domingo, 19 de junho de 2016

HO POLUJO! - Antoni Grabowski


Polujo, patrolando de Sufero!
Ĝis kiam fluos de gefiloj ciaj
amaraj larmoj, kaj la malespero
tentados cin per kruelaĵoj siaj?!

Ho Dio, kiam via mano benos
patrujon mian, redonante pacon?!
Ha! kiam de sanig’ la tago venos?!
Ĉu ne meritas ĝi la bendonacon?!

Martira lando! La sufer’ purigu
vilaĝojn, urbojn ciajn, el eraroj,
l’ animojn de l’ nacio unuigu
kaj ĝin konduku re al gloraj faroj!

7/8/1943 - Antoni Grabowski
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário