sexta-feira, 9 de setembro de 2016

KVARVERSAĴOJ - Casimiro Cunha


Blindul’, nenion vidi
en nokto dolorvoja,
kaj poste vidi lumon
de l’ tagaŭroro ĝoja;

En mallumeco plori,
mergite en ĝemfluon,
kaj post sufero trovi
senliman, dolĉan ĝuon;

En plenblindeco sorbi
la galon de l’ amaroj,
kaj poste serĉi amon
en lumaj altaĵaroj:

Trezorojn havi estas
de paco, lumo, vido,
sub la protekto Dia
kaj de Jesu’ sub gvido.
Libro: Voĉoj de Poetoj el la Spirita Mondo.
Francisco Valdomiro Lorenz.

Nenhum comentário:

Postar um comentário