistoj esploris je kiu grado aperis ĉe la partoprenantoj signoj por depresia stato aŭ kiom kontentaj ili estis kun sia vivo.
En la rezulto montriĝis: Kio en certa situacio aŭ en certa vivocirkonstanco estas la "ĝusta" sento, tio varias de persono al persono kaj estas influata ankaŭ de kulturaj diferencoj. La ĉefe respondeca mekanismo de feliĉo tamen estas la sama en la tuta mondo: "Se la deziro pri certa emocio kongruas kun la fakte travivata sento, ĉiu emocio povas feliĉigi", diras la israela psikologino.
Malamo, malamikemo, ĉagreno kaj malestimo laŭ tio sub certaj cirkonstancoj estas same motoroj de feliĉo kiel empatio, amo, fido, pasio, entuziasmo kaj kontenteco, diras la studaĵo. "Virino kiu ŝatas forlasi sian edzon ĉar li malbone traktas ŝin, eble deziras ke ŝi malpli amu lin", klarigas la psikologino. Principe bona sento, kion oni ne ŝatas havi, laŭ tio ne sufiĉas por feliĉiĝi.
Tamen tiuj kiuj deziris senti ĉagrenon kaj malamon, estis malplimulto. Ili ampleksis en la esploro ĉirkaŭ dek procentojn, pluaj dek procentoj deziris havi malpli da bonaj sentoj kiel amo aŭ empatio. "Kompreneble plej multaj homoj volas senti bonon, ekzemple amon kaj ĝojon", diras la sciencistino en Jerusalemo. Jen kaj jen tio tamen ne estas taŭga sento. "Precipe en la okcidenta mondo ni atendas tro de niaj sentoj. Eĉ se ni bonfartas, ni volas ankoraŭ havi pli da bonfarto - kaj tio ne feliĉigas."

Nenhum comentário:

Postar um comentário