sábado, 11 de junho de 2016

Pri L’ Gefilaj Devoj Al la Gepatroj - Teodoro A. Dolejŝ.


Fil’, la grandan amon ne forgesu
de la nobla koro de l’ patrin’;
ke vi vivu, ŝi oferis sin
al sufer’; do ami ŝin ne ĉesu!

Multan dankon ŝuldas vi, konfesu,
al ŝi pro l’ anĝela am’ sen fin’;
ŝi preĝadas, protektante vin,
ke vi ĝojon havu kaj progresu.

Amu ankaŭ vian patron bonan;
li por vi prizorgas la bezonan
panon, veston, liton, edukilon;

Ŝatu lian volon kaj konsilon!
la gepatrojn se estimos vi,
benos vin l’ anima Patro, Di’.

15/2/1944 - Teodoro A. Dolejŝ.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário