sábado, 6 de setembro de 2014

O PROPÓSITO SUPREMO / LA SUPEREGA CELO

O PROPÓSITO SUPREMO
Homem, meu irmão, tenha fé em seu destino, porque ele é grande. Você nasceu com faculdades inatas, aspirações infinitas, e a eternidade lhe é dada para desenvolver uns e satisfazer os outros. Crescer vida a vida, esclarecer-se pelo estudo, purificar-se pela dor, adquirir uma ciência sempre mais vasta, qualidades cada vez mais nobres; eis o que lhe está reservado. Deus tem feito ainda mais por você. Deu os meios de colaborar em Sua obra; de participar na lei do progresso sem limites, abrindo novas vias aos seus semelhantes, elevando seus irmãos, atraindo-os a você, iniciando-os nos esplendores do verdadeiro e do belo, às sublimes harmonias do universo. Não é isso criar, transformar almas e mundos? E esse trabalho imenso, fértil em caráteres, não é preferível a um repouso morno e estéril? Colaborar com Deus! Realizar em tudo e por tudo o bem e a justiça! Que pode ser maior, mais digno ao seu espírito imortal!
Eleve então seu olhar e abrace as vastas perspectivas de seu porvir. Ponha nesse espetáculo a energia necessária para afrontar os ventos e as tempestades do mundo. Marche, valente, lutador, suba a rampa que conduz aos cumes que chamamos virtude, dever, sacrifício. Não se detenha no caminho para colher floretes ou mato, para brincar com seixos dourados. Para frente, sempre em frente!
Vê você nos céus esplêndidos esses astros flamejantes, esses sóis inumeráveis arrastando, em suas evoluções prodigiosas, brilhantes cortejos de planetas? Quantos séculos acumulados não foram necessários para os formar! Quantos séculos não serão precisos para os dissolver! Bem! Um dia virá em que todos esses fogos estarão extintos, onde esses mundos gigantescos se esvanecerão para dar lugar a novos globos, a outras famílias de astros emergentes das profundezas. Nada daquilo que vê hoje existirá mais. O vento dos espaços terá para sempre varrido a poeira, esses mundos usados; mas você, você viverá sempre, prosseguindo sua marcha eterna no seio de uma criação incessantemente renovada. Que serão então para tua alma purificada, engrandecida, assombras e os cuidados do presente? Acidentes efêmeros de nosso curso, não deixarão, no fundo de nossa memória, mais do que tristes ou doces lembranças. Diante dos horizontes infinitos da imortalidade, os males do presente, as provas sofridas, serão como uma nuvem fugitiva no meio de um céu sereno.
Meça então, em seu justo valor, as coisas da Terra. Não as desdenhe, sem dúvida, porque são necessárias ao progresso, e sua missão é de contribuir para o seu aperfeiçoamento pelo aperfeiçoamento de si mesmo; mas não ligue sua alma exclusivamente nisso, antes de tudo, procure os ensinamentos que trazem. Por eles, você compreenderá que os objetivos da vida não são os gozos, nem a felicidade, mas, acima de tudo, uma forma de trabalho, de estudo e de cumprimento do dever, o desenvolvimento da alma, da personalidade que você reconhecerá além da tumba, tal qual a tem estado talhando, você mesmo, no curso de sua existência terrestre.
Livro: O Porquê da Vida.
Léon Denis.
LA SUPEREGA CELO
Homo, frato mia, fidu vian destinon, ĉar ĝi estas grandioza. Vi naskiĝis kun nekulturitaj kapabloj, kun senlimaj aspiroj, kaj al vi estas donita la eterneco por disvolvi unujn kaj kontentigi la aliajn. Plialtiĝi tra la sinsekvaj ekzistadoj, kleriĝi per la studado, plipuriĝi per la doloro, akiri ĉiam pli vastan sciencon, ĉiam pli noblajn kvalitojn: jen via destino. Dio ankoraŭ pli favoris vin: li havigis al vi la rimedojn, por ke vi kunlaboru en lia verko, partoprenu en la leĝo de la senfina progreso, malfermante novajn vojojn al viaj similuloj, plialtigante viajn fratojn, ilin altirante al vi, ilin iniciante en la brilegecon de vero kaj bono kaj en la sublimajn harmoniojn de l’ Universo. Ĉu la progresigo de la animoj kaj la mondoj ne estas la efektivigo de la dia verko? Ĉu tiu giganta, ĝuoplena laboro ne estas preferinda al ripozo teda kaj senfrukta? Kunlabori kun Dio! En ĉio kaj ĉie realigi la bonon kaj la justecon! Kio pli granda, pli nobla povas ekzisti por via senmorta spirito?!
Levu do vian rigardon kaj ĉirkaŭprenu la vastajn perspektivojn de via estonteco! Ĉerpu el tiu spektaklo la energion necesan por alfronti la mondajn ventegojn kaj uraganojn. Marŝu, brava batalanto! Transgrimpu la krutaĵojn, kiuj kondukas al tiuj suproj nomataj virto, devo, sinofero! Ne haltu survoje, deŝirante floretojn el la arbustoj aŭ distriĝante per orkoloraj ŝtonetoj. Antaŭen, ĉiam antaŭen!
Ĉu vi vidas, en la plej belaj ĉieloj, tiujn lumegajn astrojn, tiujn sennombrajn sunojn, kiuj trenas, en sia rondiro, miregindajn sekvantarojn el brilaj planedoj? Kiom da sinsekvaj jarcentoj estis necesaj por ilia formiĝo! Kiom da jarcentoj ankoraŭ forpasos ĝis ilia dissolviĝo! Nu bone, venos iam la tago, kiam ĉiuj tiuj fokusoj estingiĝos, kiam tiuj gigantaj mondoj malaperos por cedi lokon al novaj sferoj, al novaj familioj de astroj, eliĝontaj el la abismaj profundaĵoj. Kion vi vidas hodiaŭ, tio ne longe daŭros. La blovo de la spacoj forbalaos por ĉiam la polvon de tiuj elĉerpitaj mondoj; sed vi, homa spirito, vi ĉiam vivos, daŭrigante la eternan vojaĝon en la sino de senĉese renoviĝanta kreitaro. Kion do signifos, por via animo purigita kaj plialtiĝinta, la ombroj kaj la zorgoj de la nuntempo? Tiuj nedaŭraj survojaj akcidentoj restigos en la spirito nur dolĉajn aŭ maldolĉajn rememorojn. Antaŭ la senfinaj horizontoj de la senmorteco, la malbonoj de la nuntempo kaj la elportitaj suferoj estos kiel pasema nebulo sur serena ĉielo.
Vi do konsideru la surterajn aferojn laŭ ties ĝusta valoro. Certe ne kun malŝato, ĉar ili estas bezonaj por via progreso kaj via misio estas kunlabori por ilia plibonigo, mem plibonigante vin; sed ne al ili ekskluzive vi alkroĉu vian animon; antaŭ ĉio profitu el la lecionoj, kiujn ili enhavas. Ili instruos al vi, ke la celo de la vivo ne estas ĝuoj kaj plezuroj, sed ja per laborado, studado kaj plenumado de la devoj, la disvolviĝo de via animo, de tiu estaĵo, kiun vi renkontos en la transtombo tia, kia vi ĝin faris dum la surtera ekzistado.
Libro: La Kialo de la Vivo.
Léon Denis.

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Oração

Oração

Nossa Receita