domingo, 15 de julho de 2018

Kamionoj prenos elektron el supra konduktilo

La elektra kurento finfine igu la trafikon de varoj per kamionoj pli meditaŭga. Tiucele en Usono kaj Svedio unuaj ŝoseoj estas ekipitaj per supergrundaj elektraj konduktiloj. Kio jam delonge funkcias sur reloj, tio por la metio de kamionistoj estas revolucia.
Du aktualaj demonstraj projektoj en Kalifornio kaj Svedio indikas ke estonte ŝarĝaŭtomobiloj povos preni la energion por la trafiko el konduktiloj kiuj troviĝas en alteco de 5 metroj super la grundo. Eblus per tio almenaŭ parte atingi la celon ke la trafiko de varoj per kamionoj estos pli efika kaj enaerigos malpli da rubgasoj kaj je longa vido verŝajne estos malpli kosta. Tio estas realigebla per almenaŭ parta elektrizado de la perkamionaj transportoj. Konata kaj pruvita solvo por tio estas supergrundaj konduktiloj de elektro: Tiel veturas trajnoj, tramoj kaj en kelkaj urboj ankaŭ aŭtobusoj - per kurento el kabla sistemo en alteco de proksimume kvin metroj super la strato.
Tia infrastrukturo estos aplikata ankaŭ ĉe la elektrizado de la kamiona trafiko. Kial? Ĉar la ŝarĝaŭtomobiloj tiam ekzemple povus veturi sur la ĉefaj trafikvojoj pure per elektro kaj tiel povus funkcii sen enaerigo de rubgasoj sur tiuj vojoj, kaj ĉiam kiam supraj konduktiloj estos atingeblaj, la kamiono alkupliĝos al tiu sistemo. Alikaze la kamiono veturas per dizela fuelo. Tiel eblus redukti en regionoj kiuj jam estas forte trafitaj de rubgasoj la enaerigon de malpurigaj gasoj.
En Kalifornio estos ekipita po unu mejlo por veturdirekto inter haveno ĉe Los Angeles kaj varstokeja centro for de la marbordo per supraj konduktiloj por kamionoj. La unua eŭropa testtrako tiuspeca estas konstruata en Svedio. Suprajn konduktilojn ricevas du kilometroj de la E16 inter  la industria centro kaj haveno de Gävle. En ambaŭ kazoj la germana Siemens-konzerno provizas la infrastrukturon. Kaj la testkamionoj en Svedio estas reekipitaj Scania-modeloj kun hibrida motoro.
Oni povus obĵeti ke anstataŭ starigi sistemon de kamionoj kiuj veturas per elektro el supraj konduktiloj oni ja povus uzi vartrajnojn. Sed tiu argumento ne estas trafa. En Los Angeles ekzemple simple ne plu estas libera spaco por plivastigi la pertrajnan trafikon. Kaj ankaŭ en Svedio laŭ informoj de ekspertoj la trajna reto atingis sian kapacitolimon.
Finfine por la media bilanco de supergrunda konduktila sistemo estos decide de kie la elektro devenas. Sed eĉ se la elektro ne devenas el regenerivaj fontoj, almenaŭ eblos redukti en forte trafitaj lokoj la enaerigon de rubgasoj. La svedaj aŭtoritatoj jam planadas je multe pli granda skalo ol estas la aktuale du ekipitaj kilometroj. Ĝis la jaro 2030 laŭ decido de la registaro la transporta sektoro estu komplete sendependa de fosiliaj fueloj.

Nenhum comentário:

Postar um comentário