domingo, 11 de setembro de 2016

Lecioneto / pequena lição - 60

La Kvartalo
S-ro Ludoviko loĝas en tre bela kaj agrabla kvartalo, for de la urbocentro. En ĝi ne ekzistas altaj konstruaĵoj. Nur domoj kun belaj ĝardenoj.
En la ĉefa avenuo kaj en ĉiuj stratoj estas multaj arboj sur la larĝaj trotuaroj. Tie la infanoj povas ludi trankvile. Sur la arboj troviĝas multaj birdoj. Ili bele kantas.
Proksime estas ĉarma placo, kie ekzistas preĝejo, superbazaro, kafejo, restocio, panvendejo, apoteko kaj malgrandaj butikoj. Ankaŭ tie estas bus-haltejo kaj metroo-stacio. Apud la placo troviĝas hospitalo.
En la kvartalo ekzistas ankaŭ klubo. Tie, en la semajn-finoj, la gejunuloj amuziĝas, precipe kiam okazas baloj. Tiam ili multe danças.
Demandaro:
1 - Kie Loĝas S-ro Ludoviko?
     En tre bela kaj agrabla kvartalo.
2 - Ĉu en ĝi ekzistas altaj konstruaĵoj?
     Ne, en ĝi ne ekzistas altaj konstruaĵoj.
3 - Kio ekzistas en la ĉefa avenuo kaj en ĉiuj stratoj?
     Ekzistas multaj arboj.
4 - Kiaj estas la trotuaroj?
     Ili estas larĝaj
5 - Kiuj povas ludi trankvile?
     La Infanoj
6 - Kiel la infanoj povas ludi?
     Trankvile
7 - Kio ekzistas proksime?
     Ĉarma placo
8 - Ĉu en la kvartalo ekzistas klubo?
     Jes, en ĝi ekzistas Klubo
9 - Kio okazas tie?
     Tie okazas baloj.
10 - Kiam?
      En la semajn-finoj.
Libro: Esperanto para Principiantes.
Aloísio Sartorato.
kvartalo  1 (urb.: parte de uma cidade) bairro. 2  = dombloko. ¨ kvartala elekto eleição distrital. komerca kvartalo bairro comercial. loĝkvartalo bairro residencial. privatdoma kvartalo bairro residencial.
Dicionário de Túlio Flores
Português-Esperanto / Esperanto-Português

Nenhum comentário:

Postar um comentário