sábado, 25 de junho de 2016

La Malamo / O Ódio.

La Malamo
10. Amu unuj aliajn, kaj vi estos feliĉaj. Prenu precipe kiel taskon ami tiujn, kiuj inspiras al vi indiferentecon, malamon kaj malŝaton. La Kristo, kiun vi devas fari via modelo, donis al vi ekzemplon de tiu sindonemo; misiisto de amo, li amis en tia grado, ke li fordonis sian sangon kaj sian vivon. La ofero, kiu vin devigas ami la homojn, kiuj vin insultas kaj persekutas, estas dolora; sed ĝuste ĝi lokas vin super ili; se vi ilin malamus, kiel ili malamas vin, vi ne valorus pli ol ili; tia amo estas la senmakula hostio, kiun vi oferas al Dio sur la altaro de viaj koroj, hostio de agrabla odoro kaj kies parfumo suprenflugas al Li.
Kvankam la leĝ de amo ordonas, ke ĉiu amu sendistinge ĉiujn siajn fratojn, ĝi tamen ne kirasas la koron kontraŭ la malbonaj agoj; ĝi, kontraŭe, trudas la plej doloran provon, kaj mi tion ja scias, ĉar en mia lasta surtera ekzistado mi spertis tian torturon; sed Dio estas ĉie kaj punas en la nuna kaj en la alia vivo tiujn, kiuj malobeas la leĝon de amo. Ne forgesu, miaj karaj filoj, ke la amo proksimigas al Dio, kaj la malamo malproksimigas de Li. - Fénelon. Bordeaux, 1861.
Libro: La Evangelio laŭ Spiritismo – Allan Kardec, ĉap. XII.
O Ódio
10. Amai-vos uns aos outros, e sereis felizes. Tratai sobretudo de amar aos que vos provocam indiferença, ódio e desprezo. O Cristo, que deveis tornar o vosso modelo, deu-vos o exemplo dessa abnegação: missionário do amor, amou até dar o sangue e a própria vida. O sacrifício de amar os que vos ultrajam e perseguem é penoso, mas é isso, precisamente, o que vos torna superiores a eles. Se vós os odiásseis como eles vos odeiam, não valeríeis mais do que eles. É essa a hóstia imaculada que ofereceis a Deus, no altar de vossos corações, hóstia de agradável fragrância, cujos perfumes sobem até Ele.
Mas embora a lei do amor nos mande amar indistintamente a todos os nossos irmãos, não endurece o coração para os maus procedimentos. É essa, pelo contrário, a prova mais penosa. Eu o sei, pois durante minha última existência terrena experimentei essa tortura. Mas Deus existe, e pune, nesta e na outra vida, os que não cumprem a lei do amor. Não vos esqueçais, meus queridos filhos, de que o amor nos aproxima de Deus, e o ódio nos afasta d'Ele. - Fénelon. Bordeaux, 1861.
Livro: O Evangelho Segundo o Espiritismo – Allan Kardec, cap. XII.

Nenhum comentário:

Postar um comentário