terça-feira, 21 de junho de 2016

Feliĉaj estas la malriĉaj en Spirito - Stanislav Schulhof

Feliĉaj estas la malriĉaj en Spirito - Stanislav Schulhof
(Laŭ la Evangelio, S. Mateo, 5 a Ĉapitro)

En la ĉielregno estos tre feliĉaj
la animoj, kiuj sentas sin malriĉaj
de la vera Scio, ĝian panon petas
kaj la ricevitajn pecojn ne forĵetas,
sed pro ili dankas en la nom’ de Dio,
ne trompate de l’ riĉeca iluzio
de la materialisma hipotezo,
malproksima de la granda ver-sintezo.
Se hodiaŭ ili ploras kaj suferas,
ili konsoliĝas kaj ne malesperas,
komprenante de la Karmo la justecon
kaj de ĝia funkciado ĉian specon.
La justecon malsatante, soifante,
ili kompatadas, homojn pacigante;
ĉiam justaj kaj pacemaj, kore puraj,
ili Dion en mirakloj, la naturaj
vidos, kaj pro siaj agoj karitataj
ili estos filoj ja de Di’nomataj.

9/1/1944 - Stanislav Schulhof
Livro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário