quarta-feira, 8 de junho de 2016

AL BATALO! - Antoni Grabowsi.


Eksonis voko de l’ Ĉefgeneralo
de la spiritsoldatoj:

“Al batalo!
Defendu nin kaj tutan la homaron,
defendu la plej bonan idearon!
Jam proksimiĝas la decida horo
de l’ venko, proksimiĝas jam la gloro
de l’ reekbrilo de l’ libera mondo
kaj de l’ ĝojkanto de l’ frateca rondo.
La nuboj de l’ mallumo maldensiĝas,
blasfema la perforto malfortiĝas;
batalu nelacante, Di-armeo,
ĝis malaperos de l’ sklavig’ l’ ideo!
Al ĉiuj homaj entoj kaj nacioj
libero floru post la tragedioj
teruraj de l’ milita uragano!”

Kaj la spiritoj, kun la ben’ de l’ mano
de Kristo, ekbatalis laŭ ordono
sub la standardo de la ver’ kaj bono.

8/8/1943 / Antoni Grabowsi.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário